2011/12/28

Bonvenon Francisco Zilli; kaj IJK en Japanio


Mi estas feliĉa ke mi povis gastigi s-ron Francisco Zilli kaj lian familion. Li estas argentinano sed li laboris en Bruneo kaj venis tien ĉi por ĝui la festivalon kun lia familio. Li havas tre ĉarman familion.

Mi multe esperas ke NEspA okazigos kunvenon kaj invitos aliajn samideanojn. Mi jam skribis pri tio al nia prezidantino kaj ĝenerala sekretario heraixu matene.

Morgaŭ li komencos lian vojaĝon al Pokhara, Chiaun kaj Ihathari. Li estas amiko de Alinka kaj lia familio estis invitita ĉe ŝia hejmo.

Li revenos al Katmando la 3an de decembro. Mi jam skribis al prezidanto, ĝenerala sekretario ke ili organizu kunvenon en Thamelo.

Ĝis nun mi ricevis nur la leteron por kunveno en NEspA domo pri la kongreso, partopreno en japana konmgreso ktp.

=
Mi tre bedaŭras ke IJK-2012 ne okazos en Japanio.... Kial? Mi kredas ke Japanio povas okazigi ĝin.Mi bone memoras kiel japanoj propogandis pri la IJK en Japanio dum la UK en KOpenhago. La lando kiu ĵus antaŭ kelkaj jaroj okazigis la UKon, nun diras ke ĝi ne povas. Kio povas esti la sekreta kialo?

Do? Ĉu en Nepalo? Ne estas malbona elekto, nur se nepalaj samideanoj pretas labori sincere, unuanime. Mi estas ĉiam preta.

1 comment:

Anonymous said...

saluton kara Razeno! Felicxan Novan Jaron. 2012.
Mi volas demandi vin, de kie vi trovis la mesagxo ke la Venonta IJK ne estos en Japanio??
Morgaux Vespere ni organizos la Kunvena Programo en Orienta Parto de Nepalo de Orienta Nepala Esperanta Asocio (ONES).Kun nia amiko el Argentino s-ro Francisko Zilli kune kun lia familo.