2013/11/19

19. Darjeeling 1

Matene, post la matenmaĝo, ni lasis la hotelon. Do, komencis nia veturo denove laŭ la serpentaj montaj vojoj al Darjeeling.

Tagmeze, ni atingis la vastan teo-ĝardenon. Virinoj plukis teo-foliojn kaj tio plaĉis al ni multe. La suno estis agrabla kaj ankaŭ la vojoj. Ni marŝis dum kelkaj minutoj kaj ĝoje fotis nin.

Ni povis vidi grandajn statuojn de Ŝhiva, la hinduisma dio sur malproksima monto. Tio fakte estis la sanktejo de "Chardham", konstruita ne atnaŭlonge en la monto de Namĉi, Sikimo. Hari ĉefe deziris viziti tien sed ni jam lasis Sikimon kaj ne eblos por eksterlandanoj reiri tien. Do ni ĉiuj lasis tiun ideon. Mi mem ne sciis ke tio povas esti tre proksima al nia vojo.

Posttagmeze ni piknikis sur tegmeto de iu domo apud la strato. Ni ĝuis belaj pejzaĵon. Je la 2a ni pasis la belan ĝardenon, oni konstruis apud la ŝoseo.

Je la 3a ni estis en la fama Batase de Darjeeling. Tie estas monumento por honori la gurkha soldatojn kiuj estis mortigitaj dum la mondmilitoj. Samtempe venis la malnova monta trajno. Ni provis veturi per ĝi sed ni ne povis pro manko de bileto por la taŭga tempo.

Jen ni atingis al la hotelo Seven Seventeen. Estis tibeteca hotelo kun bela restoracio. La ĉambroj ŝajne estis komfortaj. Post eta ripozo ni ekis por promenado. La stratoj estis mallarĝaj kaj la domoj, altaj. Kompare al Gangtok, ĝi aspektis malpura kaj malbone organizitaj. Same kiel en Katmando, homoj vendis varojn sur la strato kaj la stratoj estis malpuraj.

Vespere ni iris al Chaurasta, la placo kun la statuo de nepala poeto Bhanubhakta Acharya kaj iris en iu tip teo-vendejo, kie ni gustumis divesrsajn specojn de darjeelingajn teojn. Oni donis al ni triki kvar specojn, rekoltitaj en diversaj sezonoj. Poste la estro klarigis al ni pri la prezoj, nekredeble multekostaj! Mi iris al la librovendejo por serĉi kelkajn budhismajn librojn sed mi ne trovi serĉatajn librojn. Mi survoje aĉetis kelkaj donacojn por miaj familianoj.

Nu. Ni ne sufiĉe longe povis promeni en tiu malgranda ĥaosa urbo sed ni devis reveni al la hotelo. Varma vespermanĝo atendis nin.











No comments: