2011/12/20

Forpaso de Kim Jong Il kaj inundo de Filipinoj

Forpaso de la 69 jara diktatoro de Norda Koreio Kim Jong Il ne multe suprizis min. Tio estas regulo de naturo. Resu li en ĉielo pace. Sed, la amo de popolo al li, tiel kiel ĝi videblis en kelkaj videoj ja surprizis min. Mi kredas ke tio ja donis ŝokon al ĉiuj demokratamantojn de la mondo kiuj kredas ke li estas malŝataga reganto de la krizoplana lando.

Oni povas tamen diri ke tiuj videaĵoj estas nur dramo de burokratoj kiuj estis devigitaj por ploregi antaŭ lia statuego.


Mi legis ke post lia "subita" forpaso, la politiko (kiu estis kvazaŭ lia famila komerco) estas en granda problemo.

Dum lia 17 jara regado, ĉirkaŭ 2 miliono da homoj mortis pro malsato. Kiam ĝiaj najbaroj - Ĉinio kaj Suda Koreio - kreskegis je ekonomia evoluo, ĝi devsi batali kontraŭ malsato kaj malriĉo. Ĝi povis bone singardi kontraŭ ĝiaj malamikoj per nukleaj armiloj sed ne povis singardi kontraŭ gixaj internaj malamikoj de malsato.

Lia 20jara filo Kim Jong Un verŝajne sekvos lin. La politika sistemo ja donos lin la seĝon sed tiu juna knabo, kiu ĵus finis lian studadon ne donos kapablon savi tiun detruitan landon kaj gvidi ĝin al prospero.


Politiko estas politiko. Tamen ĉiuj diktatoroj de la mondo devas memori ke morto destas eventuala regulo de la mondo. Neniu povas regi landon aŭ asocion eterne. Aŭ ili trafas morton aŭ ili ricevas ekmalamon de liaj devigitaj sekvantoj.
=
Aliflanke mortis pli ol 600 homoj en la Filipinoj pro inundo kaj aliaj kastastrofoj. Mi multe deziras ke homoj savu sin de la katastrofoj. Kaj, cetere, deziras ke tiuj geamikoj kiuj lernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj estu savitaj. Ĉu iu povis komuniki kun ili? Mi neniam ricevis respnoson kiam mi skribis al ili, tre bedaŭrinde.



No comments: