2011/10/31

Deziras al vi felicxan Halovinon

En Nepalo ni ne celebras tiun cxi festivalon. Sed ja estas interesa por ni. Do, gxuu kaj timigu homojn, sed ne tro. Oni jam havas tro da timo pro katastrofoj, ekzemple en Turkio, Italio kaj Tajlando...

Germana Esperanto-Asocio petas vian helpon

Mi jxus trovis informon ke Germana Esperanto-Asocio petas vian helpon.

Helpo por Esperanto; Germana Esperanto-Asocio estu inter la plej ŝatataj asocioj de Germanio
Germana Esperanto-Asocio bezonas vian helpon. En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio.

Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias!

Bv. subteni al GEA!!!
Ni demandis la bankon kaj ili informis nin, ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni kaj doni 3 voĉojn por Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ili informis nin, ke ne gravas el kiuj landoj oni voĉdonas. Bv. voĉdoni por GEA!!!
En la aldonita dokumento ni klare priskribas kiel fari tion. Vizitu: la dokumenton "Klarigoj"
kaj voĉdonu por GEA en la konkurso por trovi la plej ŝatatajn asociojn de Germanio.
Temas pri diversaj paŝoj
Klaku al "Stimme abgeben" (doni voĉon).
Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj kodon! Klaku "Absenden" (Sendu!)
Nun vi ricevos retpoŝtmesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis.
En la retpoŝtmesaĝo aperas du ligiloj. Klaku la unuan kaj vi denove venos al paĝo, kie aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!

Nun la kalkulilo de la voĉoj devus altiĝi je unu. Por doni pliajn voĉojn al GEA ripetu la tutan aferon.
Eblas doni 3 voĉojn (iru al la dua ligilo) por ĉiu retpoŝtadreso (ĉiu persono; retuzanto). Bv. ne trompi uzante plurajn retpoŝtadresojn por unu persono. Eblas uzi retpoŝtadresojn por amikoj, familianoj, sed ni ne trompu! Dankon!
Demandu al aliaj personoj, ĉu ili povas helpi (amikoj, familianoj). Ju pli da voĉoj des pli bone.

Dankon pro via helpo!!!

2011/10/29

Tago de fratoj

En la angla oni diras 'ĉiu hundo havas sian tagon' kaj en mia lingvo diras ke 'eĉ venas tagoj de hundoj'. Jen vidu, mia tago venis!

Hieraŭ estis la tago de knaboj/viroj kiam iliaj fratoj preĝas al ili. Ankaŭ min, "preĝis" miaj frtinoj. Dank' al dio, mi havas kvar fratinojn. Post tagmenze mi iris al miaj fratinoj kaj ili preparis belan cirkulan desegnon "Mandalon" sur la planko per rizgrenoj, oleo kaj aliaj materialoj. Ĉiu materialo havas signifon kaj ankaŭ la cirkula desegno ankaŭ havas signifon. La fratinoj iel honoras iliajn fratnojn ke ili longe vivu. Tio estas la kutimo "karaktero" de virinoj en Nepalo ke ili ĉiam deziras ke fratoj (aŭ edzoj ktp) longe vivu.

Kaj je la fino mi donacis ilin ion kaj ili denove donis al mi bonegajn manĝaĵojn. Do, mi estas fiera!!!!!!

Tio ankaŭ estas la fino de la kvnin-taga festivalo "Tiharo" aŭ "Suŭantio" kiam homoj preĝas al korvo, hundo, diino de Lakŝimio, korpo kaj fratoj.

2011/10/27

Feliĉan novan jaron 1132

Ĉiam venas nova jaro kun multaj novaj revoj, esperoj, decidoj, promesoj. Tagoj post tagoj, la sama jaro malnoviĝas kaj malproksimiĝas niaj promesoj por la nova jaro.
[multlingva tabulo pri novjaraj bondeziroj, kie trovigxas ankaux Esperanto]


Ankaŭ venis hodaŭ : Hodiaŭ estas la unua tago de Nova Jaro laŭ nepala kalendaro.


Ankaux venis hodaux : Hodiaŭ estas la unua tago de Nova Jaro laux nepala kalendaro.

Ni cenelbris la novan jaron 1132 laŭ la nepala kalendaro. Tiel diras la legendo: Iu nepalano komencis tiun kalendaron post kiam li akiris trezoron kaj liberigis homojn

el sklaviĝo. Do, memorinda tago. De tiam, ĉiuj reĝoj, popolo uzis ĝin por historiaj dokumentoj ktp kiel nepala erao. Post "unuiĝo" de Nepalo, la atakantoj ne volis uzi

ĝin kaj antaŭ 90 jaroj, tiama reganto malpermesis gxian uzadon en regisaraj aferoj. Ek de pasintaj 30 jaroj, la nevaroj de Katmando Valo petadis al registaro ke gxin

akceptu denove kiel nepala oficiala kalendaro sed gxis hodiaux, la regantoj ne volas akcepti ĝin ke gxi estas vera heredaĵo de Nepalo.
Hodiaux, antaux la homamaso, la cxefministro D-ro Baburam Bhattarai deklaris ke Nepala Erao estu la oficiala kalendaro de Nepalo. Interese, li parolis en nevara lingvo

(tio estas mia gepatra lingvo).
En la sama tago, ni nevaroj preĝas al nia korpo. Ni kredas ke la dio vivas en nia korpo. Do, nur li povas doni al ni eblecon movi, pensi, labori kaj ĝui la vivon. Ni kredas ke nia korpo estas la plej granda, ebla kaj inteligenta estaĵo en la mondo.

Lasu ilin, hodiaŭ estas la plej granda kultura evento de Nepalo. Pli ol eble 30,000 homoj, plej multe en kulturaj vestaĵoj, venis al la centra plaĉo (historia reĝa palaco) kaj kantis, dancis kaj ludis tradiciajn muzikilojn por intersanĝi kaj disdoni mesaĝojn de bondeziroj.

Jen kelkaj fotoj:









2011/10/25

Semajno kun Barbara

Estis ege granda plezuro gastigi Barbaran dum unu semajno en mia hejmo.



Barbara Kruszewska Loĝas en Ełk, Pollando venis al Nepalo la 28an de septembro. Mi ne povis iri al la flughaveno por ricevi ŝin. Mi aŭdis ke etis Narendra, Poshraj. Ŝin gastigis Narendra por unu tago kaj ŝi tuj veturis al Pokhara en nokta buso.

Mi ekkorespondis kun ŝi en 2005 kaj ĝis iel daŭris. Ŝin renkontis nepalaj partoprenanoj de la Bjalistoka UK kaj ŝi eĉ gastigis kelkajn nepalanojn. Do ŝi estis proksima amikino de Nepalo.

La 15an de oktobro telefonis al mi Himlal por sciigi pri alveno de ŝi. Mi diris ke mi bone akcptos ŝin.

Ŝi venis al katmando la 16an de oktobro. Mi estis ĉe la bushaltejo de Sorkhakhutte. Ŝia buso estis 1 horo kaj duono malfrue.

Ŝi ĝuis la familian kunmanĝadon kiun mi organizis por celebri la 3an naskiĝtagon de mia filino Lumanta.

Mi tre bedaŭras ke mi ne povis akompani ŝin dum promenado ĉirkaŭ la urbo. Lunde ŝi sole promenis en Patan, marde restis en hejmo, merkrede denove promenis en Katmando, merkrede restis en hejmo kaj ni iris kunmanĝi al mia bopatro. Vendrede ni kune iris al teatro por rigardi la dramon "Buĥjaĉa".

Sabate ni kune iris al NespA.Estis Bharat kaj Philip. Bharat diris ke ne okazas kunveno ĉiuj semajne ĉar oni ne havas tempon. Li estis okupita pri alia afero ne esperanta kaj ni revenis.Ni havis planon rajdi al Bungamati kaj Khokana. Bishwa ankaxu volis akompani nin ĉar li ankaŭ ne sciis pri tiuj belaj vilaĝoj. Promeno kun ŝi estis agrabla. Vespere denove ni iris al Thamel por ĉe esti en al kuntrindado kun Poshraj kaj Narendra.

Dimanĉe mi lasis ŝin al Thamel tagmeze ĉar ŝi volis aĉetumi. Vespere mi prenis ŝi al hejmo. Ŝi aĉetis belajn vestaĵojn ktp.

Estis interese ke ŝi bone amikiĝis kun mia familio en unu semajno.

Do, hieraŭ lunde, ŝi lasis mian hejmon. Mi eĉ ne povis trinki teon kun ŝi antaŭ ol ŝia forlaso. Mi ĝuste venis el mia laborejo tagmeze kaj ŝi estis tute preta, ĉe la urbo. Mi kun malĝojo adiaŭis ŝin en la flughaveno-pordo.

Estis ja granda plezuro por mi ŝin gastigi, post nia sesjara amikeco. Tre tre bedaŭrinde, tamen, ke mi ne sukceis aranĝi ferion en mai laborejo. Mi multe esperas ke mi certe aranĝos tempon kiam ŝi denove vizitos Nepalo.







2011/10/22

Korea montgrimpisto malaperis

[foton mi trovis en reto]
Fama montgrimpisto el Suda Koreio kaj du liaj amikoj malaperis dum ilia provo por pintokunveno al Monto Annapurna (8,091 m), la 10a plej alta montopinto de la mondo. La aliaj perditaj grimpistoj estas Kang Ki-seok kaj Shin Dong-min.

La provo de nepala registaro serĉi ilin jam malsukcesis. La oficisto de Departemento de Montogrimpado de Nepalo, Dipendra Poudel diris ke la savistojn ne povis trovi ion signon de la tri Sudkoreaj grimpistoj perdiĝantaj ekde mardo. 

Park Young-seok jam grimpis la 14 plejn altajn montojn de la mondo kaj eĉ atingis kaj la nordan kaj sudan polusojn. Unue, li grimpis Annapurna en 1996.

Korean Alpine Federation (KAF) planis sendi ĝian propran savtimon al Annauporna la venderdon. La savistojn el Koreio jam atingis en Nepalo. 

Park naskiĝis la 2an de novembro 1963.

2011/10/19

Puno sovaĝa

La mondo moderniĝis sed la sistemo de kasto estas en Nepalo tiel kiel ĝi estis eble 2,000 jaroj. Edukitaj homoj en iu templo de Gulmi distrikto devigis iun viron porti ŝtonojn dum kvar tagoj. La kulpo estis ke kvankam li apartenis al malalta kasto, li eniris en iu Hindu templo. Laŭ la sovaĝa regulo, nur altkastanoj povas enriri en temploj kaj malaltkastanoj ne rajtas.

Okazis tiel ke dum la grava festivalo de Dashain, iu 24-viro Hari Bishwakarma iris en la templo de Durga por preĝi en vilaĝo Thulo-Lumpek de la distrikto Gulmi. Unue lokaj homoj publike batis lin sur la strato. Poste, edukitaj homoj de la vilaĝo akuzis lin ke li trapasis la trandiciajn regulojn kaj kvazaŭ tribunalo, decidis ke oni punu lin. La puno estis porti grandajn ŝotonojn dum kvar tagoj por konstrui lokan elementan lernejon "Dhuseni Pahadi Prathamik Vidhyalaya".

La viro estis tre malforta por plenumi la punon. Li espakpis kaj ekvivis en la domo de lia parenco en la proksima distrikto de Palpa.

La viro diris al la ĵunalisto ke tuj post li eliris la templon, la ĉefo de la templo Ananta Bhattarai kaj insturisto Ram Prasad Pande batis lin kaj punis lin tiel. Poste li eskapis de la urbeto, iris al la centro de la distrikto en Tamghas kaj raportis pri tio al la polico. Li mem poste iris al Palpa, por sia sekureco. Li ankaŭ diris ke ĉar ili estas malfortaj ili ne povis protesti kontraŭ la decidoj de la altkastanoj kaj sole eskapis.

Oni esperas ke la policanoj poste iros al tiu vilaĝo kaj arestos la akuzitojn.

La Hindua registaro dividas la anojn en kvar kastoj. La anoj de plej malalta kasto ne rajtas ien en la domojn de altkastanojn kaj temploj. Kvankam la registaro faris leĝon ke diskriminacio laŭ kasto estas kontraŭleĝa, la sistemo ja vivas tre forte en vilaĝoj.
=
Forpasis hodiaux ses soldatoj kiam ilia aviadilo falis sur la tero en okcidenta parto de Nepalo.

2011/10/16

Saluton

Mi iris al la oficejo de Nepala Esperanto-Asocio hieraux (2011-10-16). Devis esti semajna kunveno sed la oficejo estis fermita. Mi kredis ke multaj homoj venos post la festivalo.

Sed la pordo estis fermita kaj mi ne povis telefone kontakti al la gxenerala sekretario. Samtempe venis vicprezidanto Narendra Bhattarai kaj estrarano Navinlal Shrestha. Ankaux ili surprizis ke la oficejo estis fermita.

Ni cxiuj revenis post eta atendado.

2011/10/15

Bhutana reĝo pompe edziĝis

La lasta reĝo de la Himalaja reĝnaldo Bhutano, la 31-jaraĝa Jigme Khesar Namgyel Wangchuck, edzinigis 21-jaran knabinon la 13an de oktobro, 2011. Do la plej juna reĝo de la mondo trovis Ashi Jetsun Pema Wangchuck kiel lian la plej junan reĝinon en la mondo.

La bonzoj de la budhisma reĝnaldo decidis tiun bonaŭguran tagon antaŭ ĉirkaŭ du monatoj. La pompa ceremonio daŭris dum 10 horoj. La registaro pendigis grandajn fotojn de la novaj gereĝoj en la urbo por celebri la reĝan geedziĝon.

En Bhutano viroj rajtas havi multajn edzinon. La patro de la nuna reĝo havis kvar edzinojn sed la nuna reĝo diris ke li havos nur unu reĝon. Samtempe, virinoj ankaŭ havi kelkajn edzojn samtempe!

La "evoluo" kreskis en konservativa reĝnaldo Bhutano post tiama reĝo perforte forpelis ĉirkaŭ 100,000 Nepali-parolantojn (nun la popularo de Bhutano estas ĉ 700,000) el sia lando, sub gvido de Bharato en 1990. La ĉefaj decidoj de Bhutano ĉiam venas rekte de Bharato kaj ili konsentas vivi kiel "protektita" de Bharato. Pro tio, ili ricevadas grandegajn monajan helpojn de Bharato kaj do la mallaboremaj Bhutananoj riĉiĝas tre rapide. Bharato volas subteni Bhutano ĉar ĝi estas tre fortikan muron kontraŭ Ĉinio. Pro la sama kialo ĝi aneksigis Sikkimon al Bharato en 1975 (Sikkimo estis la sendemepda reĝnando kiu situas meze inter Nepalo kaj Bhutano).

Preskaŭ ĉiujare, nepala kaj bhutana registaroj sidas por reirigi nepali-parolantajn bhutananojn al sia lando, sed Bharato faras iel ke tiuj refuĝintoj ne povas reiri al ilia lando.

Antaŭ centoj da jaroj nepalanoj estis invititaj en tiu reĝnaldo por kultri kaj labori, por konstrui la landon. Kaj, kiam Bharato ekvidis ke tiuj Nepali-parolantaj bhutananoj ankaŭ pripensis pri demokratio,  ĝi timis ke eble kun helpo de nepali-parolantoj Bhutano postulos demokration el la kapto de Bharato), ili estis forpelitaj en Bharatan vagonoj en la nepala landlimoj. Post sufero dum 20 jaroj tiuj bhutanaj refuĝintoj nun ekvivas en kelkaj exuropaj landoj, dank' al helpo de kelkaj internaciaj organizaĵoj pri refuĝintoj. Nun la lando ĝuas sian propran "demokrtion" sub gvido de Bharato. Nun nepalanoj ne rajtas viziti tien. Nur post longa ekzamenoj, kelkaj nepalanoj povas viziti tien dum internaciaj komercaj kaj aliaj okazaĵoj.

La homoj devas simile vesti kaj havi similan hartondon. Kvankam la regiastaro malpermesas homojn moderniĝi, la nova generacio (tiel nomata "playstation generation" kreskas, kiuj ĝuas pornografion, modon kaj iphonon kaj studadon en exuropaj landoj. Kompreneble, ili estas gefiloj de la burokratoj. Kiam la popolo vivas en mizero, la burokratoj kaj tiuj kiuj subtenas la reĝon bone ricevas premion de la Bharata rego kaj do ili estas tre riĉaj.

La reĝo estis edukita en Phillips Andover Academy en Massachusetts kaj poste en Oxford University en Britio.

Kvankam le registaro ofte anoncis ke la reĝo edzinigis ordinaran virinon, ili havis bonan familian rilaton. La gepatroj pensis pri ilia edziĝo kiam la reĝo estis 17 jaraĝa kaj la knabino estis nur 7 jara.


2011/10/14

Akcidento kaj festivalo

Forpasis 41 homoj kiam falis la buso ili rsjdis en rivero Sunkoshi, en distrikto Sindhuli.
La buso havis pli multe da pasxegxeroj ol gxi kapabkis preni kaj ironie, tiuj savis sin kiuj sidis sur la bustegmento.

Oni diris ke malzorgema veturiso kaj malbona vojo kulpis.
=
Okazis hodiaux la festivalo de Hadigaon. Estas iel eksterordinara kaj fama pro tio. Pro gxia abusudeco, oni kreis proverbon : Se vi vidas ion absudajxon, oni diras "Estas tiel absudas kiel la festivalo de Hadigaon!"
Jen kelkaj fotoj mi trovis en FB:


2011/10/10

Malesperiĝo...

Telefonis al mi Narendra hieraŭ vespere. Kaj mi aranĝis tempon viziti lin ĉe oficejo de Poshraj.

Ili rakontis al mi iomete pri Barbara kaj Himlal.

Mi ne scias ekzakte kial, sed mi ne emas plu estis kun al movado. Mi eĉ ne scias tio kio okazas en Nepala Esperanto-Asocio estas vere movado aŭ io alia. Mi simple volas estis sole kaj labori en/per/por Esperanto. De la skandalo de Sudhir, telefonvoko de Bharat kaj lia stranga bondezirmesaĝo ĝis Himlal. Mi simple volas estis for de ĉio.

Mi ja blogos daŭre, sed mi ne eble skribos pri nia "movado", se mi tiel povus vivi. Mi volas pli multe dissendi informon pri kulturaj, sociaj kaj politikaj aferoj de Nepalo. Por mi tio estas movado, anstataŭ bati mian kapon kontraŭ la muro de la asocio.

2011/10/06

Festivalo de Dasxajn/ Mohani kaj antikvaj masko-dancoj

Hodiaux estas la plej grava tago de la Hindu festivalo de Dasxajn (Mohani) en Nepalo. Samtempe komencas la sezono de antikvaj maskdancoj. Tiaj dancoj montras kiel la diinoj mortigas diablon. Plej multe de ili akceptas besto-ofertadon. Unu el ili ecx havis rajton sangxi glavon kun la regxo. Tio signifas ke al dio donis "povon" regi la landon dum venontaj 12 jaroj. Nun cxar la regxo ne plu estas kaj la presidento venas nur por regi 5 jarojn la signifo de tiu parto de la danco jam malaperis.

La unua foto estas el al grupo de "Shikali", el la vilagxo de Khakana.

Jenaj fotoj estas de la danco kiu apartenas al la grupo "Pachali Bhairav", proksime de mai hejmo. Tiun grupon antauxe iris al la regxo por intersangxi glavon kun la regxo. Komencis 500-jara masko-danco de "Pachali Bhairav" en Katmando hieraŭ vespere. Du 9 monatoj, ili dancos en diversaj kvartaloj de la urbo. Estas unu el gravaj flankoj de la nevara kulturo. Oni odoras la dancistojn kiel dioj dum la periodo.








2011/10/01

Rakonto pri jetio*

Antaŭ multaj jaroj jetio vivis en iu malvarmega ĵangalo de Sulukhumbu distrikto, proksime al la monto Everesto, la plej alta monto-pinto de la mondo. Etis tiom malvarme en tiu valo ke eĉ akvo de rivero glaciiĝas dum la vintro. Pro tio, malmulte da homoj vivis tie kaj estis maldensa vilaĝo. Vivis diversaj animaloj kaj birdoj en la ĝangalo. Jetio estis unu el tiaj bestoj kiuj troviĝis en la monta valo.

Jetio estis tute stranga besto, kun granda korpo kaj grizaj haroj. Gxi ofte eniris la vilagxon kaj murdis virojn senkiale. Sed gxi kaptis virinojn al gxia groto malproksime. La virinoj devis obei la beston cxar ili timis morton.
Iam la jetio prenis iun lertan virinon de la vilagxo. Gxi ne vundis la virinon sed estis terure vivi en al groto kun tiu abomeninda besto dum multaj tagoj. Iun tagon, kiam la jetio iris eksteren por kolekti mangxajxojn, la virino tre atente iris eksteren kaj marsxante atingis iun dometon malproksiman. La mastro de la domo estis ekstere, por engresigi liajn bestojn. Sxi iris en la dometon, sxtelis poton de arako kaj revenis al la groto.
Vespere revenis la jetio. Sxi donis al gxi arakon por trinki kaj gxi tuj malplenigis la poton. Li estis laca kaj ankaux ebria. Kiam la virino estis certa ke gxi ne plu povas rekten kuri, sxi eskapis el la groto. Sxi forkuris malsupren laux la deklivo de la monto kaj la jetio sekvis sxin. La jetio ne povis kontroli sian korpon kaj do, li finfine falis en iu riveron kaj gxi perdis sian vivon.
Estis multaj jetioj en tiu vilagxo. Ili vivas for de la vilagxo sed tre sxatis sekrete rigardi kion faras la homoj en la vilagxo kaj imiti ilin. Pri tio, la vilagxanojn sciis.



Iun tagon, la vilagxanoj gxuis religiajn festivalojn. Vespere ili kolektigxis en malferma loko de la vilagxo, bruligis lignojn je la centro de la ejo, kantis, dancis kaj jxetis akvon unu al la alia. Ili poste metis kerosonon en la akvo-poto kaj forlasis la scenon. Poste venis jetioj kaj ili ankaux dancis cxirkaux la fajro. Ili trovis kerosenon en la poto kaj jxetis gxin sur unu la alia. Dancante ili proksimigxis al la fajro kaj ili bruligis sin gxis morto.
Matene ili trovis ke la jetioj estis mortitaj. Ili gxuis la venkon. Por ke homoj kredu ekziston de jetioj, ili trancxis kapon de unu el la jetioj kaj metis gxin en Tengbocxe monakhejo de Solukhumbu. Oni ankaux hodiaux povas vidi bone konservitan kapon de la jetio.

=
*Jetio: La malŝatata neĝulo, aspektas kiel griza granda semio. Homoj kredas ke tia besto vivas en altaj valoj de la Himalajo. La vorto "jetio" troviĝas ankaŭ en la bildo-rakonto de Tinĉjo, "Tinĉjo en Tibeto".