2014/07/25

Festivalo de Gathamugaa

Vendrede Nevaroj de la Katmando-Valo celebris la festivalon "Gathamugaa". Temas pri "spiritoj" aux ne konataj, ne videblaj malamikoj. Oni starigas figuron de diablo, por montri la malamikojn kaj bruligas gxin kaj jxetas gxin al rivero. Samtempe oni purigas la domon kaj preparas "mangxajxon" por tiuj malamikojn kaj jxetas gxin en kvartaloj, por la la malamikoj mangxu gxin kaj ne revenu al hejmoj. Tre interesa logiko por jxeti malamikojn ekstere kaj vivi pace. Jen mi aldonas kelkajn fotojn mi kolektis el Facebook.









No comments: