2012/02/02

Letero de NEspA!!!


Mi bone revenis de mia 5-taga vojagxo en kvin distriktoj : Chitwan, Makawanpur, Sarlahi, Sindhuli kaj Janakpur. Mi certe metos fotojn en tiu cxi blogo aux en mia Facebook konto. Kaj ja rakontos ete.

Dume, mi ricevis surprizigan leteron de nia gxenerala sekretario de Nepala Esperanto-Asocio. La 27an de februaro, li fakte skribis tion al multaj geamikoj (kelkaj el ili jam ne vivas en Nepalo kaj kelkaj nomoj estas tute fremdaj por mi). Mi klare ne scias kial sed li subite sagxigxis kaj skribis longan leteron kaj klarigis kio vere okazis en nia sxatata asocio. Cxiel tio cxi estas historia dokumento de nia asocio. Jen la letero:

bharat ghimire Fri, Jan 27, 2012 at 1:39 AM
Reply-To: nepalaj-esperantistoj@yahoogroups.com
To: luno1962@gmail.com, poshraj , Parasar rijal , himal66666@yahoo.com, Navin Shrestha , shree_pokharel@yahoo.com, philip pierce , Mukundaraj Pathik , subasgautam@hotmail.com, Hareram Bista , Mukunda Chattrinova , narendra Bhattrai , navinlal shrestha , Janardan upreti , razeno@gmail.com, Alinka Itahari , Maya Rai , Kanchan Misra , archana_esperanto@hotmail.com, bharat Upadaja , gajnanto@gmail.com, Ajit Dhingel , Novraj Buddha
Reply | Reply to all | Forward | Print | Delete | Show original
External images are not displayed.
Display images below - Always display images from nespa_bharat@hotmail.com


Gekaraj,
Pasinta sabato  pli multe da estraranoj malĉeestis dum la kunsido,tial ni ne povis decedi pri la NEspA kongreso. Vinis multajn plendojn rilae ĝi kaj ni devas tuj decedi.  Plendoj de oficeaj aranĝoj, korespondado, kurso kiun mi kondukas nun, financaj aferoj, renovigado de la asocio, kaj SAS.  Sed tiuj kiuj plendas ne kutime venas al la kunsido, mi tre bedaŭras pri tio. Mi ricevis plendon pri la ŝlosilo de la oficejo. NEspA oficejo estas malferma ek de 8a horo ĝis la 4 post tagmeze.  Kaj se iu volas veni en alia tago kaj uzi la ĉambron, li/aŭ ŝi estas ĉiam bonvena. Sed ili informu min antaŭen.  Kaj tiuj kiuj plendas pri tiuj aferoj bv akaŭ purigu la oficejon. Alie, la plendoj ne validas. Alia plendo estas korespondado: Kiam Jakov kreis hejmpaĝon li mem kreis adreson de NEspA.(nespa.1990@gmail.com. Sed leterojn apenŭ venas en ĝi. Mi ricevis kelkajn leterojn de UEA kaj leterojn  de la monda turizmo. Krom tio ne estas leteroj rilate de nia asocio.  Mi provos montri al vi dum nia kunsido.  Se vi volas, mi presos ilin kaj metos en la dosiero ĉe nia asocio. Pri la kurso kiun  mi kondukas nun: Ĉiuj esperantisoj rajtas instrui Esperanton laŭ vole. Ne devas esti zenita pri tio. Se vi volas fari tion, vi estas bonvenaj ĉe nia oficejo. Kaj ni jam decedis instrui pli kaj pli da homoj antaŭ SAS por ke ni havu pli da samidanoj. Pri financaj aferoj: Nia kasito loĝas nun tempe en orienat parto de Nepalo kaj ni devas pagi al nia domposedanto en ĉiuj tri monatoj. Mi nur faciligas lin. Pri la buĝeto de Renkontiĝo ni  havas kvitancon por ĉio(enspezoj kaj elspezo). Ni koletis kongreskotizo kun partoprenantoj de pastjara kongreso. Himlal pagis por la dum viva membro. Ni kolektis 4200 Nepalaj rupioj por tuto

Dum la renkontiĝo mi ricevis 10600 USD kaj 5400 Eŭroj
Oŭkcioj: 50500 Nepalaj Rupioj. ( Laŭ la kvitanco ĉe mi)

Pri elspezoj:  Ekskursoj S-ro Parashar Rijal estas resspondeculo
Busoj: Kirisha
presejo: Navaraj
kuirejo: Mukunda Chhatri
Aliaj aferoj: Posraj, Harka
Mi pagis al la hoteloj laŭ la plano: Marsajgdi, Thamelo(Posraj kaj mi fiksis kaj laŭ plano mi pagis)
Manasalu: Subas, mi kaj Posraj fiksis kaj mi pagis laŭ plano
Hoteloj en Ĉisapani( Mi, Krishna kaj Harka fiksis kaj mi pagis laŭ la plano)
Hotelo en Nagarkot(Fiksita laŭ la inter konsento kaj ni pagis 10,000 Nepalaj Rupioj pli laŭ interkonsento tie mem)
Hoteloj en Dhulikhel (Fiksita de Harka kaj Navaraj. Mi pagis laŭ plano)

Ni havas kvidancon de ĉio krom Taksioj, portistoj, ekskursoj. Restantan sumon estas en Hiamlaja Bank.  Post la renkontiĝo ni ne enspezis la monon korm domluo. Mi kolektis monon de ĉiuj novaj gelernantoj por la matenmanĝoj kaj materialoj po persono 200 Nepalaj Rupioj. Kaj la mono ne estas sufica sed mi persone aranĝos pri tio.

Pri la Templo, mi aranĝis de la anoncoj. Mi aparte volas raporti pri ĝi.  Mi havas 7000 Nepalj Rupioj ĉe mi kolektita por la Apsana fondaĝo dum azia kongreso en Bagloro. Mi volis kuzi tiun monon por la Templo sed mi sukcesis kolekti sufican monon por presado de ĝi de la anoncoj.

Pri la renovigado de la asocio. Mi tre bedaŭras ke mi ne faris en ĝusta tempeo, la financa raporto estas preta  nun kaj antaŭ ni okazos Nacian kongreson, mi faros tion.

Kelkaj geamikoj kontraŭas pri SAS. Sed mi ne trovas kaŭzon por kontraŭi. SAS estas kondukita por fortigi nian lokan movadon. Nun pli kaj pli da homoj havas intereson al nia lingvo. Moraŭ estos lasta klaso kaj alia semajo komenĉiĝas novan kurson. Vi povas helpi min trovante gelerantojn por ĝi. Ni planu antaŭ SAS instrui almenaŭ 30 homojn.

Pri mia vojaĝo al Japanio: Hori ekde longe volis min viziti al Japanio.  Sed mi ĉiam prokrastis. Sed ĉi jare li skribis min ke eble li ne aktive laboros plu en la movado estontece.  Mi petis lin ke kiel ĝenerala sekretario de la asocio, mi persone ne rajtas viziti, do, li skribu leteron al Ĉiuj estraranoj.  Vi povas skribi al Hori rekte se vi volas scii pri ĝi plu. Mi havas malbonan esperton pri la afero en Koreio pasintjare, kiun mi tute ne sciis antaŭen.

Alia grava afero estas ĉi jare partoprenos 9 Nepalanoj por UK. Ni vidu kiom da estos ĝis la fino.  Estas nia devo ĉi foje kuraĝigi pli kaj pli da homoj por la UK ĉar ĝi Okazas en Aiza lando. Pasintjare estis sep anoj.

Morgaŭ sabate ni renkontiĝu por diskuti NEspA kongreso kaj SAS. Do, mi petas al ĉiuj estraranoj,konsilantoj kaj membroj bv. nepre veni morgaŭ por diskuti kaj decedi rilate al tiuj aferoj.

Kore
Bharat K. Ghimire
Ĝenerala Sekretario
Se vi havas plian demandon bv ne heziti pli diskuti. Estos bona se ni faros diskutado en nia oficjeo. 

No comments: