2012/01/14

Nepala knabino gajnis internacian titolon en Ĉinio



Knabino el Nepalo Samriddhi Rai sukcesis ricevi titolon de "Miss Personality" en la monda konkurso de Miss Tourism Queen International, pasintsemajne.

Ŝi staris kontraŭ 92 konkursantoj el diversaj landoj kaj prenis la titolon je nomo de Nepalo. Ŝi gajnis Miss Nepal Tourism en la jaro 2011 unue por partopreni en tiu ĉi internacia evento. 

Mi ne scias ĉu tia moderna/okcidenta modo elekti knabinon laŭ la korpa figuro aŭ oni dire lertaj respondoj estas bona aŭ ne. Ankaŭ en Nepalo kelke da komunistaj virinoj ĉiuj jare protestas (kiel rito), sed iliaj filinoj troviĝas en stratoj kun tro mallongaj jupoj aŭ ili studas en Usono kaj do… estas vane protesti kontraŭ la okcidenta vento se vi mem ne povas doni al ili bonan edukon kaj introuon pri nepala kulturo.


No comments: