2012/01/02

Informo de NEspA pri SAS


NEspA decedis okazigi unuan Sud-Azian Seminarion (SAS) en Nepalo. Ties ĉefa celo estos disvastigi Esperanton kaj kunigi Esperantistojn en la regiono. Kaj laŭ plano, SAS okazos venontjare (2012) de la 1-a ĝis la 6-a de marto en Katmando. Ni esperas ke KAEM subtenos morale kaj finance tiun ĉi programon. Ni invitas ĉiujn Esperantistojn el la tuta mondo por internaciigi la etoson. Jen estas la proponita programo:
1-a de marto: Bonvenigo, registrado kaj interkona vespero
2-a de marto: Inaŭguro kaj fakkunsidoj
3-a de marto: Fakkunsidoj
4-a de marto: Libera tago
5-a de marto: Fakkunsidoj
6-a de marto: Ferma ceremonio.
Ni organizos ekskurzon antaŭ aŭ post la Seminario se montriĝos intereson.

Detalojn de la fakkunsidoj ni dissendos poste. Ni ankaŭ instruos Esperanton por diversaj niveloj, faros prelegojn kaj prezentos aliajn interesajn programerojn.

La kotizo estos 1.500 nepalaj rupioj por sud-azianoj (Nepalo, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Shree Lanko, Afganio, Butano kaj Maldivoj) kaj 75 eŭroj por aliaj landanoj.

Ni ankaŭ pretas gastigi partoprenantojn en niaj privataj domoj.

Ni ĉiam bonvenigas viajn reagojn kaj sugestojn.
[informo de NEspA pri SAS]

No comments: