2015/07/21

Cxu vi havas sugestojn por nepala konstitucio?

Jen venas tempo ke ni sugestu por pli bonigo de nia planata konstitucio. La registaro jam elspezis bilionoj da dolaroj por estari veran Konstitucian Asembloon, kie representu homojn el cxiuj etnoj, rasoj, religioj, regionoj kaj seksoj.

Sed post tiom da jaroj kaj bataloj kaj ptorestoj surstrataj, kelkaj gvidistoj de cxefaj, cxiuj el alta kasto kaj Hinduanoj kaj parolantoj de sama lingvo subite kunsidis, kiam la homoj estis suferantaj pro la tertremoo, ke ili tuj finu la skribadon de la konstitucio. Do, kiel dramo, la aferoj kiujn ili ne povis decidi en pasintaj ses jaroj - pri federalismo, identio de etnaj grupoj, rajtoj de diversaj lingvoj, sekularismo ktp. Ni ne havas tempon kompreni cxion kaj ili findecidis.

En Nepalo trovigxas cx 123 lingvoj kaj cxiuj ili estas nepalaj lingvoj, sendube. Sed la registaro elektis unu el tiu lingvo kaj nomigxis gxin "Nepala" kaj diras ke tio estas al oficiala lingvo. Ni cixuj devas lerni tiun linigvon por iri al lernejo, laborejo, hospitalo kaj tribunalo. Sed tiuj, kiuj parolas la registara lingvo ne devas lerni aux kompreni la lingvon ecx de tiu regiono kiel ili nun ekvivas. Tio signifas ke mia lingvo, la lingvo de indigxeno ne havas ian ajn rajton en mia lando. La registaro diras ke oni devas lerni la oficialan lingvon, kaj oni "havas rajton" konservi kaj praktiki la lokajn lingvojn de la indigxenoj. Cxu tio estas lingva justeco?

Kaj, la politikistoj iris al Barato ! Kvankam Nepalo estas sendependa lando, la politikistoj estas kiel sklavoj de Barato. Ili cxiam devas paroli kun la cxefministro de Barato post aux antaux iu grava decido. Ili revenis, kontente, eble. Kaj diris ke ili akcpetas retmesagxon de sudestoj de la tuta popularo. Mi preparas doni mian liston.

Sed hieraux, la 20a de julio, la registaro prezentis sin kiel diktatoroj kaj batis, pafis per larmo-gaso al protestantoj  kaj al tiuj kiuj venis por sugesti. Tiel homoj estas malkontentaj kun la "drafto" de la konstitucio. Kelkaj koruptaj kaj mensogantaj politikistoj ricevis ecx atakojn. Oni jxetis sxtonon al la cxefo de Maoista partio, kiu ekis "popolan militon" kaj kiu respondecas pri morto de 18.000 da homoj.

Mi petis aknaux per Facbook ke ni sendu sugeston al la registaro pri lingvaj ratoj (tre malmulte da homoj ecx resondis, ironie).









No comments: