2012/03/15

Letero de Bharat, denove, kam mia respondo

Esperanto-movado en nepalo estas tute ne antauxvidebla. Venas kvereloj senkauxze. Kelkaj tagoj post la fino de la Sud-Azia Seminario, mi hazarde sendis mesagxon al grupo nepalaj-esperantistoj pri la diskutforumo por sudazia movado:

Karaj samideanoj,
Saluton.
Kiel ni diskutis dum la SAS, mi kreis la forumo por diskutir pri la Esperanto-movado en suda Azio. Jen:
http://sudazio.proboards.com/


Vi povas libere partopreni kaj lasi viajn ideojn. Bonvolu akcepti aux gxentile protesti alies ideon. Deziras al vi fruktoplenan, demokratian diskutadon!


Amike,
Razeno

Ne venis aliaj respondoj de nepalanoj. Sed s-ro Corsetti skribis :

Kiel ni diskutis dum la SAS, mi kreis la forumo por diskutis pri la Esperanto-movado en suda Azio. Jen:
http://sudazio.proboards.com/


Bone. Kiel mi jam diris en la paĝo en Facebook la plej grava afero nuntempa estas vidi, ĉu iu kapablas krei retajn kursojn en la sudaziaj lingvoj.
Bonvolu legi en http://uea.org/vikio/Kurso_125 .

Ankaux ne veis resopndo de aliuoloj. Kaj mi naive skribis:

Estimata s-ro Corsetti,
Saluton. Mi ja vidis vian gravan mesagxon pri kreo de lerno-libro en lokaj sudaziaj lingvoj. Mi fakte atendis ke iu alia grava/respondeca samideano el nia landa asocio respondu.


Nu. Mi estas preta krei materialon por basa lerno-libro en mia gepatra lingvo (la nevara). Sed krei lerno-libro en multaj lingvoj povas ankaux krei hxaoso. Mi jam vidis gxin en Katmando. Mi petas vin, cxu troveblas iu baza lerno-libro kiu estas tauxga por esti tradikuta en multaj lokaj lingvoj?


Mi jxus vizitis la pagxon  http://ilei-mondo.info/page.php?pid=56457037 Placxas al mi. Sed tio ne ecx bezonas tradukon. Mi opinias ke estus bonega se ni povas trovi iu malgranda libro por traduki, kiu povas meminstrui legantojn.


'papera koresponda kurso' ne plu taguxas nuntempe. Lernantoj vivas en urboj kaj ili ja havas konekton kun komputilo aux reto. Mi komencis instrui Esperanton per koresponda kurso (mi tradukis la kurson septagan, eble el Brita Espeanto-Asocio) en 1995. Venis leteroj amase en komenco kaj kelkaj, nur malmulte da homoj montris intereson. Tio estas normala, ni scias.


Mi opinias ke tauxgas reta lernilo (kiel lernu.net) aux papera posxlernolibro. la sama libro estus tradukita en multaj lingvoj (se unuversala lerno-libro pro la tuta mondo ne eblas). Cxu?


Atendas respondoj,


Razeno

S-ro Corsetti donis al mi konsilon jenan:


Kara Razeno,


forgesu pri ĉiuj lernolibroj kaj komencu per io facila. Prenu la aldonitan tekston kaj traduku ĝin kaj aldonu ĉiujn ekzercojn aŭ kromajn klarigojn, kiujn vi volas aldoni. 


Amike


Renato

Subite venis letero kun neatendita atako de s-ro Bharat Ghimire, la gxenerala sekretario de nia asocio:
Li sampteme plusendis la leteron al aliaj gravaj eseprantistoj: Mukundaraj, luno1962, Parasar, kotha.nagasiva, Adel, cholnath, hori, S.S., Alinka

Gekaraj,
Ĝis kiam noveformita komitato ne decidas ion ajn bonvole ne antaŭen iru. Tio estas  repondeco de la laborkomitato.  Mi nun preparas la raporton kaj baldaŭ disendos ĝin.  Nur tiam homoj sciios nian planon. En nepala linvo oni diras "Namacine ping ko Saja Jadka" Ludilo (suvingilo) kiu ne funkcias, moviĝas centfoje. Tiu homo, kiu dormis kiam ni devis vere labori por sukcesigi SAS, ĉiam kiritikis la programon kaj poste negetive raportis por detrucelo de la programo, tiu homo nun senpacience atenas por labori por la sudazia movado. Ne kredeble.  Tamen mi gratuas se estas por bono de la movado. Ni vidu.  Sed tiu Esperantisto, kiu  lasas sian amikon meze de la rivero kaj ridadas vidate forfluantan amikon, kiel kredi tia amiko en estonteco?

Kara Siva, bv krei kelkajn komunanjn diskutforumojn kaj ni elektos de ili.  Mi esperas ke vi bone rehejmiĝis. Kaj kion pri Blogo? Mi ne povis viziti ĝin?


Kore
Bharat

Mi tute ne volis denove partopreni en tiu senfina/sensenca kverelo. Sed venis al mi demandoj per personaj letreroj. Kaj mi vidis ke la Bharat sendis leteron al aliaj gravaj geesperantisto, ekz, s-ro Hori, s-ro Pal ka. Do mi decidis respondi al li. Jen mi skribis :

Kara Bharat,
Saluton. Unue mi volas gratuli vin por la granda sukceso de SAS. Mi fakte ne volis respondis vin, sed mi vidis ke via letero iris ankaŭ al aliaj gravaj esperantistoj. Mi devas klarigi al aferojn. Vi devigis
min skribi veron de mia flanko.
Nu.
1. Kio estas "noveformita komitato"? Kiuj estas en ĝi? Ĉu vi iam dissendis informon pri ĝi? en la retpaĝo, ekzemple?
2. Vi skribis " bonvole ne antaŭen iru". Tiel vi ĉiam malpemresas samideanojn kiam iu ajn volas labori por Esperanto. Kiom longe oni devas atendi pro ke ni ricevu vian permeson?
3. Kaj kio estas "laborkomitato"? Kiuj estas la membroj? Kiam vi fondis ĝin kaj kio estas ĝia plano?
4. Mi ne havas intereson pri sekretaj planoj kiuj iras al eksterlandanoj sed oni ne diskutas pri tio kiam esperantistoj venas al la oficejo de la landa asocio.
5. Kiu estas tiu "svingilo"? Mi fakte eĉ ne volis respondi al s-ro Corsetti, ĉar mi scias ke vi estas tie por ataki kiam ajn aliaj homoj volas kunlabori. Sed kiam ne venis respondo (almenaŭ malferma) de iu ajn, mi havis kuraĝon kaj montris al li ke ne ĉiuj nepalanoj forlasis la movadon. Kaj, jen vi subite venas kun via malnova konduko. Gratulon.
6. Kiu "dormis" kiam ni devis vere labori? Fakte vi forĵetis min de la SAS projekto. Vi bezonis mian helpon por aranĝi la daton kaj tagordon de SAS. Poste vi venis kun via du plano:
a. Vendi manĝaon la partoprenantoj kaj 
b. ne okazigi la nacian kongreson antaŭ ol SAS (kiun atendas de 16 monatoj). Do? Vi malpermesis min labori tiel. Mi ne povas labori laŭ via deziro kiel sklavo. Mi simple lasis vin labori laŭ via deziro, jes
kun miaj bondeziroj.
7. Ĉu vi memoras, kara, ke estis mi kiu donis la nomon SAS en Kopenhago?
8. Kiu kritikis la programon kaj kiu negative raportis? Mi ne raportis, mi nur skribis sur mia blogo kion mi vidis (kun videoj kaj fotoj kion neniu voluntulo en via grupo volis fari) en tiuj tagoj por mia memoro. Raportoj ne povas estis negativaj (oni nur ne devas mensogi), nur kelkaj homoj sentas malfacilon pro vero. Mi ne havas
energion plu kritiki ion ajn en nia kara asocio.
9. Kiu "senpacience atenas por labori"? Mi ne. Mi scias ke neniu rajtas labori por Esperanto-movado en Nepalo krom vi, viaj parencoj kaj lernantoj. Tio tute ne ebles ĝis kiam vi restas sur la seĝo de
ĝenerala sekretario (vi estas tie dum pasinta 15 jaroj, ĉu ne?). Ĉu vi povas diri kial 90% da esperantistoj de 1990aj jaroj forlasis nian asocion? Ĉar vi simple malpermesis ilin. Estas via malnova plano –
insulti kiam iu kapabla esperantisto de nepalo volas kunlabori kaj finfine forpeli lin aŭ ŝin, por ke vi restu reĝo inter dumvivaj salutantoj kaj komencantoj. Mi simple volas vivi kiel simpla espernatisto (mi ne ankoraŭ decidis forlasi nian lingvon, kiel centoj da nepalanoj, pro unu aŭ du personoj jam forlasis), kaj, se iu sentas mian bezonon, mi certe povas kontribui. Kiel ĉiam, mi estis unu el la fondintoj de NEspA kaj ĉiam observas kiel ĝi funkcias, simple ĉar mi amas ĝin. Dum pasintaj 15 jaroj, mi ricevis nur insulton kaj vundon de nia kara asocio. Tamen mi vivas…kiel Esperantisto.
10. Kiu lasas sian amikon? Vi fidu aliulojn kaj ili helpos vin. Se vi malpermesas ilin, ili ne devige sekvos vin. Ĉu mi estas via amiko? Mi sendis amikiĝpeton al via konto de Facebook antaŭ ok monatojn kaj vi
malakceptis min. Ĉu ne? Tamen mi ĝojas ke vi uzis tiun pian vorton por mi.
11. Kara Siva, ankaŭ mi opinias ke vi kreu "kelkajn" diskutforumon, ĉar s-ro ĝenerala sekretario ne volas uzi tiun kiun mi jam kreis – unu por li, unu por vi, unu por mi kaj aliaj ankaŭ por aliaj amikoj. Tiel vi povas ampleksigi la nepalan kutimon en la tuta sudazio. Ĉion bonan.
Jes, mi senprobleme povis vizti vian blogon. Gratulon por via laboro.

Estimata s-ro Corsetti, mi baŭras ke vi devis responti pri personaj rilatoj kiam vi deziris kunlaboron. Estas nia malnova kutimo. Mi fakte ne havas deziron tiel diskuti/kvereli. Mi havas familion, laboron kaj ankaŭ aliajn sociajn devojn. Do mi volas lasi tiun ĉi grupon. Pardonu min.

Kore
Razeno

Karaj legantoj de mia blogo. Mi petas pardonon ke mi tiris vian atenton al persona kverelo de nia asocio. Tio certe ne estas movado kaj en Nepalo. Mi esperas ke vi ne devos legi pli da acxojn en mia blogo cxar mi baldaux disigos sin el tiu diskutgrupo.

No comments: