2016/01/05

3a Internacia Ekskurso de Katmando 2016

3a Internacia Ekskurso de Katmando 2016
La 4a Internaica Ekskurso de Katmando (IEK) 2016
Katmando – Pokhara - Birethati- Ghorepani- Punhill - Chitwan - Katmando

(2015.3.13 - 2016.3.24)

Nepalaj Esperantistoj (NE) prezentas la trian internacian progarmon de
Esperanto-ekskurso. Estos la okazo vojaĝi en Nepalo en esperanta etoso
kaj kunevojaĝi al la bela montaro, tiel ke ni venigu Esperanton al la
supro de la mondo !

Nepalaj Esperantistoj okazigas la 4an Internacian Ekskurson de
Katmando (IEK)n en oktobro 2016.

La celo de la program estas :
1. Diskonigi Esperanto-movadon de Nepalo al la mondo.
2. Krei ponton inter esperantistoj de Nepalo kaj aliaj landoj.
3. Diskonigi kulturon de Nepalo al la mondo.
4. Krei kulturon de kunvojaĝo kaj kunvivado.

Nepalaj esperantistoj kaj freŝa, brila aŭtuno de Nepalo bonvenigos
vin. La gradoj estas ĝenerale inter 24 kaj 6 en marto en Katmando. Dum
la programo, ni promenos en kelkaj gravaj historiaj kaj religiaj
centroj de la valo Katmando, ankaŭ la ĉefurbo nepala. Ni vidos
religiajn sanktejojn de Nepalo - Sujamvu aux Boudha kaj  Bhaktapur, la
antikvan vivantan muzeon kaj aliaj.

Dum vi vivos en Katmando, ni havos du komunajn prelegojn – pri societo
kaj Esperanto-movado. En unua parto la prelego, la partoprenantoj
prelegos pri socioj de siaj landoj. En la dua parto, oni prezentos
skizon de Esperanto-Movado de siaj landoj. Venos kialoj de sukceso kaj
malsukceso de Esperanto-movado en niaj landoj kaj ni diskutos kiel
disvastigi la internacian lingvon en niaj ĉirkaŭoj. Ni esploros
eblecon de aliaj flankoj de kunlaboro.

De Katmando, ni veturos al Pokhara, la turisma urbeto kun bela lago.
Kaj marŝos dum 3 tagoj en la valoj apud la monto Annapurna. Ni marŝos
malrapide kaj trankvile en la Annapurna Nacia Parko. Singardu! Vi
marŝas ĝis alteco de proksimume 4,000 metroj.

Jen la laŭtaga programo:
1a tago: 2016.3.13
Bonvenigo. Ni akceptos vin en la flughaveno kaj enhoteligos vin.

2a tago: 2016.3.14
Ni promenos en vididaĵoj de Patan – Bauddha.

3a tago: 2016.3. 15
Ni promenos en Patan, Bhaktapur kaj Nagarkot.
4a tago: 2016.3.16
Ni marsxos de Nagarkot gxis Sankhu kaj revenos al Katmando

5a tago: 2015.3.17
Ni veturos al Pokhara. Vi tagmanĝos survoje kaj promenos en la urbeto
Pokhara. Vi dormos tie en simpla loĝejo montara.

6a tago: 2016.3.18
Ni promenos al cxirkauxa montaro


7a tago: 206.3.19
Ni veturos al Chitwan kaj ripozos.

8a tago: 2016.3.20
Ni rajdos sur elefanto kaj promenos en gxangalo de Chitwan Nacia Parko.

9a tago: 2016.3.21
Ni veturos al Lumbini
10a tago: 2016.3. 22
Ni revenos al Katmando

11a tago: 2016.3.23
Ni povas aŭ ripozi en hotelo, aŭ
promeni libere en proksimaj bazaroj kaj aĉeti memoraĵojn de Nepalo.
Vespere okazos adiaŭa programo kaj ni revizos la ekskurso. Vi ricevos
mangrandan sed belan memoraĵon.

12a tago. 2016.24
Ni adiaŭos vin ĉe la flughaveno.

Ni kiel eble bone klopodos ke almenaux dum unu tago vi gastigxos cxe
ĉe lokaj esperantistoj, aŭ vi loĝos en simpla vilaĝa domo proksime al
Katmmando por ke vi konu ordinaran vivmanieron de nepalanoj. Por tiuj
kiuj havos tempon post la programo eblos gastiĝi ĉe lokaj
esperantistoj dum kelkja tagoj.

Ni informos al vi pri la prezo ktp baldaŭ. Bonvolu viziti jenan
retpaĝon kaj kontakti nin por detalaj informoj.


PS :
1. Oni devas mendi flugbiletojn antaŭ unu monato. Bonvolu aliĝi ĝis
fino de oktobro.
2. Oni devas esti preta por marŝi en tiu alteco. Ni marŝos proksimume
dum 4 horoj tage.
3. En la montaro, vi dormos en simplaj loĝejoj kun eble bazaj
facilecoj, kaj manĝos simple. Ne imagu pri luksaj hoteloj kaj
eŭropstilaj manĝaĵoj en malproksimaj severaj vilaĝoj je alteco de pli
ol 3,000 metroj.
4. Vi portos viajn dorsosakojn. Portistoj ja estas troveblaj survoje.

5. Vi aparte pagos enirpago ktp.