2013/11/15

14. Bauddha, Taudaha, Chovar, Danco en Patan


Hodiaŭ ni mantenmanĝis kaj promenis ĉirkaŭ Bauddha, unu el ĉefaj budhismaj sanktejoj de Nepalo. Staras granda stupao en la mezo kaj budhanoj pligrimas ĉiutage ĉirkaŭ ĝi. Mi laŭeble klarigis pri budhismo, tibeta budhismo kaj historio de tiu ĉi monumento, kiu ankaŭ estas skribita kiel Mondheredaĵo. Poste ni promenis ĉirkaŭ kelkaj monaĥejoj proksimaj.

Post tagmanĝo ni promenis ĉirkaŭ lageto Taudaha kun multaj belaj fiŝoj kaj la ĝardeno de Chovar, kie ankaŭ troviĝas interesaj grotoj. Apude fluas la rivero Bagmati. Laŭ legendo, la valo de hodiaŭa Katmando estis granda kaj sankta lago kaj iu saĝulo el Tibeto, Manjushree, venis al tie ĉi, tranĉis la monteton kaj elfluigis la akvon, por ke homoj ekloĝu tie ĉi.

Ni denove iris al Chovar, kie estas la templo de Anandadi Lokeshor, unu el la plej ĉefaj dioj laŭ Mahajana Budhismo de Nevaroj. Troviĝis kelkaj virinoj kiuj venas al tiu sanktejo kaj fastas dum kvin tagoj.


Soifo por trarigardi la sanktan kaj kulturan valon de Katmando eĉ en la unua tago de alveno jam ne finis. Post vespermanĝo ni denove veturis al Patan, kie oni prezentis danco de "Katipjakhan". La 400jara danco estis prezentita de lokanoj. En la danco oni prezentas scenojn el la rakontoj el Hinduismaj mitologoj.

No comments: