2014/08/28

Mondo-paco Stupao en risko en Pokhara

La mondo-paco Stupao, konstruita sur pinto de monteto en Pokhara nun estas en dangxero. Post longa pluvado, okazis tersxlovigxo apud la stupao. Kaj nun gxi estas en risko de tuta elsxlovigxo.

Kiam oni konstruis gxin la resgistaro malpermesis gxin kaj disfaligis. Poste, nur post la politika sangxo de 1990, oni rajtis praktiki sian religion pli libere kaj gxin oni sukceisi rekonstrui. Gxi estis konstruita per donacoj kaj subtenoj de Nepalo, Japanio, Sri Lanko, Tajlando kaj Burmao.

Gxi estas 115 futoj alta kaj gxia cxirkauxo estas 344 futoj.

http://setopati.net/society/2842/World-Peace-Stupa-at-risk-due-to-landslide/#sthash.n8CV6TJN.dpuf

No comments: