2011/12/04

Fina ministrino portis akvon en Nepalo

Ministrino de Finlando pri interncia evoluo Heidi Hautala provis porti poton da akvo sur ŝia dorso en iu vilaĝo de Nepalo sabate.

Ŝi venis al Nepalo kun ĉirkaŭ 24 oficistoj el le fina registaro por inspekti la "Makaimro Lift Drinking Water and Sanitation Project " pri akvo kaj sanigo en la vilaĝo 

de Tharpek, en Tanahu distrikto. La fina registaro subtensis Nepalon per 11.9 miliono da rupioj por la projekto. Ŝi promenis ĉirkaŭ 15 minutoj por atingi al la loko.

Ministrino Hautala metis la poton de akvo en bambua korbo kaj provis ĝin porti sur ŝia dorso, per helpo de ŝnura bando, kiel kutime virinoj en tiu vilaĝo faras. Ŝi ne sukcesis porti ĝin kaj lasis ĝin tuj sur la tero.

Kaj ŝi diris,"Tiu ĉi malgranda sperto insturis min kiel malfacilaĵon virinoj de nepalaj vilaĝoj devas travifi por kolekti akvon."

La vilaĝoanoj estis feliĉaj pro la ago de la fina ministro ĉar ili neniam vidis nepalajn politikistojn faratntajn tiel. La ministroj de Nepalo eĉ ne vizitas iliajn vilaĝojn por scii kiel ili vivas.

Pli ol duono de popularo jam ne havas eblecon akiri bonan akvon por trinki en Nepalo.


2 comments:

Harri Laine said...

Kara Razeno, estis interesa surprizo legi aktualan informon pri nia ministro, en via blogo! Mi nun pli atente rigardos, ĉu estos raportoj pri ŝia vizito en la gazetaro ĉi tie. Laŭ mia scio, ŝi revenos al Finnlando morgaŭ aŭ postmorgaŭ.

Tuomo Grundström said...

Kara s-ano Razeno,
dankon ke vi notis kaj mesagxis.
Sinjorino Hautala estas samgeneraciano kun mi (kaj Harri, se ni ne pedantas pri jardekoj). Mi ne ekkonis sxin persone, sed ja kiel politikiston jam ekde la sepdekaj jaroj. Ankaux mi iom aktivis, sed ne elstaris en najbaraj kun sxiaj maldekstraj kaj verdemaj movadoj.

Amike Tuomo Grundström
Rauma, Finnlando