2015/06/27

Konferenco de donacantoj por subteni la viktimoj de tertremo



Du severaj monatoj post la granda tertremo, kiu prenis vivojn de 8.600 homoj, la registaro organizis internacian konferencon pri rekonstruo de Nepalo, la 25an de junio, en Katmando.

Nepala registaro invitis delegitojn de registaroj el diversaj riĉaj landoj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj por "rekonstrui" Nepalon, kiun detruis la tertremo. Venis ĉ 250 delegitoj el 40 donacantaj landoj kaj 25 internaciaj organizaĵoj. 

La registaro jam ricevis promeson kej ni riceovs 4.4 biliardo de usonaj dolaroj. Laŭ la registaro, kostos ĉirkaŭ  6.7 miliardo de usonaj dolaroj (aŭ 666 miliardoj de rupioj). 

Sed sed sed. Tio ne estas la fino de la rakonto. Nun komencas diskuto en Nepalo - ĉu Nepalo bezonas internacian subtenon aŭ ne?

La konferenco montras kiel avidaj, senhontaj kaj malaboremaj nepalaj ministroj estas. Pasis du monatoj, sed la registaro jam ne povis klarigi kiel ĝis nun ĝi elspezas la monon al la viktimoj, kion ĝi jam kolektis aŭ la monon el la nacia kofro. La homoj en vilaĝos ankoraŭ atendas la bazan subtenon (terure la musono komencas kaj daŭras pluvado dum unu monato en la tuta lando) kaj la urbanoj ankaŭ ne ricevas registaran subtenon. Kaj jam aŭdeblis/videblis sufiĉe multe da rakontoj pri koruptaj agoj de ministroj kaj registaraj oficistoj. Ni scias kiel la mono kaj materialoj de subteno estis kaŝitaj, venditaj ktp. 

Interese, ankaŭ okazis granda tertremo en 1934 kaj Nepalo estis malriĉa ankaŭ tiam. Sed la registaro faris preskaŭ ĉion per la interna mono por la viktimo. Kaj kiam oni kalkulas, troviĝis ke nur 6 pro cento da mono, elspezita estis subteno el eksterlandoj. Kaj, ne devas esti kialo ke nepala registaro nur nun tiel malriĉiĝis ke ĝi ne kapablas subteni la viktimojn.

Krome, Nepalo jam ne faris detalan planon, kiel ni uzos tiun monon, eĉ se venos sufiĉe da mono. Ni scias, ju pli multe da monon, des pli granda korupto..... tio estas Nepalo - kaj en sociaj organizaĵoj, kaj en registaro.

En tia situacio, kiel ni povas kredi ke la registaro bone uzos la monon kolektota de riĉaj landoj kaj la ĉiuj viktimoj vere ricevos monon?

Jes tre veraj kariakturajxoj pri internaciaj donacoj al Nepalo:



Vidu pli ĉe: http://setopati.net/politics/7287/Images---International-Conference-on-Nepal's-Reconstruction/#sthash.5CZtn9a2.dpuf

http://www.onlinekhabar.com/2015/06/293135/#sthash.kn0Svj0E.dpuf

No comments: