2012/10/28

Vizito de francaj samideanoj

Vizito de Chritiane, Maurice, Luc, Marie kaj Brewal en Nepalo nepre estas granda okazo por ni. Post festival paŭzo mi povis akompani ilin al la vilaĝo de Pauanuti kaj Dhulikhel.

Eili estis manĝanta kiam mi atingis al la hejmo de Narendra, kie ili loĝas. Poste venis s-ro Hari kun la veturilo. Luc deziris renkonti iun s-ron Mrigendra kiu laboris iam kun la franca teamo de kosnervado, kiu etis nevo de Luc. Mi ne multe esperis renkonti lin en tiu fremda urbeto sed mi provis. Mi telefonis al unu el miaj amikoj en Panauti, s-ro Jayaram Karmacharya kaj venis surprizo – ke li konas tiun s-ron. 

Kun la franca delegito, ni estis ges-roj Bhattarai, s-ro Hari kaj "dua" filo de Bhattari, Krishna. Survoje estis terasaj rizkamparoj, kie oni rikoltas rizon.

Mia amiko Jayaram estis atendanta nin ĉe la bushaltejo. Ni atingis al la sankta riverbordo de Bramhajani kie atingis Mrigrendra. Daŭris longa babilado kaj klarigado pri la franca projekto de konservado en Panauti. Ni ĝuis la antikva arĥitekturo de Nevaroj, kiun bone knserviĝis nuntempe, dank' al la franca projekto. 

Poste ni vagadis en la antivka urbeto kun ĉikarŭ 25,000 da loĝantoj. Ili vivas trankvile, adoras heredaĵon de iliaj prapatroj kaj ankaŭ lasas modernajn aĵojn eniri. La belaj domoj kun bele cizitaj pordoj kaj fenestroj estis vere allogaj. La riĉa kulturo devas esti rezuto de laboro de miloj da jaroj.

Ni veturis al Dhulikhel, bone manĝis en Valley View Resort. La panorama de la montaro, ĉirkaŭganta la vilon kun freŝa aero donis al ni novan energion. Kaj denove ni promenis en alia urbeto Dhulikhel.  Estis ankaŭ simila nevara urbeto kun antikvaj domoj kaj temploj.

Ni survoje vizitis la grandan statuton de Ŝivo en Sanga.

Estis tute lacaj ni, kiam ni finfine alvenis hejmon je la 18a vespere.

Mi partoprenis en Esperanto-vojaĝo post longa tempo.Dankon al ĉiuj.






















2 comments:

Unknown said...

Kiaj belegaj travivaĵoj! Dankon pro la informado.

Razeno said...

Ne dankinde kara.
Mi atendas vian alvenon kaj similan promenadon kun vi.....!
Razeno