2013/05/15

Masko-danco de Akash Bhairav


Masko-dancoj estas unu el ne evidindaj belecoj de Katmando-Valo. De pli ol 1000 jaroj, ni havas masko-dancojn. Ĝin kontinuas la Nevaroj, la indiĝenoj de la valo.

La masko-dancoj precipe montras danco de diinoj, en kiuj ili celebras post mortigo de la diablo. Laŭ la Hidua legendo. la dioj (kompreneble, viroj) ne povis mortigi la diablon kaj do ili kreis knabinon kaj ŝi sukcese mortigis lin. Kaj post la fino, ili celebris. La danco havas diinojn, kiuj fakte estas inajn formojn de dioj. Do katmandanoj preĝas al dioj en diinaj formoj. Do, ni kredas ke nin protektas diinoj.

Okazis unu el tiaj dancoj lastmonate kaj mi sekvis ilin preskaŭ ĉiam. La danco de tiu trupo aperas unu foje en 12 jaroj kaj ili prezentas sin dum unu monato.

Jen mi prezentas al vi kelkaj fotoj de la danco.






No comments: