2012/01/24

Tamangoj celebras novan jaron


Homoj el la Tamango-komunumo hodiaux celebris ilian Novan Jaron. La Tamangoj estas unu el nepalaj etnoj. Ili originale logxas en montoj cxirkaux la Katmando-Valo. Sed multaj el ili jam enmigris en Katmando nuntempe. Kaj, la plej granda ceremonio hodiaux ili organizis en la centro de Katmando.

Ili bonvenigas la jaron de drako cxifoje.

Mi vizitis la ceremonejo posttagemeze hodiaux. Homoj de tiu komunumo svarmis. La politikistoj prelegis. Multaj el ili diris ke ili postulas autonoman regionon en la federala sistemo. Kaj, ili ekos alian revolucion se la nuna registaro ne donos al ili ilian auxtonoman sxtaton, aux se la sxtato donota al ili estos mailpri grnada ol ilia revo.

Knabinoj de tiu komunumo en tradiciaj vestajxoj aspetis bele. Kvankam ili (almenaux en Katmando) vivas moderne, multaj el ili venis kun tradiciaj vestajxoj. La knaboj ne videblis en tradiciaj vestajxoj, tamen.

No comments: