2015/06/11

Terglito kauzis 53 mortojn en orienta montaro



Sxajne katastrofoj neniam lasos nin. Jam pasis ses semajnoj de ega tertremo kaj ni preskaux cxiutage sentas tremon. Pli ol tio, venis al ni novajxo de terglito el ordienta montaro de Nepalo.

53 homoj estis mortitaj kaj 12 aliaj estis vunditaj en serio de terglitoj kiuj okazis en diversaj vilagxoj de distrikto Taplejung la merkredon nokton. Multaj homoj en tiu regiono ankoraux estas malaperintaj kaj oni ne povas diri cxu ili forkuris aux mortis en la katastrofo.

La plej multaj homoj mortis el vilagxoj Liwang , Khokling , Libang, Libang,  Libang, Lingket,  Thinglabung, Khokling, Lingtepa,  Santhakra Thokling, Thinglabu kaj Lingket.

Dauxra pluvado en tiu regiono kauxzis la tergliton, laxu la oficistoj lokaj.

Pro la terglito, obstrukcis la Mechi ŝoseon kaj homoj ne povas vojagxi en tiu regiono.

-Vidu pli ĉe: http://setopati.net/society/6984/Taplejung-landslide-death-toll-reaches-53-(UPDATE)/#sthash.jrtG0Ee5.dpuf

No comments: