2015/08/31

Morto kaj celebro


Cxu oni celebras morton? Kia malhumana demando. Morto de karuloj, ecx de nekonatuloj donas al ni malfelicxon, maleperon. Sed en Nepalo, oni celebras morton...

Mi havas rakonton de vivo de la Budho. Iam iu knabo mortis kaj tio donis al la patrino abundan doloron. Sxi iris al al Budho kaj petis – "Mi auxdis ke vi faras cxion. Mia filo mortis, revivigu lin."
La Budho pensis kaj respondis - "Bone. Mi povas fari. Sed por tio vi devas preni kelkaj grenojn de mustardo el diu domo, kie neniam neniu mortigxis antauxe."

Sxi pensis ke estis suficxe facila laboero. Sxi vagis en vilagxo kaj petis mustardon. Kaj sxi demandis, cxu iu iam mortis tie, la respondon sxi ciam trovis jese. Kaj finifine, sxi estis laca kaj mem komprenis ke sxi ne estas la sola persono kiu perdis karulon kaj ke morto estas simpla regulo de la mondo.

Nu. eble bazite sur la sama filozofio de la Budho. Homoj el la gento Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo, okazigis gajan karnivalon kie partoprenis homoj el la familio en kiu iu jam forpasis en pasinta jaro. Venis amase, kiel cxiujare. Sed precipe tiu cxi jare, kiam miloj da hmoj mortis pro la tertremo, la amaso ja estis pli granda ol kutima.

Oni vestas sin kiel, plej cxefe kiel bovino (pro tio la festivalo nomigxas Saparu aux festivalo de bovinoj), kun cxapelo-masko de bovino kaj sximiras beligajxojn kaj vestas kiel virinoj. Kelkaj homoj vestas sin kiel politikisto, Hindu dioj, policanoj, ermito, almozpetanto ktp en la karnivalo.

Ili iel volas forgesi la doloron de perdo de karuloj.


Ili estas viroj :D







2015/08/25

Mortis cx 20 en okcidenta protesto de indigxenoj

Paco pli kaj pli malproksimigxas en Nepalo.

Laux raportoj la demonstracio de indigxenoj Tharu en Tikapur de Kailaki distrikto hieraux posttagmeze okazis tiel brutala ke 3 indigxenoj kaj almenaux 16 policanoj mortigxis. Oni diris ke pli ol 20 estis mortitaj kaj pli ol 50 vundigxis en la batalo. La indigxenoj postils ke ilia provunco nomigxu laux ilia nomo kaj la regisaro malpermesis. Antaux unu semajno ekscxefministro diris ke la Tharuoj ne ricevos provicon ecx tiom granda kiom estas la haro. Kaj la indigxenoj kolerigxis.

la ministro pri la homoaj aferoj Bam Devi Gautam akuzis ke venis atakistoj el "la sudo". Tio signifas ke la ministro akuzis Baraton por la atako. Stulte, mi diras.

Iel, estas stranga ke la policanoj kun pafiloj multe mortis kaj la civitanoj kun bastonoj kaj trancxiloj ne multe. Estas malfaicla kredi. Eblas ke la registaro kaj jxurnaloj ankaux kasxis la veron. Iam la vero aperos. Sed gxis nun aperas tiel ke kaj la regisatara kaj la privataj jxurnaloj nur akuzis la indigxenoj....

Ni havas cx 10 grandaj jxurnaloj kaj 20 televidaj kanaloj sed preskaux neniu klarigis la staton de la protestantoj. Cxiuj nunr unuflanke diris kion la registaro diras.

Memkomprenebla, ke la sxtato kaj la jxunralo kasxas la veron cxar ili ne estas favora pri la rajtoj de indigxenoj. Cetere iu ekscxefministro antauxe rekte diris ke la sxato ne nion (ecx tiom granda kiom estas haro) al la indigxenoj. Jen estas la rezulto.

2015/08/21

Policanoj devige mortigis kriminalon



Kion la polico povas fari se ili konas la kriminalon kaj ne povas malliberigi?

Iu speciala kriminalo, nomigxas Kumar Shrestha aux "Ghaite", kiu fiere pafas aux hakas homojn aux minacas homojn por ricevi monon ktp de multa jaroj vivas en Katmando libere. La polico scias pri liaj krimoj kaj arestas kaj antaux ol la legxa proceso finigxas por malliberigi lin, iu politikisto venas por liberigi lin.

Fakte li kolektas monon per krimoj kaj donas parton al kelkaj politikistoj kaj en vico, la politikistoj ankaux subtenas lin kaj cxiam lasas lin eskapi. De kelkaj jaroj tio jam etas konata afero en Katmando.

Finfine, hieraux la 20an de auxgusto, policanoj subite atakis lin apud lia hejmo kaj pafmortigis lin. La polico diris ke ili devis pafi lin cxar li pafis al la policanoj. Homoj ne kredas la policanojn sed ili estas kontentaj ke tiu malsano de la urbo finfine mortigxis. Nur tuiuj politikostoj - nome, Arjun Narsingh KC, Jagadish Narsingh KC, Bhimsendas Pradhan, Gagan Thapa, Chitralekha Yadav - grumblas ke tiu mortigo estas kontrauxlegxa.

Kiam vi ne permesas legxon funcii, devas okazi kontrauxlegxa por la bono de la civitanoj. Mi neniam subtenas mortigon, sed kio okazos se politikistoj ne lasas legxon funcii...?

Legu pli :
 http://myrepublica.com/feature-article/story/26707/gangstar-kumar-ghainte-injured-in-police-encounter.html

2015/08/17

Mi subtenas egalecon de religioj


Sabate, cxefe budhanoj kaj aliaj religianoj protestis kontraux la registaro kaj verkantoj de la konstitucio. La nuna teamo de konstitucio planas malantauxen iri, tiel ke Nepalo ne plu estos sekulara/laika kaj ili volas ke Nepalo deveno restu Hinu sxtato. Jam la parlamento decidis ke Nepalo estos sekulara/laika, tamen cxar la ministroj kaj cxefaj oficistoj cxiam estas hinduanoj, la registaro nur subtenis hinuaj festivalojn, hundiajn pregxistojn kaj hinduanojn cxie. Mi ankaux staris en la protesto, cxar mi subtenas egalecon de cxio - ankaux de religioj.

2015/08/14

Lasu Nepalon resti sekulara

Laat Nepal bly sekulêre (Afrikaans)
Le Nepal mbetet laike (Albanian)
السماح نيبال يظل علمانيا (Arabic)
Թող Նեպալ մնում են աշխարհիկ (Armenian)
Nepal dünyəvi qalır edək (Ajerbaijani)
Let Nepal laikoa geratzen (Basque)
Давайце Непал застаюцца свецкім (Belarusian) (Bengali)
Neka ostane sekularna Nepal (Bosnian)


2015/08/04

Oni ofertis homon al Hindu diino !

Kiam la tuta mondo batalas kontraŭ religiaj fi-tradicioj, nepala familio ŝokis mondon per oferto de 10-jara knabo al Hindu diino !!!

Laŭ la ĵurnaloj, iu familio de 55jara Ganga Harijan, 50jara Rudal Harijan, 32jaraa Suryaman Harijan kaj 18jara Vijaya Harijan, Hinduoj el malalta kasto en Kudiya Vilaĝo de Nwarparasi district aŭdis ke ilia familio nun suferas pro kelkaj malsanoj kaj ili povas resaniĝi se ili ofertos vivantan homon al la diino. Estis pregixsto Ganga Harijan, kiu portis tiun eksterodinaran konsilon. 

Estis la 21a de julio. Ili sukcesis katpi 10 jaran knbaon Jivan Kohar kiel la "medikamento". Ili allogis la knabon per 50 rupioj (malpli ol duon dolaroj) kaj prenis lin al la "templo" de la vilaĝo, kie pendis fotojn de diino Bhagawati kaj dio Hanuman de Hinduismo. Ili forte prenis la knabon, unu per manoj, alia per piedoj kaj brute tranĉis la kolon de la infano per tranĉilo kaj ofertis la sangon al al diino ĝis morto ! 

La gepatroj de Jivan serĉadis ilian knabon kaj poste ili trovis lian kadavron, senkapan en iu soleca lago de la vilaĝo, 3 tagoj post la incidento. Ili informis al la polico ke tiu najbaro eble kaptis la knabon ĉar ili ĉiam parolis pri bezono de oferto de la homa sango al ilia diino. Poste, la kriminaloj konfesis kaj nun ili estas en policejo por alia leĝa procedo. 

La vilaĝo, kiu situas proksime de la bordo inter Nepalo kaj Barato subite plena de bruo. Tia estas Nepalo.... imagu, kiaj planoj kuras en kapoj de homoj, kiuj aspektas belaj, kontentaj kaj feliĉaj sur fotografoj.
La diino kiu "soifis" homan sangon

la knabo kiun oni mortigis

La familio kiu mortigis la knabon kaj la pregxisto

Legu pli:  http://edition.cnn.com/2015/07/27/asia/nepal-human-sacrifice/

2015/08/02

100 tagoj de tertremo

Kiel facile, aux malfacile, pasis 100 tagoj de la grenda tertremo kiu forprenis vivojn de 8,500 homoj en Nepalo.

La homoj ankoraux vivas en stratoj aux en tendoj, iel tiel sub dometoj kun feran tegmenton. Pluvas cxiutage kaj homoj plu kaj pli suferas. Venis multaj organizajxoj, naciaj kaj internaciaj, por helpi la suferantoj per mangxoj, vestajxoj kaj ankaux per materialoj por konstrui dometoj.

La homoj el registaro cxiam parolas pri mono, mono kaj mono. Ili sukceas kolekti multe da mono el internaciaj organizajxoj. Sed la suferantoj ankoraux ne ricevas subtenon de la registaro. La registaro iam decidis donaci 150 usonajn dolarojn al cxiu suferanto-familio. Sed homoj ecx tion ne ricvas.

Ni atendas atendas kaj la registaro kreas novajn rakontojn de korupto cxiutage en jxurnaloj.

Intertempe, mi auxdis ke japanaj esperantistoj decidas sendi monan helpon al nepalaj esperantistoj. Sed mi ne scias gxuste kiuj, kiom kaj kial oni ricvas monan subtenon. Kiam mi jam diris ke esperantistoj ja ne atendas monan subtenon cxar neniu el la esperantistaro de Nepalo vere suferas. Ni vidu kio okazos.

Kaj vidu tion videon de Facebook:
https://www.facebook.com/itvnews/videos/10152935780227672/