2012/03/11

Senviza vojaĝo de nepala ministro!



Intersaj novaĵoj neniam finiĝas en Nepalo.

Lokendra Bista, la ministro pri turismo planis vojaĝon al Germanio sen vizo. Li vere lasis Nepalon la 5an de marto kun lia edzino Ganga (la edzino havis vizon sur sxia ordinara pasporto), estis en la aviadilo de "Etihad Airways", flugis kaj atingis la flughaveno en Abu Dhabi senvize ! Li komprenis ke li bezonis vizon nur kiam oni petis por ĝi antaŭ ol li enaviadiliĝis por flugi al Germanio. Lia ruĝa pasporto ne enhavis vizon al Germanio.

La komunista ministro estis voĝanta al Germanio de 7a ĝis 11 marto por portopreni en iu internacia evento pri turismo "la ITB Berlin Convention".

La raportoj diris ke li vojaĝis kun 20 delegitoj (kaj poste li klarigis ke nur estis li kaj lia edzino). Ili nur havis "noton" de la nepala ministrejo pri fremdlandaj aferoj al la germana ambasadorejo por doni al ili vizon. Kaj, eble, ili kredis ke tio estis la vizo de la ambasadorejo.

Raportoj al Nepalo venis ke la oficistoj en la flughaveno devigis lin "sidi" dum kvar horoj kaj ĵetis multajn demandojn pri lia vojaĝo ktp. Li etsis preskaux resendota (deportota) al Nepalo. Historia honto por Nepalo. Ĝuste, nepalaj ofiicistoj en Frankfurto, Germanio timis post lia malsukceso alveni kaj la nepalaj oficistoj en Abu Dhabi helpis lin.

Li finfine riceivs vizon merkrede, vojaĝis en Germanio kaj ĵus revenis en Katmando, dank' al oficistoj en Abu Ddhabi.

La oficistoj de nepala flughaveno (Tribhuan Internacia Flughaveno) estas tiom akraj ke ili ne permesas nepalanojn forlasi landon je malgrandaj mankoj. Kiam mi estis vojaĝonta al Japanio en 2007, mi estis preskaŭ resendota hejmen ĉar mi ne havis sufiĉe da dolaroj! Kaj ili lasis la ministron vojaĝi sen vizo. Kaj, samtempe, la oficistoj de la Etihad Airways ankaŭ strange permesis lin flugi sen vizo. Kutime, la oficistoj de flugkompanioj ne donas vojaĝpermesilo ("boarding pass") al pasaĝeroj sen vizo.

La plej granda surprizo estis tio, ke la minitsro diris ke li mem ne sciis ke li ne havis vizon (mi kredas ke li scias ke li bezonas vizon por vojaĝi eksterlande).

La germana ambasadorejo en Katmando diris al la jxurnalistoj ke gxi ecx ne ricevis peton por vizo por la ministro.

La reĝo jam forlasis Nepalon, sed ne la monarĥismo. La ministroj kaj iliaj politikaj atendantoj pensas ke ili estas reĝoj kaj ne devas sekvi la leĝon en Nepalo. Tio estis la kerno de honto por Nepalo.

Legu detale en la angla:
http://www.myrepublica.com/portal/index.php?action=news_details&news_id=32545
http://www.ekantipur.com/2012/03/07/top-story/minister-magar-goes-to-germany-sans-visa-abu-dhabi-catches-him/350134.html

1 comment:

Dave said...

Saluton Razen!

Mi estas David, el Usono. Mi renkontis vin dum la UK en Kopenhago. Kun granda intereso mi legis vian blogaĵon.

Antaŭ kelkaj jaroj, mi estis en kurso pri tielnomita "diplomata protokolo". Kutime, la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de ĉiu lando havas oficejon de protokolo. Antaŭ ĉiu vizito internacia de politika "gravulo", tia oficejo kontaktas la alian registaron, kaj antaŭaranĝas ĈION. Por ke iu homo ne ofendiĝu. En la flughaveno ili havas apartan protokolon por la diplomatoj por kontroli ilin sen ofendi. Ĉu la nepala registaro ne havas tion? Kutime, tute eblas antaŭeviti tiajn problemojn.