2015/05/10

Denove pri subteno

Mi iel auxdis pri agadoj de koreaj kaj aliaj geesperantistoj en aliaj landoj, ke vi deziras subteni nepalajn viktimojn. Mi elkore dankas vin por via afabla dezro. Jen lasu min doni mian personon opinion pri subteno al nepalaj esperanstistoj aux Nepalo.

Jam pasis du semajnoj post la tertremo. Mi dauxre vivas ekster mia domo, sub ia tendo, pro timo ke eble tremo venos dum nokto kaj mi ne povos eskapi.

Felicxe ke la materialoj kaj mono por subteni la viktimoj de tertremo dauxre elversxigxas, de la tuta mondo. Ricxaj kaj malricxaj landoj afable sendas al ni ion ajn. Ni ne devis senti sin soleca ja momento de la katastrofo.

Samtempe, multaj nepalaj organizajxoj, kutime, petas monsubtenon al eksterlandanoj. Tio estas tiom vasta kaj abominda ke la registaro devis anonci ke sociaj organizajxoj ne rajtas peti/kolekti kaj disdoni monon. Por eviti malfacilajxojn kaj elblecojn de korupto, la registaro anoncis ke eklsterlandanoj sendu moon rekte al la registaro aux al internaciaj organizajxoj kiuj kolektas monon en viaj ladnoj. Vidu kia honto estas tio por nepalanoj. Ni, mi devas diri, estas eble plej avidaj kaj senmoralaj vivantajxoj en la tuta mondo.


Ni vidis ke registaroj ne-registaraj organizajxoj el diversaj landoj sendis al ni soltado-laborantoj, aviadiloj, mangxajxoj, medikamentoj kaj ankaux monon. Kiel ili funkciis dum la tempo de operacio? Cxu ni sukcesis disdoni mangxajxojn al la malsataj viktimoj? Cxu la medikamentoj povis atingi malsanaj viktimoj? Cxu oni sukcesis helpi la viktimoj konstrui dometojn? Certe ne. Oni diras ke venis tiom multe da mangxajxoj kaj aliaj valorajxoj je nomo de la viktimoj ke restos mutle ecx se cxiuj civitanoj de la defektigxitaj distriktoj ricevos la materialojn. Fakte, plej granda parto de la materialoj estas aux ne disdonitaj, aux prenitaj de la koruptaj oficistoj aux politikistoj.

Ni legas ke kelkaj esperantistoj petas helpon al eksterlandanoj fugxi en iliaj landoj. Tio estas hontiga peto. Karaj, kredu nin. Nepalo estas tute sekura lando kaj ni ne bezonas fugxi ie en tiu cxi momento. Ni ne devas timi la landon, ni nur devas timi tiel malbone konstruitaj domoj kiu povas vundi nin.

Denove, kiam la registaro anoncis ke gxi kolektos cxiom da mono senditaj el eksterlandanoj al aosicaj kantoj, ni ankaux legas ke kelkaj esperantistoj petas vin sendi monon al ilia persona banko-konto. Aux, ke vi sendu monon al Western Union aux EMI aux alia privata sistemo. Karaj, estu certa ke cxio estas kontrauxlegxa kaj se oni trovos ke vi sendis monon per tiuj metodoj por la viktimoj, ne nur la mono estos en la registara konto, sed ankaux vi estos ne problemo !!!

Lasu min ripeti. Neniu esperantisto en Nepalo mortis, vundigxis aux ilia domo defektigxis (mia domo mem iomete rompigxis, sed estos honto por mi peti ian subtenon por mi, kiam mi vidas ke miloj da homoj, pli marlricxaj ol mi, atendas bazan subtenon). Ni cxiuj estas sekuraj kaj havas kuragxon travivi cxion, dank' al vi kaj viaj boncezirojn.

Do, karaj, mi dankas vin por via afabla helpemo kaj, se vi deziras subteni malricxaj viktimoj de tertremo, bonvolu kolekti la sumon aux ajxojn, vi mem venu al Nepalo kaj disdonu ili al veraj viktimoj per viaj manoj. Ni certe helpos min por tio.

No comments: