2013/11/15

15. Ason, Hanumandhoka, Changu Narayan, Bhaktapur


Mi iris al al hotelo post matenmanĝo en hejmo. Ili estis pretaj por promeni ĉirkaŭ la centra parto de Katmando. Mi kaj Narendra gvidis ilin kiam ili marŝis tra la malpuraj kaj malhelaj stratoj de Ason. La centra kvartalo kiu de centoj de jaroj ne povis sanĝiĝi. La malllarĝaj stratoj estas plenaj je varoj de ĉiutagaj vivoj, aĉetantoj, vendistoj kaj ankaŭ trapasantoj. Kaj ni estis ĉe la budhisma templo de Janabaha.

Ni atingis al Hanumandhoka reĝa palaco – la loĝejo de reĝoj de eble 4a jarcento ĝis la 19a jarcento. Multaj reĝoj el Malla kaj Shah dinatioj regis dum pasintaj mil kaj duono da jaroj kaj multe laboris por beligi la palacon. Ni grimpis sur la alta palaco kaj ripozis kontraŭ la freŝa vento.

Ni revenis al la hotelo por tagmanĝo. Poste ni veturis al Bhaktapur. Unue ni vizitis la hiduisman templon de Changu Narajan. La bela templo havas la skribaĵon de 4a jarcento, eble unu el la plej anktivaj skribaĵoj de la tuta lando.



Poste ni eniris la reĝan palacon de Bhaktapur. Estis mirinde bela kun multaj artoprenaj temploj. Ni estis ĉe la pordo de la ĉefa Hinduisma diino de la reĝoj, Taleju. Ni premoenis laŭ la briko-pavitaj stratoj sed ni ne povis ĉion ĝui ĉar oni okazigis politikan manifestacion en la ĉefa kvartalo.



Anstataŭ, ni ĝuis freŝigan nepalan teon en bela restaracio kaj revenis post mallaonga premenado en la malhela kaj malnova bazaro.

No comments: