2016/03/02

Trezoro vizitis Nepalon

Mi renkontis s-ron Trezoro el Ĉinio hiearŭ. Poshraj informis min ke li estis en lia hotelo kaj deziris renkonti esperantistojn en Nepalo. Mi telefonis al lia hotelo sed mi ne sukcesis kontakti lin. Do mi rekte iris al Thamel. Hari kaj Narendra venis kun li, helpante lin je lia aĉetumado. Ni sidis iomete en nia oficejo.





Poste ni iris por vespermanĝi kune. Unue ni iris al lia hotelo. Ni sidis iom kaj babilis pri Esperanto-movado kaj lia seminario en Nepalo. Li venis tie ĉi en Katmando por partopreni en AMO-seminario. Ja estas grava okazaĵo por Nepalo. Sed mi miris ĉar mi scias ke ne multaj homoj estas aktivuloj en Nepalo. Nur kelkaj homoj eĉ sufiĉe bone parolas la lingvon. Do kial ni okazigas AMO-seminarion en Nepalo. Mi estas pozitiva kaj pensas ke io estas bona. Almenaŭ la dumvivaj komencantoj kaj balbutantoj povas aŭskulti kiel eksterlandanoj parolas la internacian lingvon. Mi estas kontenta ke homoj ne parolis en la angla. 

Mi donacis mian libron "Vojaĝo al Muktinath" al li. Mi ne havas kompion de Nepali-Esperanto Vortaro, kiun mi kompilis por donaci al li, tre bedaŭrinde, kaj mi scias ke la eldonisto ne donacas ĝin al eksterlandanoj. Mi opinias, kiel ĉiam, anstataŭ ĉapelo kaj sako, esperanto-libro devas esti la plej valora donaco por eksterlandanoj kiuj vizitas Nepalon ne nur por rajdi elefantojn kaj danci kun knabinoj, sed ankaŭ por spektakli la movadon.



Poste ni iris al nepala restoaracio por vespermanĝi. Trezoro rakontis al ni kiel iu instruis lin manĝi nepalan manĝaĵon.

Ni tre ĝoje kaj seioze babilis pri Esperanto-movado. Li diris al ni ke ĉiu kapabla esperantisto povas kaj rajtas movadi sendepende de iu aŭtoratitato kaj helpi la mondskalan movadon. Ni, membroj de IKEF-Nepalo povas nun povas organizi aliajn esperanto-eventojn en Nepalo.

Dankon s-ro Trezoro por via afabla vizito al Nepalo.

No comments: