2012/02/29

Progarmo kaj pagintaj aligxintoj de SAS

Unua Sud-Azia Seminario,1-6 marto, 2012.

1-a marto (jxaudo):
13-17 Registrado/Libro servo
17-18 Komitata Kunsido
18-19 Interkona Vespero
Ni servos teon kaj kukojn
#libroservo ekde 1a ĝis 6a horo

2-a marto (vendredo)
8-9 Matenmanĝo
9-10:30 malfermo de la Seminario
10:30-11:30 Esperantaj kursoj(Gividos S-ro Hori kaj SS pal)
11:30-12:30 prelego de Shiva Naga
12:30-14 Tagmanĝo
14-15:15 Prelego de Hori Jasuo
15:15- 16:15 Prelego de Mukunda Raj Pathik
16:30-17:30 Dikutado de Esperanto movado en suda azio( programo estos gvidota de Bharat)
Teo

3-a marto (sabato)
8-9 Matenmanĝo
9-10 Esperantaj Kursoj(Gividos S-ro Hori kaj SS pol)
10:-11:30 Prelego de Philip Pierce pri Tradukado
11:30-12:30 Prelego de Tibor Sekelj kaj lia verko "Nepalo malfermas la pordon"(Bharat Ghimire)
12:30-14 Tagmanĝo
14-15:15 Prelego de Hori Jasuo
15:15- 16:15 Prelgo de SS Poul/Arun Bhattacharja
16:30-17:30 prelgo de Bisva Gautam en 9 famaj montoj en la mondo

4- marto (dimancxo)
Ekskursoj: Ni iros al iu montaro dum la tago por ĝui la naturon. 
Kotizo estas 500 Nepalaj Rupioj kun tagmanĝo kaj tranportado

5-a marto (lundo)
8-9 Matenmanĝo
9-10 Esperantaj Kursoj(Gividos S-ro Hori kaj SS pol)
10:-11:30 Prelego de Aeel Butt
11:30-12:30 Prelego pri Nepala Esperanto-movado(Bharat Ghimire)
12:30-14 Tagmanĝo
14-15:15 Prelego de Hori Jasuo
15:15- 16:15 prelego pri Budaismo kaj Natruo de Bharat Ghimire
16:30-17:30 Diskutado de taŭgeĉo de Espeanto en Sudaziaj landoj, Ĉu Esperanto povas esti komunan lingvon en Sudazio? Gvidos hori Jasuo/SS pol kaj Indu
18:20 Bankedo kaj internaca Vespero. ( Bankedo kostas 300 Nepalaj Rupioj)

6-a marto (marto)
8-9 Matenmanĝo
10:30-11:30 Esperantaj kursoj/ Komitata kunsido
11:30-12:30 Fermo de la programo
12:30-14 Tagmanĝo
Jen estas nomolisto de partopreantoj:

  1. S-ino Indu Devi Thapaiya
  2. Bharat Kumar Upadhyay
  3. Shree Prasad pokhrel
  4. Jeevan Kumar Ghimire
  5. Parasar Rijal
  6. Punaya Acharya
  7. Mukunda Raj Pathik
  8. L.P. Agnihototry
  9. Cholnath Pokharel
  10. Binita Rimal
  11. Sita Ghimire
  12. Navaraj Buddah
  13. Sakunatala Dhakal
  14. Philiph Pierce
  15. Hori yasuo (Japanio)
  16. Parbati Lama
  17. Sudhir Ghimire
  18. Bishwambhar Ghimire
  19. Prakash Ghimire
  20. Hari Prasad Ghimire
  21. Rupesh Prashad Bhattrai
  22. Sinamangal, Pepsikola
  23. Hans Jankowski
  24. Dortmund Germanio
  25. Dipak Kumar Shrestha
  26. Susma Kuikel
  27. Devi Prasad Neupane(Baburamo)
  28. Nirmala Gautam
  29. Rekha KC
  30. Bhagawati Adhikari Chapagai
  31. Kamala Lama Rai
  32. Shrijana Gautam
  33. Rabi Basnet
  34. Arun Bhattacharya, Barato
  35. Sarbajit Basu
  36. Kotha Shiva Naga kumar, Bharato
  37. Adinarayana
  38. Adeel Mahmood Butt
  39. Sadhana KC
  40. Bhola Nath Baral
  41. Eakraj Kadariya
  42. Dipika Shrestha
  43. Sanjib Chaudhary
  44. Tilek prasad Nepal
  45. Santosh Karki
  46. Dilli Rai
  47. Bishwa Raj Gautam
  48. Soraj Kumar Dhakal
  49. Dipa Dahal
  50. Janardan Upreti
  51. Samichhya Dahal
  52. Lila Bahadur Baniy 
  53. Bharat Kumar Ghimire
La listo estis sendita de s-ro Ghimire per retposxto.

2012/02/27

Tri homoj mortis pro bombeksplodo en Katmando



Tri homoj mortis kaj sep aliaj vundiĝis kiam epksplodis bombo en Katmando, proksime al la oficejo de la ĉefministro kaj aliaj ministroj. Du mortis surloke kaj alian survoje al hospitalo.

La bombo eksplodigxis je la 1:25ptm (0740 GMT) apud la distrikta tribunalo, ĉe Babarmahal, estker la komplekso de registaraj oficejoj, nome, Simha Durbar.

Ankaux estis apude la oficejo de la sola sxtata importorganizanto de benzino, kiurgaso ktp. La oficejo estas dauxre kritikata pro gxia korupta strukturo, malprofito, prezkreskigxo kaj malhavebleco de benzino de multaj monatoj.

La tuta urbo estis kaptita de paniko pro la bomb-eksplodo, tamen la polico diris ke la situacio normaliĝos pots kelkaj tagoj. La polico tuj fortigis la sekurecon de la urbo.

Laŭ la raportoj, etsis la ago de tiel nomata "Unuiĝintaj Etnaj Frontoj", kiuj probable volis minaci al regisaton kiam la registaro preskaŭ decidis ne dividi la landon laŭ la etnaj grupoj, kaim la lando estos rekonstruita en federacia sistemo.

Aliaj homoj kredas ke eble tio estas la truko de membroj de la politika partio kies ĉefo estis ĵus malliberigita je korupcia skandalo.

Oni timas ke ĝi denove puŝos al alia kunarmila batalo kontraŭ la registaro. Nepalo jam multe suferis pro la Maoista batalo, kiu prenis vivojn de pli ol 13,000 homoj dum 10 jaroj. Kaj la registaro ankoraŭ ne povis fin aranĝi al sortojn de pli ol 3,000 militistoj, tiamaj.

Intertemple, la Ministro pri Homaj Aferoj petis al politikaj partioj,k civitanaj organizaĵoj kaj ĵurnaloj por pacienco kaj petis helpon por daŭrigi pacon en la lando.

Bedaŭrinde ke la akcidento okazis nur du tagoj atnaŭ la tiel nomata SAS seminario okazonta en Nepalo. Ankaŭ en 2005, okazis puĉo de la reĝo kaj ni devis prokrastigi la jam decidita Azia Kongreso.
Por detala novajxo en la angla:
http://www.bbc.co.uk/news/world-17175664
http://www.shanghaidaily.com/article/article_xinhua.asp?id=53552

La Brita Ambasadorejo publikigis gxian anoncon pri la situacio en Nepalo. Gxi infomas pri la terorisma atako en Katmando en gxia retpagxo:
http://www.fco.gov.uk/en/travel-and-living-abroad/travel-advice-by-country/asia-oceania/nepal
La anonco estis jena (gxin mi tradukis per la google-tradukilo):
"Estas ĝenerala minaco de terorismo. Atakoj povas esti indiscriminado, inkluzive en lokojvizitadita de expatriados kaj fremdaj vojaĝantoj. Tie daŭre estas izolitaj incidentoj debombo atakoj (malgranda improvizita bombojn), pafadoj kaj politika perforto tra Nepalo,inkludante en Kathmandu. Tiuj incidentoj rezultigis la morton kaj lezo de Nepalo civiluloj.Turistoj nur tre foje estis vunditaj. Tiuj agoj estas efektivigita de diversaj politikaj kajkriminalaj grupoj, speciale en la Terai (suda ebenaĵoj). Vi devus praktiki singardeco en publikaj lokoj kaj prenu loka konsilo."

2012/02/26

Mia vojaĝo al distrikto Nuakot
































La plej malalta homo de la mondo en Nepalo



Troviĝas en Nepalo mjltaj ekseterordinaraĵoj. Ĵus aperis novaĵo ke la Monda Premio de Guineess "Guinness World Records" dimanĉon rekonis Chandra Bahadur Dangi, kiu mezuras 54.6 cm (21.5 coloj), kiel la plej malalta plenkreskulo iam mezurita de la mondo.

Dangi havas 72 jarojn kaj loĝas en okcidenta distrokto Dang de Nepalo.

Post efektivigi mezuradojn tie en Katmando, teamo de esploristo de la Premio gvidata de ĝia redaktoro en Estro Craig Glenday vizitis lina vilaĝon.

Laŭ la mezuroj, li estas 5,3 centimetroj pli mallongaj ol Junrey Balawing de la Filipinoj, kiu mezuras 59.9 centimetroj (23.5 coloj).

Antaŭe la sama organizaĵo deklaris ke Khagendra Thapa Magar, kiu mezuras 67 centimetroj (26.4 coloj) estis la plej malalta persono de la mondo. Sed post prenis tiun titolon la filipinano Balawaing.

2012/02/25

Tradukeblas en Esperanto nun per Google



Estas bonega ke Google aldonis Esperanton kiel unu el lingvoj por kio ĝi donas servon de tradukado.
Bonvolu legi la raporton de libera folio:
http://www.liberafolio.org/2012/google-ektradukas-esperanton

Jam aperis kritikoj ke ĝi ne estas sufiĉe bona kaj donas al ni erarojn. Tio estas nature. Sed pli grave estas tio ke ĝi ekzistas nun. Almenaŭ inter Facebook-uzantoj tiu novaĵo disiĝis rapide. Estas utila ili por homoj kiel mi, kiuj daŭre faras eraron dum skribado. Multaj geamikoj neesperantistoj montris feliĉon ke ili povos kompreni mian skribaĵon aŭ ili ankaŭ povos respondi en Esperanto. Certe estas eniro al la nova epoko de Esperanto-historio. Nun, multaj homoj skribos en Esperanto ĉie en la reto.

Sed, ĉu vi ne timas ke ĝi produktos "maŝin-esperantistojn"? Jam ĉe ni (almenaŭ en Nepalo) ekzistas homoj kiuj ne parolas Esperanton sed ĉiam volas fotiĝi kun la verda standardo aŭ kun aliaj esperantistoj, por montri al fremduloj ke li/ŝi estas esperntisto? Ili iel volas esti kun la grupo de Esperantistoj kaj montras al ne konataj fremdlandanoj ke ili estas esperantistoj. Ili ne partoprenas en diskutoj aŭ prelegoj sed volas promeni kaj fotiĝi.

Ili neniam komprenas ke Esperanto temas pri demokratio, multlingveco, lingvaj rajtoj ktp. Ili nur komprenas ke troviĝas esperantistoj en multaj langoj (riĉaj landoj) kaj ili povas helpi vin vojaĝi tien aŭ simple migri.

Kion vi opinias? Ne temas pri tiuj kiuj subtenas aŭ akcpetas nian ismon. Mi parolas pri tiuj homoj, kiun nek parolas, nek komprenas, nek akceptas nek agnoskas nia "batalon". Sed ili nur venas al nia asocio ĉar ni iam donas senpagan manĝaĵon, aŭ eblecon por senpagan vojaĝon. Ili venas al nia asocio nur por diri ke "angla lingvo estas la solvo"...!

Nia Nepala Esperanto-Asocion iam elektis sin-ron kiu ĉiam parolis la anglan kaj ŝi oficiale diris ke "Espernato is a funny language and it is useless".

Tiaj homoj venos al via ĉambro (=ekrano de komputilo) kaj estos por vi malfacile kiujn estas viaj amikoj kaj kiuj ne estas malamikoj. Ni jam diskutis ke ĉiuj esperantistoj ne estas samideanoj. Kaj nun, venas tempo ke ni diskutu ke ne ĉiuj esperanto-skribantoj estas esprantistoj. Ho ve! estos nia pura, amikeka kaj amo-plena mondo de esperantistoj pli kaj pli ĥaosa.

2012/02/24

Bondezirojn al SAS

Mi tutkore deziras sukceon de la unua Sud-Azia Seminario de Esperanto, okazonta en Katmando, Nepalo.

Estas nepre ĝoja ke partoprenos homoj el Nepalo kaj Barato. Laŭ la plej nova listo mi ricevis, pli ol 40 nepalanoj ĉeestos. Ĉiu pagis 1500 rupiojn, do ni jam kolektis 60,000 rupiojn (=600 eŭrojn). Super tio, la orgatnizantoj petis monan subtenon el Germanio, Japanio kaj aliaj landoj. Inter ili iu Germano affable donacis 5,000 rupiojn. Samtempe KAEM mem decidis sendi monan subtenon por la seminario. Kaj, KAEM eble ankaxu decidis subteni iun pakistananon por vojaĝi al Nepalo, por partopreni en la seminario. Mi opinias ke tio estas granda sukceso, almenaŭ finance.

Venos el Barato sepanoj.  Tri el Kalkato, unu el Haidarabado, unu el Tirupati, 2 el Baglolo. Unu pakistanano venos per subteno de KAEM. S-ro Hori certe venos. Estas granda sukceso!

La 23an de januaro, la organizanto skribis ke “tiuj kiuj ne aliĝas la la decedita sumo kaj kondiĉo, ne rajtas partopreni.  Partoprenantoj ricevos tri vegetarajn manĝojn 2a, 3a  kaj 5a. Ankaŭ tri matenmanĝoj.  Ni ĉiuj serĉos lokon ĉi semajne por la kunveno kaj raportos sabate. Se ni ne trovos malmulte kostan lokon, tiam ĝi okazos ĉe NEspA oficejo. Ni ĉiuj laŭeble gastigu al niaj gastoj kaj ĉiuj devos informi ĝis la venonta sabate.  Pri la financaj aferoj, SAS devos mem stara, do ni ne uzos fonduson de NEspA.”

Mi aŭdis ke prelegos Bharat Ghimire, Indu Thapaliya, Mukunda Pathik, Nabin Subedi, Bishwa Gautam kaj aliaj gravaj esperantistoj. Ili certe prezentos inteligentajn prelegojn pri diversaj flankoj de Espearnto kaj suda Azio. Mi multe esperas ke vi havos multon por lerni el Nepalo kaj nepalaj esperantistoj. Tiel, ĝi estu inteligenta kunveno de inteligentuloj de la regiono.

Tamen, ni ne forgesu ke okazigo de landa konreso de NEspA estas pli grava ol ia tia internacia evento. Ni jam malfruiĝis je 16 monatoj. Mi kredas ke oni diskutos pri demokratiiĝo de Esperanto-asocioj de sudaziaj landoj dum la seminario.

Mi tre bedaŭras ke mi ne povos partopreni el tiu hitoria evento pro mia laboro. Mi deziras al vi sukcesan seminarion kaj agrablan restadon en Katmando. Dankojn!

2012/02/15

Saluton

Saluton

2012/02/14

Ni memoras vin, Tibor SEKELJ !


Hodiaux estas la naskigxtago de Tibor Sekelj. Ni memoras la legendan esperantiston kiu semis Esperanto-movadon en Nepalo antaux cx 55 jaroj.

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero, naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano[1] ĵurnalisto, esploristo, verkisto kajjuristo. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo. Kampoj sur kiuj li agis ege sukcese estas multegaj.

Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan , francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili.

En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.
[informoj: de http://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj]

Liaj libroj:

Tempesto super Akonkagvo
Tra la Brazila praarbaro
Nepalo malfermas la pordon (1959)
Premiitaj kaj aliaj noveloj (1974)
Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979)
Mondo de travivaĵoj (aŭtobiografio 1981)
Ĝambo rafiki. La karavano de amikeco tra Afriko. (1991)
Kolektanto de ĉielarkoj (noveloj kaj poemoj 1992)

Ni nepalanoj cxefe memoras lin pro lia klasika libro "Nepalo malfermas la pordon". Jen kelkaj linioj de lia libro:

"Rapide forgesis la venk-ebria armeestro pri sia promeso. Li re-memoris pri al perdita okulo de sia frato fare de la kirtipuranoj kaj ordonis, ke oni fortranĉu la nazon kaj supran libpn de ĉiu viro pli ol 12 jarojn aĝa, krom tiuj, kiuj scias ludi iun blovinstrumenton. La ordonon mi jam menciis antaŭe. Ĉi tie mi aldonu, ke laŭ la priskribo de ĉeestinto la sangaj trefeoj plenegis du kobrojn de po 20 kilogramoj. Iu brita vizitanto kvardek jarojn post la okazaĵo rakontias, ke li vidis ankaŭ surstrate maljunulojn "kvazaŭ kranioj" promeni tra la stratoj de la urbeto."

Multaj historiistoj de Nepalo, pro politika kialo, ne volas malkasxi tiun hororplenan epokon de la historio de Nepalo.

2012/02/13

Rendevuo kun s-ro Hans


Ni havis gajan rendevuon cxe mia hejmo heieraux. Venis Narendra, Poshraj kaj Navinlal. Hans el Gernanii estis la cxefa gasto, kompreneble. La 80-jarulo cxiujare vizitas Nepalo por montri lian amon al ni nepalanoj kaj nia Esperanto-movado.

Ni babilis pri multaj aferoj - pri politiko, ekonomio, socio kaj Esperanto-movado en Nepalo. Dankon al vi cxiuj por via afabla vizito.

2012/02/12

Nova loĝejo de Prachanda


Homoj nuntempe parolas pri unu domo en Katmando. Kial?

La prezidanto de la komunista partio (la Maoistoj) Pushpa Kamal Dahal loĝas probable en al plej luksa domo de Katmando! Li pagas 1,030 eurojn monate por lia loĝejo. Kaj liaj sekvantoj (plejparte la plej malriĉaj homoj) ne havas ŝuojn por iradi al manifestacioj. Nepalanoj ĝenerale gajtans ĉ 200 eŭrojn jare.

La prezidanto de la partio, kiu lasttempe nomis sin kiel Prachanda venis el vilaĝo kaj ne apartenis al riĉa familio. Li ĉiam prelegis pri malriĉaj homoj kaj gvidis Nepalon al unu el la plej brutala batalo en la mondo, kiu kaŭzis morton de pli ol 13,000 da homoj kaj malapero de pli ol 500 da homoj en 12 jaroj. Dum la milito, li promesis ke li liberigos la popolon el malriĉeco. Kaj nun, li almenaŭ povis malliberigis sin el la malliĉeco kaj ĵetis sin al al ĝangalo de kapitalistoj. Kiam la popolo restis en la sama maro de mizero kiel antaŭ 200 jaroj.

Oni neniam aŭdis pri lia laboro. Li nek oficis nek labori en pasintaj 20 jaroj. Neniu scias kiel li gajnas tiom da mono. Kaj la mono? De kiel la eksĉefministro gajnis tiom multe da mono? Kompreneble, li lasis komercistojn korupti kaj trovis lian subtablan monon. Aŭ je politika povo aŭ sen povo, li estas la plej forta persono de la lando.

Li estas unu el la plej riĉaj gvidistoj de la plej malriĉaj homoj de la suda Azio. Homoj scias kiel brute lia partio kolektadis monon je kontraŭleĝaj manieroj dum tiel nomata popola milito kiu daŭris dum 12 jaroj.

La domo kaj transloĝiĝo de prachanda jam invitis skandalon inter la Maoistoj.

Pli ol ĉio, la interesa afero estas tio ke li de la komenco mensogis pri la domo li ekloĝas. Komence, li estis silenta kiam ĵurnalistoj ekskribis pri lia loĝejo. Lia filo nur respondis per Facebook. Post la granda ĥaoso, lia partio anoncis ke li vere pagas 1,030 eŭrojn monate kiel lupago kaj ĝi ne havas naĝejon (oni antaŭe skribis ke la domo ankaŭ havas luksan naĝejon). La ĵurnaloj ankoraŭ suspektas ke Prachanda mem posedas la domon, ĉar neniu konas tiu virino Shishu Aryal kiu surpapere posedas la dmono. En Katmando, oni povas facile distingi tiun personon kiu povas posedi tiel luksan domon kiu povas kosti ĉ 2,000,000 eŭrojn! Kaj lia domego lokas je tre luksa kvartalo - meze de la palaco de la presidento, palaco de la eksreĝo kaj oficiala loĝejo de la ĉefministro kaj la ĉefministro.

Ni povas kompreni la trompon al la sxtato: Li simple petis lian komercisto-amiko Sanjaya Sumargi transdoni sian luksan domon al iu ne konata virino kaj li luis gxin, tiel ke la sxtato pagu la lupagon. Tiel li devigis nian malricxan sxtaton pagi 1,000 mil euxrojn pomonate al lia komercisto-amiko. Fi!


Legu detale (en la angla):
http://www.indianexpress.com/news/prachanda-homes-in-on-luxury-mansion-sparks-row-on-maoist-probity/905302/
http://news.in.msn.com/international/article.aspx?cp-documentid=5800059
http://www.deccanherald.com/content/223432/prachanda-moves-lavish-housejournos-slam.html

2012/02/10

Bonvenon kara Hans



Hieraŭ vespere mi telefonis al Poshraj kaj li informis al mi ke venis Hans (Johannes Jankowski). Li estas unu el afablaj amikoj de Nepalo kaj Esperanto-movado de Nepalo. Mi kredas ke li jam vizitis Nepalon pli ol dek foje. Mi certe devas viziti lin, mi diris.

Ni atingis la hotelon Tibet je la 6.00a vespere.Jam estis Narendra kaj Poshraj tie kiam mi atingis la hotelon. Poste venis Nabinlal.

La pli ol 80 jaraĝa sinjoro estas same energia kiel antaŭe. Mi surprizis ke jam venis Indu, Bharat kaj liaj lernontoj al la hotelo. Kiel respondeculoj de nia asocio povas viziti al gastoj sekrete, anstataŭ informi al la membroj? Eĉ vicprezidantoj kaj unu el la estraroj ne sciis pri tiu granda vizito de ili.

Hans diris ke Bharat eĉ parolis pri SAS kaj petis monhelpon. Hu! Kial NEspA bezonas almonzon ĉiam kaj ĉiam? Li ankaŭ diris ke Bharat ankaŭ diris ke li volas eldoni alian magazinon kaj petis artikolon de li. Kiam oni decidis eldoni? Ĉu per la mono de Apsana denove?

Mi ne volas blogi pri nia movado. Sed venas la temo denove kaj denove. kaj ni devas pensi pri la movado ĝis kiam ni amas la movadon.

Ni gaje diskutis pri diversaj politikaj aferoj. Estis mia plezuro inviti lin por vespermanĝi ĉe mia hejmo.

2012/02/06

Nenio estas normala en Katmando





 Nepalanoj vivas en 21a jarcento. Ili uzas la plej novan modelon de auxtomobilo, komputilo aux posxtelefono (mi parolas pri urbanoj). Ili vestas sin per la plej bonkvalitaj vestajxoj. Ili ankaux iras al luksaj restoracioj. Sed ili vivas mizere cxar ili povas acxeti cxion sen ne la registaron.

La komunista registaro, kiu pavis gixan vojon al al povo post tiel nomata "popola milito",nun gxuas politikan povon sed malsukcesis doni ecx centonon de kion ili antauxe promesis dum la milito. La vivo ecx en la plej garanda urbo, Katmando, esttas simpla hxaoso. Nenio estas normala en Katmando!

ELEKTO:
Nuntempe, homoj povas gxui elektron nur du cxirkaux 14 horoj cxiutage. Kaj ili devas vivi per kandeloj cxiunokte. Imagu vivo sen elektro. Ili nek povas rigardi televidon, nek uzi komputilon aux interreton ktp. La gestudentoj ne povas studi librojn aux fari hejtaskon. La dommastrinoj devas kuiri mangxajxon sub la lumo de kandelo. Kaj oni ecx ne povas enpusxi aeron en iliaj auxtomobiloj sen elektro......

AKVO:
La registaro disdonas "trinkeblan" akvon sed gxi venas nur unu aux du foje en semajno en katmando. Do homoj devas kolekti akvon sur la tegmento. Kaj, ecx tiu akvo estas terure malpura. Oni ne poarlas pri la kvalito kiam ecxa tia akvo malfacile akireblas. Azia Evolua Banko (ADB) donis tiom multe da mono al la registaro por komenci novan projekton sed la mono plejparte iras al posxoj de kelkaj koruptaj politikstoj kaj oficistoj kaj la projekto ankoraux pendas super nenio.

BENZINO:
De pli ol tri monatoj ne suficxe haveblas benzino por auxtoj aux motrobiickloj. Homoj kredis ke trovigxos benzino post plimultigo de gxia prezo. Post la plimultigxo de kosto de benzino, la tiel nomataj studentgupoj (nur pupoj de opoziciaj partioj) organizis strikon en urboj. La sudentoj ricevis iliaj porciojn sed la popolo ankoraux devas vivi en mizero. Ecx post plialtigo de gxia prezo, benzino ne estas acxetebla.

KUIRGASO:
Simile okazis la la kuirgaso. Mankas gaso por kuiri en Katmando. Homoj ecx ne scias kiel kuiri mangxajxon. Cxio do vendigxas en la nigra merkato. Cxiuj scias ke gxin oni povas akiri se ili estas preta pagi pli, sub la tablo. Okazis ecx tiel ke homoj forkaptis auxtomobilo kun multaj kuirgaso kaj forrabis gxin. Ili pagis kontraux la gaso nur tiom kiom preskribis la registaro.

Ni suspektas ke venos tiu tago baldaux kiam homoj forrabos unu la alian...same kiel tio okazis en afrikaj lantoj dum grandaj internaj militoj.

Cxio okazas en Nepalo nur cxar en la registaro estas nur tiuj politikistoj kiuj nur sercxas krommonon, kaj ili subtenas kontrauxlegxaj komercisoj. Estas tiel malfacile vivi en Nepal.

Nenio esats normala en Katmando

www.razenmanandhar.com.np

2012/02/05

Birda Gripo en Itahario



Malgraux amaso da mono elspezata je kontrolo de birda gripo, la malsanego trovigxas denove kaj denove en Nepalo.

Nur hieraux trovigxis denove la malsano de birda gripo en la farmejo de kokidoj en la regiono de Itahario. Laux la raportoj, cxirkaux 7,000 da kokidoj mortigxis pro la malsano en Khanar kaj Itahari regionoj de Sunsari distrikto, en la orienta parto de Nepalo.

Cxefo de Diretejo de Natia Besto-Sano d-ro RAm Krishna Khatiwoda diris al la jxurnalistoj ke la birdoj fakte mortigxis pro la birda gripo.

La oficistoj suspektis pri alveno de birda gripo post mortigxo de pli ol 5,000 kokidoj en tiuj regionoj. Kaj, la raporto el brita ekzamenejo konfirmis pri alveno de tiu malsanego.

Oni avertis ke tiu gripo ankaux povas ataki al homoj kiuj vivas cxirkauxe. Unu virino kiu logxas proksime, Jastimta Rai, diris ke sxi malsanigxis pro la malsano de kokidoj.

Ihatari estas la urbo kie vivas kelkaj esperantistoj.

2012/02/04

Vizito al sudorientaj distriktoj de Nepalo






















Add caption




























Dankon por via vizito!