2013/11/16

16. Sikimo

Hodiaux komencas nia vojaĝo al Sikimo (Sikkim). Matene alportis nin la buseto al la flughaveno. Ni devis longe atendi ĝis ni sukcesis trapasi tiun sekurecan ekzamenejon. La flugo okazis ĝustatempe, ja ne estas normala fenomeno en Nepalo. La flugado ne nur trasportis nin, sed ankaŭ donis al ni eblecon trarigardi la Katmando-valon de supro. Ni flugis dum 45 minutoj kaj jen estis en Bhadrapur, la urbeto apud Kakarvitta, la orienta landlimo inter Nepalo kaj Bharato. Atedis nin tri luksaj aŭtomobiloj, kiuj venis el niaj kunlaborantoj el Sikimo.

Nepalanoj ne bezonas vizon por trapasi la landlimon. Estis sufiĉe facila ankaŭ por eksterlandaj amikoj je nepala flanko por trapasi ĝin. Sed daŭris pli ol unu horo da skribado, ĉerbumado kaj ekzamenoj por eniri Baraton, kvankam ili jam havis vizon al Bharato en siaj landoj. Eĉ trovi vizon al Barato estis ege malfacila. Kelkaj el niaj partoprenontoj fine nuligis ilian aliĝon pro la problem ili trafis dum vizo-akirado. Ni komencis veturi je la unua horo, eble.

Ni tagmanĝis en luksa restoracio en Silguri. Ni devis kolekti fotojn de niaj amikoj por ricevi permesilon de Sikimo. Kvankam Sikimo nun estas parto de Bharato, eksterlandanoj bezonas specialan permesilon por viziti ĝin. Eĉ Nepalanoj, kiuj povas libere viziti tutan Baraton, ne povas viziti Sikimon sen permesiloj. Ĉar ĝi situas ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Barato, estas cetere trarigardata de la registaro.

Do daŭris nia veturado, de ebenaĵoj de Silguri la montaj regionoj de Sikimo. Ju pli ni veturis supre, despli la vetero malvarmiĝis. Je la 6a ni atingis al la enirejo de Sikimo, Rangpo. Ni devis atendi dum pli ol unu horo por ricevi la permesilon.


Jam estis ĉrkaŭ la 8a kiam ni finfine atingis la hotelon Dela Mare en Gangtok. Ni tuj enlitiĝis post la vespermanĝo. La manĝaĵo estis bongusta kaj la ĉambro ne estis tre malbona por ni.

No comments: