2013/11/21

21. Chitwan kaj elefantumado

Jam ne sufiĉe dormis kaj venis frapo al la pordo. Vole ne vole mi estis preta por rajdi sur la dorso de elefanto je la 8a.

Ni ne povis ne danci sur la vasta kaj movanta dorso de la elefanto. Kvar personoj sur unu elefanto kaj kvar homoj rigardas al kvar direktoj. Neniam simila vido kvankam ili estas en la sama punkto de la ĝangalo. Ni multe ĝuis la densan ĝangalon kiam ni vidis kelkdek cervoj, rinocerojn, simiojn kaj multaj birdojn. Kelkaj krokodiloj dormis apud la riverbordo. La elefanto eĉ marŝis tra la rivero kiam ni timis ke ĝi nur ne sidu kaj ni malsekiĝu.




Posttagmeze, ni denove veturis per la veturilo, kiun tiris du bovoj. Ni boatis sur mallarĝa tradicia ligna boato kaj vidis krokodilojn kaj birdojn. Sekvis timiga libera marŝado en la ĝangalo. Ni tiel atingis la lernejon de elefantoj, kie oni trajnadis junajn elefantojn por esti preta porti vojaĝantojn tra la ĝangalo. Ili estis tre obeemaj.

Ni estis tre lacaj kaj frue vespermanĝis kaj dormis.



No comments: