2012/06/29

Tago de rizo-plantado

Hodiaŭ estas la tago de rizo-plantado. Nepalanoj tre ŝatas manĝi rizon kaj tio esta plej multe manĝata aĵo en Nepalo. Plantado de rizo sekvas alveno de musono, kiu kunportas multe da pluvo.

Musono ne ĉiam venas en la ĝusta tago sed ni havas ĝustan tagon de rizo-plantado. En tiu tago, plej multe la kamparanoj, ĝuas riz-plantadon en koloplenan bienon kune kun dancado kaj manĝado.

Pro tro multe da domo-konstruado, nun mankas sufiĉe da loko por planti rizon en Katmando. Sed la amo al tiu kulturo de rizo plantado restas… Bonvolu ĝui la fotaron, kiujn mi trovis el miaj amikoj.










No comments: