2014/11/11

Katmando, Pokhara kaj Chitauxn kun Helena


Venis, jxuis kaj reflugis s-ino Helena. Sxia mallnoga restado en Nepalo – en Katmando, Pokhara kaj Chitwan – estasi cxiel neforgesebla.











Sxia eliro el la pordo de la flughaveno de Katmando ja estis granda surprizo por sxi. Sxi ne kredis ke sxi sole atingis en en tiu cxi azia lando. Kaj vidu, du amikoj el Katmando atendas sxin !

De la unua tago, sxi multe gxuis Katmandon. Tre ofte sxi diris ke sxi ne povis kredi sin mem cxar cixu momento tiel strangaj aferoj okazos.

Interese ke sxi renkontigxis kun Chantal Barret el Francio kiu nun gastigxas cxe hejmo de Narendra.

La unuan tagon ni vojagxis al Hanumandhoka, la duan tagon al Swayambhu. La trian tagon Narendra helpis sxin vojagxi al Bhaktapur. Sabate mi invitis sxin gastigxi en mia hejmo. Sxi multe gxojis tagmagxi kun mia familio. Poste ni promenis en Patan kaj ankaux mia amiko loka invitis nin por kafo. Ni revenis hejmo kaj sxi gxoje babilis kun sxia familio per Skype.

Dimancxe ni tri - Helena, Narendra kaj mi - veturis al Pokhara. La pejzagxo survoja estis tre agrabla. Sxi vidis ke la vojoj estas mallargxaj kaj multege da auxtoj devis longe atendi. Jam estis vespere kiam ni atingis al Pokhara. Vespere ni promenis en la bazaro por turistoj kaj drinketis pomo-brandion apud lago kie frapis nin fresxa vento.

Lunde frumatene ni veturis al Sarangkot de kie ni vidis belegan panoramon de la Himalajo. Dum tago ni boatis kaj vizitis la grandan stupaon de Budhismo trans la lago.

Marde matene ni veturis al Chitauxn kaj gxuis vilagxan etoson apud la gxangalo kaj la nacia parko de Chitauxn. Sxi estas tiel felicxa ke sxi deziras verki libron pri sxia vojagxo. Sxi ecx ne bezonas medikamenton tie cxi ! Sxi diris,"Dank' al Dio, por cxio".

Merkrede ni rajdis sur elefantdorso kaj promenis en sovagxa gxangalo. Ni povis vidi kelkajn sovagxajn bestojn kaj birdojn, sed ne multe, cxar ili sxatas vivi en tiu loko kie ne venas vizitantojn.

Renveninte mi ne povis vidi sxin denove, tre bedauxrinde. Narendra gastigis sxin al lia hejmo. Nur mi vidis sxin en la flughaveno. Sxi jam estis en la pordo kiam mi atingis tien. Mi bedauxras ke mi ne povis doni al sxi mian brakumon. Mi vidu kiam mi denove rendivuos.....vivo ja estas longa.

Kaj Poshraj ne povis vidi sxin denove cxar li nun vojagxas en Cxinio por partopreni en iu komerca konferenco.



No comments: