2015/02/21

Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj 2015


Mi deziras al vi cxiujn felicxan Internacian Tagon de Gepatraj Lingvoj. Mia gepatra lingvo estas "Nepalbhasha", kiun la nuna registara sistemo nomis kiel "nevara". Antauxe niaj verkistoj estis malliberigitaj cxar ili verkis en sia gepatra lingvo. Nun ne estas tamen la situacio ne estas tiel severa sed ni sercxas signifon de tiu lingvo kiu estis uzata dum pasintaj miloj da jaroj. Mi estas fiera ke mi tamen parolas kaj skribas en mia gepatra lingvo. Mi ne povas uzi mian gepatran lingvon en mia lernejo, laborejo, hospitalo, tribunalo kaj policejo. Mi staras por lingva justeco ! Kaj vi? Mi kredas ke tio ankaux estas la spirito de nia internacia lingvo Esperanto. 

Mi miras ke ecx la Katmando-Oficejo de UNESCO ne havas specialan programon por celebri gxin. La ambasadorejo de Bangladesho kaj ankaux la adademio de Nepalo ja organizis poezian proramon. Mi mem ne estis invitita en tiuj programoj sed mi auxdis ke oni ne parolis pri lingva justeco. 

Mi memoras, kiam Eperantisto preparis la afisxon de Esperanto kun la titolo "lingva justeco", nepalaj esperantistoj (?) mistradukis gxin kiel lingva gxusteco, cxar ili timas la vorton lingva justeco.



No comments: