2014/07/22

Studentoj bruligas bibliotekon !


Kiel triste, ke tiuj kiu ŝatas nomi sin kiel gvidistoj de studentoj (fakte ili estas servantoj de politikaj partioj, kiuj laboras en universitatoj por provoke studentojn por politiaj kialoj) dimanĉe bruligis historian bibliotekon de Katmando. Laŭ ĝisnuna kalkulo pli ol 3,000 libroj kaj 2,000 tezoj turniĝis al cendro.

Imagu kiaj estas tiuj gejunuloj kiu studas en universitato kaj ne amas librojn. Ex pli ili decidas bruligi biblotekon, ĉar ili havis kvarelon inter du grupojn? Kiaj estas la manoj….kaj lasu min demandi, kiel tiuj patrinoj povas esti feliĉaj post kiam ili aŭdos ke iliaj gefilojn kiuj loĝas en Katmando por studado, finfine montras ilian bravecon je bruligado de libroj?

Neniu scias la kialon. Oni diris ke okazis kverelo inter du grupo de "studento" politikistoj – apartenintaj al partioj CPN-UML kaj NC. Ili havis tranĉilojn kaj onu grupo volis mortigi alinan grupon. La kialo de kverelo estis knabino, mi ne certas. Kaj nur ĉar la kverelo hazarde okazis en la biblioteko, tio venis la rezulto.

Tiuj  servantoj de la politikistoj eventuale montris iliajn verajn vizaĝojn. Nun vi vidas kiel funkcias tiel nomata "demokratio" en Nepalo. Ĉiuj decidas tiuj politikistoj, kiuj plej multe estas aŭ ne edukitaj aŭ kiuj malsukcesis en lernejoj. Do, kiel ili povas estimi vereajn studemulojn? Ili fakte dungas tiujn ne-bone-edukitaj studentojn kaj sendas al universitatoj por krei ĥaosojn kiam ili volas sanĝojn en la registaro. Kaj la duon-edukitaj pupoj faras tion kiel venas signaloj de la politikstoj, iliaj veraj mastroj. Do, tio estas kion iliaj mastroj instruis al ili – bruligi librojn. Se mi renkontus tiujn "bravajn" studentojn, mi demandus al ili – kiom da libroj vi aĉetis en la vivo? kiom da librojn vi havas en via hejmo-bibloteko? Ĉu vi scias kiom da laboro oni  bezonas por fari unu legeblan libron? Mi pardonus tiujn kiujn bruligis siajn gepatrojn, sed mi neniam pardonus tiujn kiuj bruligas librojn !

http://www.ekantipur.com/2014/07/21/capital/tri-chandra-library-turns-to-ashes/392459.html

http://setopati.net/society/2350/NSU-sets-fire-to-Trichandra-Campus/

No comments: