2013/11/13

Internacia Ekskurso de Katmando (IEK)


13a - 26a de novembro, 2013
Nepalaj Esperantistoj estas nova organizo de energiaj geesperantistoj de Nepalo. Ni tri – Razen Manandhar, Poshraj Subedi kaj Narendra Bhattarai - organizis Internacian Ekskurson de Katmando (IEK) de 13a ĝis 26a de novembro, 2013. Ni planas vojaĝi en Katmando-Valo, Sikkim, Darjeeling, Chitwan kaj Pokara. Ni eklaboris por sukcesigi ĝin ek de Julio 1012. Ni dissendis informilojn preletere kaj ankaŭ perrete tra la tuta mondo. Ni disdonis la informilojn en la staĝoj de Grezilion kaj Pouezec (Francio) kaj en Hanoi (Vietnamio). Ni devis sanĝi la programon je la lasta momento pro subita anonco de la elekto de la Konstitucia Asembelo kaj sekvaj timoj de protestoj aŭ eĉ atakoj de la Maoistoj. Ni eĉ penis pri nuligo de la programo, sed ni fine decidis ke ni okazigu ĝin iel; ĉar ni sciis ke ĉio estos bone je la fino. Malgraŭ ĉio, ĉeestis malplimulte da gesamideanoj ol ni kalkulis.

Venis hodiaŭ gesamideanoj el Germanio kaj Francio posttagmeze kaj vespere. Ni bonvenigis ilin per silka ŝtofo "khada" kaj floraj girlandoj ĉe la flughaveno. Brila suno de Katmando ja bonvenigis ilin kaj brakumis kun plezuro.

Ili enhoteliĝis en Norling Guest House, en Thamel. Ni kaj komencis gaje babili, interkoni kaj aknaŭ revi pri nia vojaĝo dum la vespermanĝo.

No comments: