2012/03/02

Dua tago de SAS : Inaŭguro en Katmando

S-ro Hori Jasuo Inaŭguris la unuan Sud-Azian Seminarion en Katmando hodiaux. Bonvolu gxui la malgrandan videon:
[Tiun cxi videon vi povas rekte vidi cxe: http://tinyurl.com/razen-sas01]
Mi ricevis matenmangxon je la 11a. Mi ne povis cxeesti dum tago.
Laux la plano okazis Esperanto kuro de Hori Jasuo kaj SS Pal, Siva Naga prelegis pri la kulturo de Andra-Pradesho, Hori Jasuo instruis japanan kaligrafion kaj Mukunda Raj Patik prelegis. De 14.30 gxis 17.30 devids esti diskuto pri la Esperanto-movado en Sud-Azio.
Mi iris al la programo denove je la 5a. Mi interesigxis pri la lasta diskutado. Sed oni finis la diskuton tuj post mia eniro, kvankam laux la programo, gxi devis dauxri gxis la 5.30. Mi miris ke oni arangxis la tempon tiel bele (?).





[Siva]

2 comments:

Unknown said...

Kara mia nomo en la fino estas ne gxusta.. Bv. sxangxi tion al "Siva".

Unknown said...

Kara, mia nomo en la fino de cxi tiu blogo.. bv. sxangxi al "Siva".

Amike,
Siva.