2015/05/17

Jen almozpetantoj !

Tre bedauxrinde, jam komencas mensogoj ! Kelkaj komencantoj de Esperanto private petas almonzon al la esperantistaro per Facebook.

Iu Bikram Adhikary (mi ne konas lin, mi ne scias kiam li lernis Esepranton) petis monon en la grupo "Esperanto" en Facebook. Poste mi trovis ke jam faris pagxon en Facebook por peti almozon. Li montras iun malnovan domon kaj diras ke li bezonas monon por rekonstrui gxin (https://www.facebook.com/pages/Esperanto-subteno-hejmo-post-EQ/976804955687176).

Mi nur povas diri ke regisataro de Nepalo havas bonan programon por la veraj viktimoj de la tertremo rekonstrui iliajn domojn. Kaj, ni havas abundon de internacia donaco por tia subteno. Ne estu blindigita de friponoj.

Mi petas vin ke sendu monon al Nepalo. Se vi volas vere helpi al nepalanoj, bonvolu viziti Nepalon, vidu kiu bezonas subtenon kaj donacu ion kion vi povas. Mi cxiam protestas se iu misuzas Esperanton por persona profito.

=

Vespere mi vids ke s-ro Renato Corsetti metis jenan peton sur la grupo Esperanto:

Rilate al la mesaĝoj pri helpo al Nepalo, mi volas nur informi, ke la estraro de UEA, komisiis al Hori Yasuo, zorgi pri kolektado kaj sendado de helpo al Nepalo. Tio signifas, ke vi povas kontribui pere de UEA. Amike, Renato (https://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/10153198329200289/?comment_id=10153198563375289&notif_t=like)

Mi protestis: Kiu nepalano petas helpon de UEA? Mi petas, ne sendu sekretan monon al viaj konatuloj en Nepalo !

Kaj venis afabla respondo de s-ro Corsetti: Kara Razeno, mi sendis tiun mesaĝon, ĉar mi komencis vidi kelkajn mesaĝojn de nepalanoj, kiuj en tre fuŝa Esperanto petas individuan helpon. Kelkaj bonkoraj esperantistoj povus esti tentataj respondi kaj sendi monon al individuoj. Tion mi volas eviti, kaj pro tio mi petas, ke onine helpu indivue, sed kontaktu UEA-n, kiu scias pri ĉiuj probelmoj de la situacio.

Dankon !

No comments: