2011/12/31

Kurso en Thamel kaj estrara kunveno de NEspA


Bharat organizis Esperanto-kurson ĉe la oficejo de NEpsA hodiaux (2011-12-31). Estis tiel la oni lernos tri foje - dum sabatoj. Venis tiu informo de Bharat kaj mi metis ĝin en mia Facebook. Tri amikoj montris intereson.

Hieraŭ matene mi iris al Thamel por gratuli lin. Estis 9 lernantoj. Ili ŝajne estis konatuloj de Bharat. Unu el miaj amikoj ankaŭ partoprenis. Plej parte Bharat prelegis pri Esperanto kaj Narendra, Indu kaj mi aldonis. Ne gravas kiel ĝi okazis. Kurso ja estas bona afero. Eble, li volis kontribui al la projekto 125.

Posttagemeze mi iris denove por partopreni en la estrara kunveno. Estis Indu, Narendra, Bharat kaj Hareram. Certe ne sufiĉis por fari oficialan decidon, sed ni iel komencis diskuti.
Estis la temoj:
1. Partopreno de Nepalo en la venonta UK (Hanujo)
2. SAS
3. NEspA kongreso.
4. Invito de Japanio por nepalano

1. Bharat okazigis la kunsidon la lastan tagon de la unua periodo de aliĝado (31a de decembro). Post la letero de Bharat du personoj - Bishwa kaj Himlal - montris intereson, sed ambaŭ ne sciis kiu pagos ilian vojaĝon. Indu diris ke ŝi kaj ŝiaj amikoj volas memzorge partopreni en ĝi. Do, ia diskuto ne plu bezonas.

2. SAS. Restas nur du monatoj. Laŭ Bharat, venos Hori kaj venos ĉirkaŭ sep baratanoj kaj pri aliaj neniu scias. Li volis peti monan helpon de KAEM (mi ne scias por kio). Estas bona ideo kuraĝigi nepalanojn, sed mia opinie, nepalanoj venos nur se oni pagas ilin vojĝon kaj manĝaĵon. Bharat diris ke dum la fina tago de IHR 56 nepalanoj vespermanĝis en la hotelo!!!

3. NEspA kongreso. Mi kredas ke okazos la kongreso post unu monato. Oni ankoraŭ ne renovigis la atestilon registaran.

4. Pri invito de Japanio, denove ĥaoso.

La 22n de decembro, Hori skribis ke "Ni kune invitos unu nepalan delegiton al tiuj du kongresoj."

La 27an de decembro, Bharat skribis ke ni diskutos venontsabate pri "reprezentanto al Japanio". Sed dum la kunveno li diris ke Hori volas rekte inviti lin. Kio estas la dramo? Kaj mi ĵus trovis alian informon kiu vere estas ŝoko por mi. Mia dio!!!

No comments: