2013/02/13

Sinbruligo de tibetano en Katmando

Bedauxrinde, iu tibetano en Katmando hodiaux sinbruligis, demandante liberigxon de Tibeto. Li nun estas en hospitalo. Mi multe esperas ke la problemo de Tibeto baldaux pace solvigxos. (pardonu min pro la kruela foto. sed vidu la doloron li havis).

La junulo mortis la saman tagon nokte. Tre bedauxrinde.
Mi kredas ke trovigxas aliaj rimedoj de protesto. Vivo kostas multe, ne nur laux mono. 
Mi vidas du aferojn:
1. La policanoj estis tie sed ili ne rapide agis por savi la junulon.
2. Estis nekredeble multe da fotofrafistoj ekstere, plej multe de ili estis eksterlandanoj, lax la jxrnaloj. 

Venis tiom multe da foto de tiu "subita" evento ke neniu povas kredi ke aliaj homoj ne sciis pri tio kaj ili malsukcesis savi lin. Fakte cxio estis planita -- la junulo, sinbruligo, forografistoj, sxvermo de fotoj en  Facebook kaj aliaj lokoj. 

Jes. Mi kredas ke la tibetanoj deziras sendependecon. Sed, cxu ne estas hontida ke kelkaj homoj/organizajxoj persvedas lin sinmortigi por fari belan foton kaj por premi Cxinion? Pardonu min se mi eraras kaj lasu viajn komentojn.

1 comment:

A. said...

Fotoj estas tre kruelaj. Kaj mirigas min, ke homoj staras kaj ne helpas al tiu homo. Eble nur sur fotoj tio aspektas tiel kaj vere ili helpis lin. En Pollando kaj en aliaj landoj dum komunisma tempo bedaŭrinde ankaŭ okazis similaj sinbruligoj. Ekzemple polo Ryszard Siwiec sinbruligis sin, eblas spekti interrete filmeton pri tiu okazaĵo. Ĉiam tio estas tre tristaj aferoj, ke homoj devas sinmortigi por protesti.