2012/02/10

Bonvenon kara Hans



Hieraŭ vespere mi telefonis al Poshraj kaj li informis al mi ke venis Hans (Johannes Jankowski). Li estas unu el afablaj amikoj de Nepalo kaj Esperanto-movado de Nepalo. Mi kredas ke li jam vizitis Nepalon pli ol dek foje. Mi certe devas viziti lin, mi diris.

Ni atingis la hotelon Tibet je la 6.00a vespere.Jam estis Narendra kaj Poshraj tie kiam mi atingis la hotelon. Poste venis Nabinlal.

La pli ol 80 jaraĝa sinjoro estas same energia kiel antaŭe. Mi surprizis ke jam venis Indu, Bharat kaj liaj lernontoj al la hotelo. Kiel respondeculoj de nia asocio povas viziti al gastoj sekrete, anstataŭ informi al la membroj? Eĉ vicprezidantoj kaj unu el la estraroj ne sciis pri tiu granda vizito de ili.

Hans diris ke Bharat eĉ parolis pri SAS kaj petis monhelpon. Hu! Kial NEspA bezonas almonzon ĉiam kaj ĉiam? Li ankaŭ diris ke Bharat ankaŭ diris ke li volas eldoni alian magazinon kaj petis artikolon de li. Kiam oni decidis eldoni? Ĉu per la mono de Apsana denove?

Mi ne volas blogi pri nia movado. Sed venas la temo denove kaj denove. kaj ni devas pensi pri la movado ĝis kiam ni amas la movadon.

Ni gaje diskutis pri diversaj politikaj aferoj. Estis mia plezuro inviti lin por vespermanĝi ĉe mia hejmo.

No comments: