2012/01/25

Nepalanoj estas kvara plej multe seks-serĉantoj de la mondo!

Oni kredas ke nepalanoj estas hontemaj por paroli/diskuti pri sekso - estas tabuo inter kaj vilaĝanoj kaj urbanoj. Tiuj kiuj parolas pri tio kun iu ajn krom intimaj amikoj estas ĝenerale kritikataj. Eĉ geedzoj ne parolas pri tio en publiko. Sed, vidu, jen la Google malkovris la veron - laŭ la Google retserĉilo (eldonita en iu loka magazino), Nepalo estas la kvara lando kie homoj plej multe serĉas informon pri "sekso" en pasintaj 15 tagoj de 2012 !!!

Tio montras ke kvankam nepalaoj ne volas/ne rajtas paroli pri tio publike, eĉ en familio, la demandoj pri sekso kuŝas (aŭ staras ) en niaj kapoj kaj ni ĝenerale serĉas infomron pri tio per Google ŝercilo solece.
Sendube, sekso estas beno de la dio kaj ni ĉiuj vivas per/sur/sub/ĉe…sekso. Sed la nuntempa socioeto en nia flanko de la mondo estas tia ke oni ne rajtas eĉ pensi pri tio. Aŭ, pli rekte, la estroj de la societo ne permesas pensi, scii pri tio. Dank' al Google, aŭ la Interreto ĝenerale, homoj legas, vidas, lernas, ĝuas sekson. Tiel hipokrita estas nepala societo.

La jara raporto de la Google Insight montras ke Nepalo estas la 10a lando, kiuj plej multe serĉas informon pri sekso per Google dum 2011. Nepal staras post Srilanka, Barato, Papua Novgenio, Ithiopio, Pakistano, Bangladeŝo, Vjetnamio, Kombodio kaj Somalio. Interse, tiuj landoj estas evoluiĝantaj, malriĉaj kun fermitaj societoj. Male, homoj de Usono aŭ ĝenerale Okcidento havas malpli da intereso pri sekso, je angulo de retserĉado.

La raporto ankaŭ montras ke inter la tuta aro de nepalaj reto-uzantoj, 64 procento da homoj serĉas pri sekso. Nepalo estis seva lando inter la serĉantoj de informo relata al sekso per Google.

Nu. Ne povas estis ke homoj en historiaj epokoj ne parolis pri sekso. En Katmando, dekoj da templo havas bele cizitajn ligno-arton kun erotikaj figuroj. La plej alte odorota figuro de Hinduoj estas vira seksorgano. Ni tre bele intermiskis sekson kaj filozofion kaj kredas ke sekso estas adorinda parto de nia vivo. Do? Ĉu ni ne pensas pri sekso? Certe jes. Sekso estas nek tro laŭte babilema, nek kaŝinda afero. Tio estas tio kio ĝi estas jam de bilionoj da jaroj. Sed poste, tiel nomataj instruistoj de la regilioj perforte kaŝis originalan religon kaj prelegis ke oni evitu parolon/penson pri sekso. Kaj, la religiaj kaj kulturaj kovroj al sekso ne plu ovas teni sciemon de homoj.

No comments: