2014/07/31

Finaj ratoj de la Rimpoche














La fina ritoj de la altnivela Guruo de Budhismo 14a Shamarpa Rinpoche (Kunzig Sharmar Rinpoche) estis farita en Syarvan Monaĥejo ĉe Raniban, norda parto de Katmando hodiaux la 31an de julio 2014.

La ceremonio komencis je la 9.30a matene. La tago estis, koincidente, "Chokhor Dunchen, la tago en kiu la Buddho prelegis, aux turnis la radon de Dhammo. Estis denove, la tago en kiu li naskigxis en 1952.

Karmacha Taja Lorge venis el Barato por doni fajron al la korpo de la Rinpoche sub la funeral ŝtiparo, farita apud la monahxejo.

Ripoche forpasis de koratako en Germanujo la 11an de junio, je la aĝo de 62. Cxar li multe restis en Nepalo kaj amis Nepalon kiel la lando de la Budho, li mem montris deziron ke li estos kremaciita tie cxi. Post lia forpaso, oni postulis permeson de la registaro kaj donis. Sed poste, subite, la registaro sendis alian anoncon ke ne estos permesita kunporti la korpon ("kudung") de la guruo kaj ja okazis granda hxaoso inter nepalaj budhanoj, cxar jam oni ekis preparadon por la granda cermonio. Dank' al petoj, protestoj kaj krio de naciaj kaj internaciaj societoj de Budhismo, la registaro akceptis la alvenon de la guruo.

El Germanio gxi venis al Kalimpong (Barato) kaj Butano. Finfine, la registaro donis permeson denove kaj  lia korpo estis alportita al Katmando marde.

Ministro por Komunikado Minendra Rijal atingis la monaĥejon lastfoje saluti al la Rinpoche.

Proksimume 200,000 sekvantaj el diversaj landoj vizitis la monaĥejon por spekti la raran eventon.

Dum lia tuta vivo, la Rinpoche helpis konstrui 900 budhismaj studoj centroj en Nepalo, Butano kaj Barato. La monaĥejo ĉe Raniban estas la ĉefa centro.

Okazis grandaj ses puzaojn (pregxadojn) de multaj altnivelaj guroj/ rimpochhe:



1. La 17a Gyalwa Karmapa Trinley Thaye Dorje  

2:  Ngor Luding Khen Rinpoche, Thartse Khen Rinpoche, Gar Shabdrung Rinpoche, Tharig Rinpoche, Dongsang Shabdung Rinpoche and Khenpo Ngawang Dorje 

Norda 1:  Tulku Urgyen Yansi Rinpoche,  Tsikey Chokling Rinpoche, Chökyi Nyima Rinpoche , Phakchok Rinpoche , H.E. Tsokni Rinpoche 

Norda 2: Jamgon Kongtrul Rinpoche, Beru Khentse Rinpoche, kaj Dupsing Rinpoche 
Suda 1: Lektsho Lopon Rinpoche (Bhutan )

Suda 2: Trungram Gyaltrul Rinpoche, kaj Lopon Rinpoche 


http://sharminub.org

- Vidu pli ĉe: http://setopati.net/society/2527/Rinpoche's-lasta-ritojn-performed/#sthash.xjDQD7zs.dpuf

2014/07/27

Mis traduko

Tute strange. Mi jxus trovis ke la traduko de la internacia afisxo pri la Esperanto-Tago en Nepalo estis malgxusta. Tio ne estas simpla eraro. Mi havas sperton ke en Nepalo nun nian landa asocio regas tiuj homoj kiuj ne toleras aliajn lingvojn kaj ne volas paroli pri la lingva justeco. Do ili simple tradukis "lingva justeco" kiel "lingva pureco". Hontindas. Kaj, kial aliaj esperantistoj ne voals parli pri tio?

2014/07/26

Felicxan Esperanto-Tagon !


Felicxan kongresumadon

Saluton kaj bondezrojn al cxiuj partoprenantoj de la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero.

Ne cxiuj esperantistoj kapablas vojagxi eksterlande kaj povas partopreni en internaciaj kongresoj. Ne cxiuj posedas postenojn en landaj asocioj, sed cxiuj paropas Esperanton kaj amas gxin.

Deziras al vi sukceson.

2014/07/25

Festivalo de Gathamugaa

Vendrede Nevaroj de la Katmando-Valo celebris la festivalon "Gathamugaa". Temas pri "spiritoj" aux ne konataj, ne videblaj malamikoj. Oni starigas figuron de diablo, por montri la malamikojn kaj bruligas gxin kaj jxetas gxin al rivero. Samtempe oni purigas la domon kaj preparas "mangxajxon" por tiuj malamikojn kaj jxetas gxin en kvartaloj, por la la malamikoj mangxu gxin kaj ne revenu al hejmoj. Tre interesa logiko por jxeti malamikojn ekstere kaj vivi pace. Jen mi aldonas kelkajn fotojn mi kolektis el Facebook.









2014/07/22

Studentoj bruligas bibliotekon !


Kiel triste, ke tiuj kiu ŝatas nomi sin kiel gvidistoj de studentoj (fakte ili estas servantoj de politikaj partioj, kiuj laboras en universitatoj por provoke studentojn por politiaj kialoj) dimanĉe bruligis historian bibliotekon de Katmando. Laŭ ĝisnuna kalkulo pli ol 3,000 libroj kaj 2,000 tezoj turniĝis al cendro.

Imagu kiaj estas tiuj gejunuloj kiu studas en universitato kaj ne amas librojn. Ex pli ili decidas bruligi biblotekon, ĉar ili havis kvarelon inter du grupojn? Kiaj estas la manoj….kaj lasu min demandi, kiel tiuj patrinoj povas esti feliĉaj post kiam ili aŭdos ke iliaj gefilojn kiuj loĝas en Katmando por studado, finfine montras ilian bravecon je bruligado de libroj?

Neniu scias la kialon. Oni diris ke okazis kverelo inter du grupo de "studento" politikistoj – apartenintaj al partioj CPN-UML kaj NC. Ili havis tranĉilojn kaj onu grupo volis mortigi alinan grupon. La kialo de kverelo estis knabino, mi ne certas. Kaj nur ĉar la kverelo hazarde okazis en la biblioteko, tio venis la rezulto.

Tiuj  servantoj de la politikistoj eventuale montris iliajn verajn vizaĝojn. Nun vi vidas kiel funkcias tiel nomata "demokratio" en Nepalo. Ĉiuj decidas tiuj politikistoj, kiuj plej multe estas aŭ ne edukitaj aŭ kiuj malsukcesis en lernejoj. Do, kiel ili povas estimi vereajn studemulojn? Ili fakte dungas tiujn ne-bone-edukitaj studentojn kaj sendas al universitatoj por krei ĥaosojn kiam ili volas sanĝojn en la registaro. Kaj la duon-edukitaj pupoj faras tion kiel venas signaloj de la politikstoj, iliaj veraj mastroj. Do, tio estas kion iliaj mastroj instruis al ili – bruligi librojn. Se mi renkontus tiujn "bravajn" studentojn, mi demandus al ili – kiom da libroj vi aĉetis en la vivo? kiom da librojn vi havas en via hejmo-bibloteko? Ĉu vi scias kiom da laboro oni  bezonas por fari unu legeblan libron? Mi pardonus tiujn kiujn bruligis siajn gepatrojn, sed mi neniam pardonus tiujn kiuj bruligas librojn !

http://www.ekantipur.com/2014/07/21/capital/tri-chandra-library-turns-to-ashes/392459.html

http://setopati.net/society/2350/NSU-sets-fire-to-Trichandra-Campus/

2014/07/19

Nepalo atendas funebron de guruo Sharmapa Rimpoche


Estas bedaŭrinde ke la Nepala registaro, je la lasta momento, nuligis ĝian permeson venigi sanktan kadavron de Shamar Rimpoche, la 62 jaraĝa guruo de Budhismo, kiu farpasis en Germanio lastmonate.

La guruo havis deziron esti kremaciita en Nepalo, kiel la sankta naskiĝlando de la Budho. Ĉio iris bone ke la disciploj aranĝis monon por venigi la kadavron en Nepalo, la registaro ankaŭ donis permeson, ke oni aranĝis grandiozan funebran ceremonion en iu granda monaĥejo en Ranibari. Kaj pli ol 70,000 da disciploj el divesaj landoj mendis hotelon en Katmando por ĉeesti la okazon. Sed poste, la registaro subite sendis infomon ke la kremacio ne povas okazi en Nepalo.

Oni pensas ke la registaro poste sanĝis la decidon venigi la saktan kadavron al Nepalo ĉar la Hindu registaro timas ke tio helpos budhisman agadon en Nepalo. Aŭ kelkaj homoj pensas ke eble la regisato ne volas ĉagreni la Ĉinan registaron (la ĉina registaro ne volas ke en Nepalo krestu "tibeteca" budhismo en Nepalo. Aŭ, ĉar nun regas Baraton tro Hinduisma ĉefministro Narendra Modi kaj ne volas ĉagreni Baraton ankaŭ.

Ni scias ke en Nepalo neniam budhanoj povas iri en registaro. Kaj la registaro ĉiam ne akceptas Budhismon. Kaj ili ĉiam timas ke Nepalo fariĝos fama kiel religia centro de Budhismo.



2014/07/14

Gratulon Germanio!!!

Mi ne apartenis al aux ne subtenis iun landon cxijare. Cxar mi havas geamikojn en cxiuj landoj ludantajn; mi ne preferis amikigxi al iu lando kaj tiel maalmikigxi al iu alia ludanta lando. Mi estas felicxa ke cxio finis tiel amikplene kaj felicxe. Restos tiu evento memorida dum venontaj kvar jaroj. Gratulon Germanio !!!