2012/04/26

Festivalo de Bungadjo



Komencis la festivalo de Bungajo hieraŭ vespere en Patan (2012-04-25),la najbara urbo de Katmando.

Oni metas la teran idonon, pentritan ruĝe, en la ĉaro kiu similas turon sun kvar grandaj radoj. Kaj ĝin oni tiras laŭ la malnovaj stratoj de la urbo. La idolo de la mahajana Budhismo estas Arjavalokiteŝoro, kiun oni loke nomas 'Bungadjo".

Oni kredas ke la festivalo komincis antaŭ 1300 jaroj kiam okazis granda sekego. Ne pluvis dum 12 jaroj kaj oni invitis la sanktulon Marchhindranath al Nepalo por ke iu malica santulo Gorakhnath liberigu serpentojn, sur kiu li sidis. Machhindranath estis la instruisto de Gorakhnath. Do, post alveno de Machhindranath, tiu disciplo, Gorakhnath devis stari por saluti lian instruiston. Tiel la serpentoj, kiuj kaŭzas pluvon liberiĝis kaj komencis pluvi. Oni tiel kredas ke post komenco de la festivalo komencas pluvadon.

Ĝis 1768, Patan estis sendependa ŝtato kaj floris ĝi kiel ŝtato de arto. Nun estas la situacio ke registaro konstruis urbo-domon, kie ekzistis antikva lageto.

Bedaŭrinde, ĉijare, mi ne povis partopreni en la evento, kiam amaso da homoj ritas la ĉaron. Do, mi metas filmon kaj foton de aliaj fontoj.


2012/04/21

Tago de Patrino


Hodiaŭ estas la Tago de Virino en la nepala kulturo. Hinduanoj precipe, hodiaŭ iras al riveroj kaj tempoloj kaj donacas manĝaĵon kaj fruktojn al Hindu-pastroj, por ke la donacita manĝaĵo iras al al animo de la patrino, kiu supozeble vivas en ĉielo.

Nevaroj en la Katmando Valo honoras iliajn patrinojn vivantajn per bonaj manĝaĵoj ktp. Atnaŭe, ni havis kutimon ke ni donas dolĉajn manĝaĵojn kiel bonaj manĝaĵoj. Sed nuntempe, dank' al fi-vivstilo en urboj, multaj patrinoj havas diabeton kaj la gefiloj preferas aviti sukeraĵojn en donacoj. La festivalo estas precipe grava por ediniĝintaj virinoj kiuj vizitas al la hejmo do siaj gepatroj kun grandaj kvantoj de manĝaĵoj.

Mi perdis mian patrinon antaŭ 10 jaroj. Mi vizitis al loka monaĥino por donaci manĝaĵojn, je memoro de mia patrino. Mi ne kredas ke animo de mia patrino vivas en ĉielo kaj atendas mian manĝodonacon, aŭ ke ŝi jam renaskiĝis en iu alia loko. Sed mi forte kredas ke ŝi loĝas ĉe mia koro kaj ĉiam gvidas min kiam mi bezonas gvidon.
=
Hodiaŭ okazis prezentado de biciklantoj kiuj donis tre amuzaj prezentojn per danĝera urbo-biciklado. Mi gratulas ilin.

http://youtu.be/IaJ9wUEldoU

Kaj mi povas rigardi la filmon pri biciklado "Life Cycles". Tio estas ege bona. Mi rekomendas vin.

2012/04/20

Ganesh estas felicxa

Ganesh estas knabo el Nepalo kiun adoptis itala esperantisto Elena. Sxi sendis al mi foton de religia progromo. Mi gxojas ke Ganesh estas felicxa kun lia nova familio.

Tiel ligas Esperanto familiojn nepalan kaj Italan.

Mi kore gratulas al Elena kaj sxia familio.

2012/04/14

En Cxitauxn


Mi ripozis mallonge en Sauraha, cxe la pordo al Cxitauxn Nacia Parko dum kelkaj tagoj. Mi havis agrablajn tagojn, leginte romano "Escape from Kathmandu".

2012/04/12

Nepala armeo finfine regas tiel nomatan Maosistan armeon




Post ses jaroj, Nepala Armeo finfine eniris en la tendaro kie vivas ĉirkaŭ 6500 ekssoldatoj de Maoistoj, kiuj ludis rolon en iliaj miltoj kontraŭ la registaro por fari sian registaron en Nepalo.

La proceso de enmiksiĝo de la Maoistaj soldatoj en la nacia armeo ja komencis antaŭ longe. Tamen, pro protesto de fakcio de la partio mem, la Maoista ĉefo ne permesis la sodatojn eniri en la tendaron. Markrede, la soldatoj de Maoistoj iris en tiuj tendaroj kaj akceptis la pafilojn kiujn posedis la Maoistoj.

Venis informo al jxurnaloj ke tiuj eksrebeluloj estis plananta revolucii denove en la tendaro kun iliaj armiloj kaj la cxefo de la partio tion decidis subite.

El la aro de eksrebeluloj, 9000 da homoj deziris eniro la nacian armeon sed nur 6500 estos dungita kiel nacia armeo. Miloj da aliaj homoj kiujn la Maoistoj montris kiel eksrebeluloj iras al siaj hejmoj por daŭrigi familian vivon.

The Maoistaj soldatoj tie vivis por pasintaj 5 jaroj kaj duono kiel eksmilitistoj kaj ricevis monatajn salajron de la registaro. Nun la eksrebeluloj estos enmisiĝita en la nacia armeo.

Nepalaj civitanoj multe kredas ke tio vere malfermis la vojon al la longdura paco de Nepalo, post la 13,000 mortoj de homoj en la 10-jara milito.

Post forpelo de monarĥismo kaj la reĝo mem, la Maoistoj daŭre estas en la registaro. Tamen, la civitanoj ne povas sperti veran egalan socion aŭ politikan sistemon kion ili promesis dum la milito. Male, la Maostaj ministroj kaj aliaj politikistoj troviĝis aliĝintaj al koruptado kaj nekredeble vivantaj en luksaj vivmaniero.

Malgraŭ feliĉo de civitanoj, malgranda fakcio de la partio ptorestas kontraŭ la decido de la ĉefo. Ili kredas ke ili deveno devas daŭrigi la militon. Ili protestas en stratoj.

2012/04/10

Biciklado

Festivalo de Biska komencigxis en Bhaktapuro

Unu el famaj festivalo de Biska komencigxis en Bhatpuro.
Dum la festivalo, oni metas idolojn de diino Bhairavi en cxaro kaj tiras gxin cxirkaux la urbeto de Bhaktpaur.

[La fotojn mi prenis el miaj Facebook amikoj]

2012/04/09

Purigado de Katmando per malpuraj manoj




La saĝa ĉemfinistro D-ro Baburam Bhattarai, post malsukceso je finverkado de la konstitucio kaj kontrolo de korupto, li komencis purigi la urbon.

La multe-apladudita purigado kampanjo, komencita la 6an de aprilo de la ĉefminitro mem, finfine troviĝis kiel fonto de koruptado.  Kaj la farso de la ĉefministro troviĝis en granda puto.

La oficistoj de Katmando-Urbetrejo diris ke la ĉefoficisto Kedhar Adhikari misuzis 1.2 miliono da rupioj (12,000 eŭroj) dum la programo. Ili diris ke aĵoj por la purigado estis "aĉetitaj" pli ol 6oble pli multekoste ol ili kostas en la bazaro. Tio signifas ke li igis la vendiston prepare kvintancon kun monsumo tri oble pli kaj poste li kolektis restita mono de la  vendejo.

La Oficejo de Katmando Urbestro decidis elspezi 20 miliono da rupioj je l akampanjo unu semajna.

JICA (la japana internacia cooperative organizajzo) kaj aliaj internaciaj organizaĵoj jam multege da mono elspezis por purigi la ĉefurbon Katmandon, sed ĝi estas same tiel malpura kiel ĝi estis antaŭ 20 jaroj. Aŭ, la urbo pli kaj pli malpuriĝas en pasintaj jaroj. La oficistoj ne volas vere purigi la urbon ĉar ili scias ke jupli malpuras la urbo, despli da mondonaco de diveraj landoj elverŝiĝas.

Legu detalon en la angla:
http://www.ekantipur.com/the-kathmandu-post/2012/04/10/top-story/ciaa-to-probe-clean-up-drive/233652.html

http://www.indianexpress.com/news/Corruption-alleged-in-Nepal-PM-s-cleanliness-drive/
http://www.parakhi.com/news/2012/04/10/kmc-officials-claim-rs-1-2-million-embezzlement-in-clean-up-campaign

http://www.thehimalayantimes.com/fullNews.php?headline=Prime+Minister+gives+street+cleaning+a+try&NewsID=327065



2012/04/08

Ĝojan Paskon!

Ĝojan Paskon!

2012/04/07

Vizito de Irana samideano


Matene vokis min Poshraj per telefono. Li diris, "Hodiaŭ okazos prelego de Irana samideano ĉe Thamelo."

Mi diris,"Ne. Eble estis eraro ĉar ne venis invito al mi." 

Poste li sendis al mi la leteron de Bharat, kiun li skribis al liaj amikoj. Estis 44 homoj kiuj ricevis la inviton kaj mi ne estis en tiu listo! Mi ne scias ĉu mi estas amiko aŭ malamiko. Eble mi estis forpetlita de mia dumviva membreco, aŭ li ne volis ke mi venu al tiu kuveno.

Mi ne volis estis ne invitita gasto de nia asocio, aŭ en sekretaj kunvenoj. Sed poste pensis ke kiam venis informo de vic-prezidanto, ne estos malbone iri tien. 

Estis nun Philip kiam mi eniris. Mi bonŝance povis paroli en Esperanto kun li pri diversaj aferoj. 

Poste venis Bharat. Li diris ke li faros liston kaj tiuj kiuj venos al la asocio devos balaii en al asocio ! 

Venis Indu kun Hamid Shaeri, la esperantisto el Irano. Poste sekvis Poshraj kaj Narendra. Do ni estis ses partoprenantoj el 44 invititoj.

Ni interese babilis, ĉefe pri Esperanto-movado en Irano kaj ĝenerale pri Irana sistemo. Li estas interessa kaj inteligenta persono. Li vizitis Nepalon antaŭ kvar tagoj kaj post kelkaj tagoj, li vizitos Baraton. Li diris ke li konas ankaŭ Hamjeh Shafee.

Je la fino venis ankaŭ Nabinlal kaj Bishwa.

Mi donacis al li libron "Vojaĝo al Muktinath" kaj salutkarton kun la bildo de Zamenhoto. Mi deziras al li agrablan vojaĝon en Nepalo.



2012/04/06

Biciklado en Katmando





Hodiaŭ matene mi partoprenis en demonstracio biciklanta. Estis interesa sperto. Antaux eble 20 jaroj, kiam mi estis tre juna, mi multe biciklis. Nun mi timas auxtojn, mia urbo tre grandigxis nun, kaj mi volas vivi plu.

Centoj da biciklantoj rajdis iliajn biciklojn por peti al la registaro ke vojeto por bicikloj estu konstruata en Katmando.

Kvankam multaj volas bicikli, tio estas ĉiam danĝera ĉar ni devas konkursi kontrau motorbicikloj, aŭtomobiloj ktp en okupitaj vojoj. Kaj aŭtomobiloj tiel senzorge, danĝere veturas.

Nepalo ne produktas aŭtojn, nek ni havas oleon. Ni devas ĉion importi. Tamen la registaro ĉiam ĉiel promocias aŭtomobiloj kiuj uzas benzinon. Kaj faras nenion por ke homoj uzu biciklon aŭ veturiloj per baterioj. Kial?

Nepalo mem ne havas ion por eksporti. Ni nur scias kion kaj kiel importi. Tamen la registaro devas funkcii, ĉu ne? Venas novaj ministroj en ĉiuj eble tri-ses monatoj. Ili bezonas multe da mono por preni por iliaj sekvantoj. Kaj ili ankaŭ volas veturi per luksaj aŭtoj...Ĉiel, ili bezonas monon. Do, ili tial promocias homojn aĉeti aŭtojn. Kiam ni aĉetas aŭton, ni devas pagi ĉirkaŭ 200-400 procento da imposto. Kaj ni daŭre devas pagi multe da mono al al registaro ĉiujare.

Male, se ni uzas biciklon, la regisatro ne povas gajni ion ajn. Do, ili ĉiam donas nur surdajn orelojn al la petoj de la biciklo-rajdantoj.

Kiam mi estis en Japanio, Danio kaj Germanio, mi vidis ke multaj homoj tre facile uzas biciklon en grandaj urboj. Ili havas sistemon por biciklo-rajdantoj. Sed ne Nepalo, unu el la plej malriĉa lando, ni havas sistempon nur por aŭto-veturantoj....

Biciklado estas ĉie laŭdata, sed en Nepalo, ni devas protesti por niaj rajtoj. Domaĝe.

Nepalaj individuaj membroj de UEA


2012/04/04

Koruta ekspolicoficisto punota




Ĉu vi scias kial Nepalo estas ĉiam malriĉa? Jen respondo:

La Sppeciala Trubunalo hieraŭ (2012-04-03) anoncis ke pasinta ĉefo (IGP) de Nepala Polico Motilal Bohara estis korupta kaj ke li estu en malliberejo dum 18 monatoj. Li estas nur unu, restas dekoj, eble centoj, kiuj merita saman punon, por ilia malbona konduto por gajni persona profito je malprofito de la ŝtato.

Kaj li devos ankaŭ pagi 5.3 miliono da rupioj kiel puno. La juĝistoj decidis ke lia posedaĵo de 26.8 miliono da rupioj estas kontraŭleĝa, ĉar li malsukcesis montro fonton de tiu posedaĵo.

La trubunalo venis al la decido ke tiom da mono li gajnis per korupto. Liaj kontraŭleĝaj posedaĵoj estos kaptitaj de la registaro nun.

Estas multaj kiuj etis akuzitaj je korupta gajno de mono. Sed, bedaŭrinde, nur kelkaj estas punitaj kaj aliaj estas liberigitaj en Nepalo. Plej malofte politikistoj estas punitaj, malgraŭ la fakto ke ili nun estas plej riĉaj homoj de Nepalo kvankam ili ne laboris ie ajn en pasintaj 23 jaroj.

En estinto, la tribunalo jam deklaris ke aliaj eksĉefoj de Nepala Polico Om Bikram Rana, Hem Bahadur Malla kaj Ramesh Chanda Thakuri estis koruptaj.

En Nepalo, policanoj estas trovitaj mirinde koruptaj, do, kiel oni povas kontroli korutaj oficistoj, se policanoj mem ne havas purajn manojn?

Bohara naskiĝis en malriĉa/ordinara familio de  malproksima distrikto Achham. Sed lia proksimeco kun politikaj partioj helpis lin gajni tiom da mono. Li estis konnata kiel la plej riĉa persono inter nepalaj policoficistoj.

Vetero de Katmando kaj Pasko


La vetero de Katmando subite malboniĝis hodiaŭ posttagmeze. Ĝis la tagmezo, ĉio estsi en ordo. Je la 2a la ĉielo subite plennubiĝis kaj stratoj malheliĝis. Sekvis fulmotondro kaj pluvo…

Nun estas la seka sezono kaj nature okazas fajroj kaj aliaj katastrofoj en vilaĝoj.

Hodiaŭ nepalaj kristanoj organizis manifestacion okazde de pasko en stratoj de Katmando.



2012/04/01

Festivalo de Janabahadjo



[fotoj kaj filmo faritaj de mi]
Hodiaŭ okazis la ĉaro-festivalo de Janabahadjo en Katmando. La templo de Janabahadjo lokas apud la centro de la urbo. Por la jara evento de la festivalo, oni kontruas la ĉaron ekster la urbo-centro, ĉe Tindhara, antaŭ la reĝa palaco (nun ĝi estas nur muzeo). 
Janabahadjo aŭ Arjavalokiteŝor (kiun ne-nevaroj ankaŭ konas kiel Seto Machhindranath) estas la diaĵo laŭ la Mahajana Budhismo. Oni kredas ke li estas la Bodhisato, kiu ne volis fariĝi Budho kaj liberiĝi sed atendis ĝis kiam la tuta mondo estas preta budhiĝi. 
La 36-futo-longa ĉaro, farita per ligno, kiel alta turo sur kvar grandaj radoj, estis estis kontsuritaj per tradicia metodo. Oni ne martelas najlojn sed bindas tiujn grnand kostruaĵon per longaj kaj fortaj herboj.
Oni prenis la idolon de Janabahadjo en palankeno de la templo ĝis la loko de la ĉaro ĉe Tindhara hodiaŭ vespere. Sekvis longa religia rito. Kaj lokanoj tiris la grandan ĉaron laŭ la larĝa vojo kaj antikva mallarĝa strato, ĝi Ason, la historia centro de Katmando.
 La festivalo komenciĝis eble antaŭ 500 jaroj. Ĝi daŭras dum kvar tagoj kaj oni tiras ĝin tra la centra vojo de la urbo – de norda parto ĝis la suda parto, laŭ la historia reĝa palace de Hanumandhoka.
 La festivalo suferas pro stranga problemo : La registaro konstruis grandan ponton trans la strato kaj la granda ĉaro devas veturi laŭ la mallarĝa vojo. Pasintan jaron, la ĉaro perdis bilancon kaj faliĝis. Almenaŭ kelkaj homoj vungiĝis pro la akcidento. Tiaj problemoj okazas kiam enmigrantoj regas Katmandon kaj la indiĝenoj restass tro ĝentila neprotesti por konservi iliajn kulturajn rajton.