2011/11/06

Miloj da turistoj "malliberigitaj" apud Monto Everesto

Ĉirkaŭ 3000 eksterlandanoj atendas senhelpe en malgranda vilaĝo de Lukla, apud Monto Everesto de unu semajno ĉar ne povis okazi flugoj de aviadiloj de tiu regiono pro malbona vetero.



Inter ili, ĉirkaŭ 100 pretis pagi mendon de helikoptero vendrede. Eĉ ili ne povis ricevi tiun luksegan servon ĉar mankis tiaj helikopteroj por ĉiuj. Surke estas la proksima loko kie la helikoptero povis lasi ilin sed eĉ tiu loko ankaŭ suferas pro pluveto kaj nebulo. Centoj da aliaj turistoj preferis piedmarŝi dum kvar tagoj, de Lukla al Jiri (Dolkha) por savi sin.

La eta vilaĝo de Lukla ja estas paradizo por la turistoj, sed la subita amasiĝo de turistoj estis kvazaŭ katastrofo por ili kiuj estis kvazaŭ malliberigitaj. Mankis dormejo, manĝejo kaj akvo por la turistoj. Do estis danĝera plu vivi en tiu vilaĝo, kvankam multaj turistoj ĝojas viziti tien eĉ unufoje dum ilia restado en Nepalo.
Aliflanke, centoj da flugoj estis nuligita el Pokhara, alia turista urbo de Nepalo en tri tagoj pro la manbona vetero. Konstanta nebulo en la ĉielo super la flughaveno kaŭzis grandan ĥaoson inter turistoj kaj ankaxu ĝi donis maltranvilon al turisto-komercistoj de tiu urbo. Ĉirkaŭ 70 aviadiloj flugas apud la flughaveno de Pokhara ĉiutage.
=
Intertempe mi organizis promenadon de ne-profesiaj fotantoj hieraŭ (2011-11-05). 

Mi celas kungi junajn fotantojn kaj gvudi ilin al iu interesa loko ĉirkaŭ la urbo kie ili ĝuos veran tradician, socian kaj kulturan vivon. Tio okazas en ĉiuj unuaj sabatoj. La grupo nomiĝas "sabata fotorafilo". Ni do, post interkonatiĝo iras al tiu loko, libere fotas kaj metas niajn fotojn en iu blogo kaj interdiskutas. Nun estas nur komenco. Do mi esperas ke mi povos kolekti multajn fotantojn en estonteco.

Hieraŭ ni ests sep. Ni iris al spekti la masko-dancoj de Pachali Bhairav. Du eksterlandanoj - usunanino kaj kanadanino - subite aperis, post mia informo en iu diskutgupo. Mi estas tre ĝojas ke mi povis montri al ili tiun parton de Katmando kiun ili neniam vidis. Bonvolu viziti al nia blogo: http://saturdayphotography.blogspot.com

Pro tiu interesa okazaĵo mi ne povis iri al nia asocio. Kaj, neniu atendas min tie. Eble ili sendos al mi invitilon por la jara kongrseo se ĝi iam okzaos. Kaj, mi ĝojus renkonti tiujn "esperantistojn" kiuj aperas nur dum jaraj kongresoj.

No comments: