2012/04/26

Festivalo de Bungadjo



Komencis la festivalo de Bungajo hieraŭ vespere en Patan (2012-04-25),la najbara urbo de Katmando.

Oni metas la teran idonon, pentritan ruĝe, en la ĉaro kiu similas turon sun kvar grandaj radoj. Kaj ĝin oni tiras laŭ la malnovaj stratoj de la urbo. La idolo de la mahajana Budhismo estas Arjavalokiteŝoro, kiun oni loke nomas 'Bungadjo".

Oni kredas ke la festivalo komincis antaŭ 1300 jaroj kiam okazis granda sekego. Ne pluvis dum 12 jaroj kaj oni invitis la sanktulon Marchhindranath al Nepalo por ke iu malica santulo Gorakhnath liberigu serpentojn, sur kiu li sidis. Machhindranath estis la instruisto de Gorakhnath. Do, post alveno de Machhindranath, tiu disciplo, Gorakhnath devis stari por saluti lian instruiston. Tiel la serpentoj, kiuj kaŭzas pluvon liberiĝis kaj komencis pluvi. Oni tiel kredas ke post komenco de la festivalo komencas pluvadon.

Ĝis 1768, Patan estis sendependa ŝtato kaj floris ĝi kiel ŝtato de arto. Nun estas la situacio ke registaro konstruis urbo-domon, kie ekzistis antikva lageto.

Bedaŭrinde, ĉijare, mi ne povis partopreni en la evento, kiam amaso da homoj ritas la ĉaron. Do, mi metas filmon kaj foton de aliaj fontoj.


No comments: