2012/04/06

Biciklado en Katmando





Hodiaŭ matene mi partoprenis en demonstracio biciklanta. Estis interesa sperto. Antaux eble 20 jaroj, kiam mi estis tre juna, mi multe biciklis. Nun mi timas auxtojn, mia urbo tre grandigxis nun, kaj mi volas vivi plu.

Centoj da biciklantoj rajdis iliajn biciklojn por peti al la registaro ke vojeto por bicikloj estu konstruata en Katmando.

Kvankam multaj volas bicikli, tio estas ĉiam danĝera ĉar ni devas konkursi kontrau motorbicikloj, aŭtomobiloj ktp en okupitaj vojoj. Kaj aŭtomobiloj tiel senzorge, danĝere veturas.

Nepalo ne produktas aŭtojn, nek ni havas oleon. Ni devas ĉion importi. Tamen la registaro ĉiam ĉiel promocias aŭtomobiloj kiuj uzas benzinon. Kaj faras nenion por ke homoj uzu biciklon aŭ veturiloj per baterioj. Kial?

Nepalo mem ne havas ion por eksporti. Ni nur scias kion kaj kiel importi. Tamen la registaro devas funkcii, ĉu ne? Venas novaj ministroj en ĉiuj eble tri-ses monatoj. Ili bezonas multe da mono por preni por iliaj sekvantoj. Kaj ili ankaŭ volas veturi per luksaj aŭtoj...Ĉiel, ili bezonas monon. Do, ili tial promocias homojn aĉeti aŭtojn. Kiam ni aĉetas aŭton, ni devas pagi ĉirkaŭ 200-400 procento da imposto. Kaj ni daŭre devas pagi multe da mono al al registaro ĉiujare.

Male, se ni uzas biciklon, la regisatro ne povas gajni ion ajn. Do, ili ĉiam donas nur surdajn orelojn al la petoj de la biciklo-rajdantoj.

Kiam mi estis en Japanio, Danio kaj Germanio, mi vidis ke multaj homoj tre facile uzas biciklon en grandaj urboj. Ili havas sistemon por biciklo-rajdantoj. Sed ne Nepalo, unu el la plej malriĉa lando, ni havas sistempon nur por aŭto-veturantoj....

Biciklado estas ĉie laŭdata, sed en Nepalo, ni devas protesti por niaj rajtoj. Domaĝe.

1 comment:

Esperanta Naturamikaro said...

Vi tute pravas. Eble eŭropa biciklo-federacio invitu vian ministron pri transporto kaj atentigu pri la ebleco ke ambaŭ transportmanieroj povas kunekzisti. La plej bona maniero estus konatiĝi kun kolegoj-ministroj de transporto el landoj kiel Nederlando kaj Belgio. Nederlando eĉ havas 'biciklan ambasadejon' kaj konsilis usonan registaron. Naturamike,