2015/05/01

Tertremo, la sperto de malbonsxanca civitano de Katmando

Post ses tagoj de tertremo, nun homoj en Nepalo estas preskaux certa ke la tremo ne revenos.

Estis ne forgesebla sabato de la 25a de aprilo. Tempo estis 11.55 antauxtagmeze. Mi estis biciklanta sur strato kiam mia biciklo ne volis rekten iri. Mi sentis tremon kaj tuj komprenis ke estis tertremo. Mi kusxis sur la strato kaj vidis kiel altaj domegos tremis super mia kapo. Mi nek povis kuri ne povis iri el domoj. Mi vidis morton tiom proksime al mi ke mi tuj memoris vizagxojn de miaj familianoj kaj aliaj karuloj......

Poste mi biciklis al mia hejmo kiam la afero estis trankvila. Mi vidis ke muro en unu flanko de mia domo estis rompita kaj alia muro simple falis. Kaj cxio en mia domo estis sur la planko - precipe miaj memorajxoj el  Japanio, Koreio, Danio kaj Francio romite kusxis sur la planko. Mi tuj telefonis al miaj konatuloj, familianoj, mi ne sukcesis kontakti ecx unu persono. La reto de telefono estis jam bolokita. Kaj ankaux ne funkciis la interreto. Mi volis informi al miaj samideanoj ke mi plu vivas per Facebook. Mi malsukcesis. Mi ne plu volis estis en la domo kaj mi iris ekstern per mia motorbiciklo.

Mi vidis ke multaj domoj - kaj grandaj kaj malgrandaj, kaj novaj kaj malnovaj falis kaj estis teroro cxie. Homoj rigardis cxion per grandaj okuloj, kvazaux ili ne povas kredi kio okazas antaux iliaj okuloj. Kortusxite, mi vidis ke multa historiaj monumentoj, la unu sola turo de Katmando, temploj de 16a kaj 18a jarcento falis sur tero en pecoj. Estis tiel belaj kun ligno arto kaj tradiciaj arhxtekturo kaj mi scias oni ne povas rekonstrui gxin en venonta jarcento......

Poste mi trovis novajxon. Estis la plej granda tertremo en Nepalo en pasintaj 82 jaroj. Gxi havis altecon de 8.6 kaj tio okazis je 11.55 anatauxtagmeze. La centro de la tertremo estis en Barpak de Gorkha distrikto. Kaj gxia efiko trovigxis ne nur en la tuta lando sed ankaux en proksimaj regionoj de Cxinio kaj Bharato, ekz, en Uttar Pradesh kaj Sikkim.

Ni jam ne forgesis la atadkon de tertremo de 1934. Tiam la popolaro ne estis tiom granda kaj ankaux ni ne havis tiom altaj domegoj en Katmando. Ni iel sukcesis arangxi la aferoon cxar la registaro (kvankam mankis al ni demokratio) ne estis korupta kaj la subteno venis suficxe bone. Nun la situacio estas tre malsimila. La popolaro de Katmando pli ol 50oble pli grandigxis. Homoj vivas en tre malbonaj kondicxoj. Cxiuj deziras havi sian propran domon en Katmando, krom ilia domo en iliaj distriktoj. Tio rezultis ke mankas malferma publika loko en la cxefurbo.

La katastrofo atingis la plej malproksimajn vilagxojn kaj montaron. Multaj turistoj mortis kiuj estis en montaro. Kaj ankaux vilagxanoj kiuj vivis en montaro ne povis eskapi monton.

Jam mortis 5600 da homoj kaj oni diras ke pli ol 1000 da moj estas ankoraux malaperantaj. Ni ne scias kiam ni sukcesos retrovi ilin aux ilian kadavrojn.

Ni ja havas bonajn regulojn pro domo-konstruado. Sed la oficistoj en urba oficejo prenas kontraluegxan monon kaj donas permeson al malbonaj konstruajxoj. Pro tio nun ni vidas pli da detruo. Kaj malmulte da homoj bone konas la valoron de kulturaj heredajxoj. Oni nuntempe venas al Katmando nur por mono. Ili ne povas esti parto de kulturo de Katmando. Domagxe.

Pli kaj pli mi trovas novajxon pri mortoj kaj vundigxoj de miaj karuloj, amikoj kaj parencoj. Mi iris cxien cxiutage nur pov vidi ruinojn, kadavrojn eltirantaj kaj vundituloj en hospitaloj. Estis hororo, de kiu mi ne volis estis malproksime.

Dum kvar tagoj, mi vivis sen elektro kaj sen reta kontakto. Estis kiel puno.

Mi kaj cxiuj homoj en mia kvartalo arangxis lokon por iel dormi sur la tero antaux mia domo. Mi logxas proksime al la rivero Bagmati, do ne mankis malferman lokon. Sed oni jxetas rubajxon libere kaj tie terure malbone odoras. Ja estis risko de malsanigxo. Sed mi devis savi nin. Kaj ni akceptis malsanigan lokon por pasigi noktojn. Post unu nokto, ni trovis pli bonan lokon. Mi sercxadis miajn fratinojn kiuj logxas en sama urbo sed en aliaj regionoj. Ili iel arangxis dormi sur malferma tero.

La sana ituacio ja estis malbona cxie. Cxar nek la lokoj estis bonvenigema al tiom granda homamaso, nek la registaro ion faris por la lokanoj. Sed ni vivis, mirinde.

Post du tagoj miloj kaj miloj da homoj lasis Katmandon. Ili fakte apartenis al aliaj distriktoj kaj venis en Katmando nur por gajni monon. Kiam ili vidis dangxeron, ili unue deziris eskapi. Mi miris, ke ili ekspuatis Katmando dum jaroj por gajni monon, por gajni sician prestigxon. Sed ili lasas Katmandon kiam mia malbonsxanca urbo plej multe bezonas helpantajn manonjn. Mi memoris pri la idiomo ke musoj plej unue lasas dronantan sxipon.

Mi kontaktis miajn samideanojn. Mi gxojas ke cxiuj konataj esperantistoj en Nepalo estas en bona kondicxo. Tio estas la plej felicxa afero, cxar kiel esperantisto, mi vivas en virtuala familio en Nepalo. Kaj ilia felicxo estas mia felicxo.

Post tri tagoj mi sukcesis malfermi Facebook en mia telefono. Leginte en Facebook mi komprenis kelkaj amikoj el Nepalo petis monon kaj anuax helpon por fugxi en aliaj landoj. Fakte, ni veraj esperantsitoj de Nepalo ne atendas monon aux alian helpon. Ni nur atendas vian brakumon kaj bondeziron. Dank' al viaj bondeziroj, ni cxiuj nun fartas bone. Mi tiel gxuis kiam mi vidis tiom mlute da mesagxojn en mia Facebook kaj retmesagxo pri mia bonfarto. Koran dankon al vi cxiuj.

Poste sekvis novajxo ke venis abundan subtenmaterialo el diversaj landoj - Barato, Bangladesxo, Pakistano, Cxinio, Tajlando, Butano, UN, Britio, Usono, Konkongo, Kanado, Auxtralio, Norvegio, Kataro, ADB, Koreio. Interese, Usono donis tiom kiom donis la malgranda malricxa lando Butano por ni.Google, Viber, Skype ankaux helpis nin tehxnike por komunkiado.

Mi memoras ke pli granda tretremo trafis Nepalo antaux 82 jaroj, en 1934. Ankaux mortis pli ol 5000 homoj kaj detruis cxefajn historiajn monumentoj de Katmando-Valo. Posta cxef tertremo okazis en 1990 kies centro estis orienta parto de Nepalo kaj do ne multe da detruo okazis en Katmando, kvankam multaj domoj disfalis en Bhaktapuro. Oni ecx ne povas bone kalkuli la nombrojn de morntioj kaj vindintoj.

Cxi foje, la centro estis Barpak de Gorkha kaj atakis cxirkauxaj distriktoj - Kathamdu, Bhaktapur, Lalitpur, Lavre, Dhading, Rasuwa, Nuwakot, Dholakha kaj aliaj. Gxi detruis pli ol 100 000 homoj kaj pli ol 1000 estis lernejoj.

La registaro jam petis helpon de internaciaj organizajxoj por subteni la viktimojn de la tertremo. Mi kredas ke regitaroj kaj orgnaizajxoj el diversaj landoj sendos al ni subtenon. Mi demandas, cxu ni sukcesos disdoni ilin egale?

Samtempe venis akuzo ke multaj homoj el tiuj landoj venis al Nepalo kun aliaj celoj. Venis amaso da jxurnalistoj el Barato kiuj montris dangxeron de katastrofo pli multe ol la vero kaj ankaux montris ilian malamikecon kontraux Pakistano. Oni akuzis ke tiuj spertuloj por elfosado kaj elpreno de kadavroj ne multe laboris sed nur sendis informon al siaj landoj. Iu el Euxropa Unio venis al Nepalo kun armilo. ktp ktp.

Domojn ni povas rekonstrui. Sed ni ankaux perdis dekojn de historiaj monumentojn. Ili ne estas simple konstruajxoj, ili fakte estas vivantaj historioj de Kathamdo. Kaj, farigxas amaso de tero kaj lignajxo. Ni ecx perdis la indigxenan tehxnologion. Kaj la registaro ne havas intereson pri koservado de tiaj monumentoj....

Domagxe ke nepala registaro ne sukcesis doni kontenton al la viktimoj. La ministroj nur parolis mlute sed ecx ne didsdonis la meterialojn venis el fremdaj landoj. Kontrauxe, supozeble, oni kasxis tion por ilia persona uzo aux disdonis al iliaj partio-laborantoj. Nepalaj politikistoj estas mond-famaj koruptuloj.

Dank' al cxiuj. Ni travasas tiun periodon, kiu fakte estas pli terura ol iu malbona sxongxo. Nun ni devas pli bone, unuigxinte labori por rekonstrui nian landon.


Jen kelkaj fotoj pri la tertremo:







Mi evitas fotojn de kadavroj kaj vunditaj homoj. Mi poste metos pli da fotoj.....nur por konigi vin.












2 comments:

Natalie said...

Ne forgesu Israelon, kiu sendis kamparan hospitalon, kaj kuracistoj, kaj ankaux soldatoj kaj hundoj por trovi vunditojn kaj kadavrojn. Mi fieras pri mia popolo! :-)

Jens said...

Kara Razeno,

vi skribas bonkore kaj kuraĝe.
Fartu bone, fartu bone, kiel eblas en via suferanta lando!