2012/04/04

Koruta ekspolicoficisto punota




Ĉu vi scias kial Nepalo estas ĉiam malriĉa? Jen respondo:

La Sppeciala Trubunalo hieraŭ (2012-04-03) anoncis ke pasinta ĉefo (IGP) de Nepala Polico Motilal Bohara estis korupta kaj ke li estu en malliberejo dum 18 monatoj. Li estas nur unu, restas dekoj, eble centoj, kiuj merita saman punon, por ilia malbona konduto por gajni persona profito je malprofito de la ŝtato.

Kaj li devos ankaŭ pagi 5.3 miliono da rupioj kiel puno. La juĝistoj decidis ke lia posedaĵo de 26.8 miliono da rupioj estas kontraŭleĝa, ĉar li malsukcesis montro fonton de tiu posedaĵo.

La trubunalo venis al la decido ke tiom da mono li gajnis per korupto. Liaj kontraŭleĝaj posedaĵoj estos kaptitaj de la registaro nun.

Estas multaj kiuj etis akuzitaj je korupta gajno de mono. Sed, bedaŭrinde, nur kelkaj estas punitaj kaj aliaj estas liberigitaj en Nepalo. Plej malofte politikistoj estas punitaj, malgraŭ la fakto ke ili nun estas plej riĉaj homoj de Nepalo kvankam ili ne laboris ie ajn en pasintaj 23 jaroj.

En estinto, la tribunalo jam deklaris ke aliaj eksĉefoj de Nepala Polico Om Bikram Rana, Hem Bahadur Malla kaj Ramesh Chanda Thakuri estis koruptaj.

En Nepalo, policanoj estas trovitaj mirinde koruptaj, do, kiel oni povas kontroli korutaj oficistoj, se policanoj mem ne havas purajn manojn?

Bohara naskiĝis en malriĉa/ordinara familio de  malproksima distrikto Achham. Sed lia proksimeco kun politikaj partioj helpis lin gajni tiom da mono. Li estis konnata kiel la plej riĉa persono inter nepalaj policoficistoj.

No comments: