2011/09/01

Festivalo de Tiĝo aŭ Tiz, Tago de Ganesh, kunveno ĉe NEspA kaj membriĝo al NEspA


Hinduo-virinoj de Nepalo hieraŭ (2011-08-31) fastis kaj preĝis al la dio Ŝivo por plilonga vivo, sano kaj feliĉo de iliaj edzoj. Kaj fralŭlinoj faris la samon dezirante belan kaj amantan edzon. Miloj da virinoj, plej multe el ili estis el diversaj distriktoj de Nepalo, vizitis templojn de Ŝivo. La staro antaŭ la templo en vico estis tiom malfacila ke 40 virinoj eĉ ŝvenis.

Tamen, la virinoj, ĝuis la festivalon kiel "virina tago" kaj ili feliĉe celebris ĝin kantante, dancante surstrate, ofte vestite en ruĝaj vestaĵoj.

Kelkaj virinoj pensas ke estas bona tago por virinoj ke almenaŭ unu tagon dum jaro ili povas libere vivi kaj ĝoji kaj almenaŭ grumbli pri la malbonaj bopatrinoj. Aliflanke, aliaj virinoj pensas ke estas nur la plejsupro de diskriminacio ĉar nur virinoj devas esti malsata por ke iliaj edzoj estu sana sed viroj ne niam faras samon por ke edzinoj estu feliĉa.
=




Hodiaŭ estas la tago de Ganesh, la Hindua deko kun elefanta kapo. Oni preĝas lin kiel dio de bonaŭguro. 
Laŭ la legendo, iam okazis batalo inter Ganesh kaj Luno kaj Luno rompis lian dentegon. Do, no celebris lian tagon por feliĉigi lin. Multaj homoj hodiaŭ vizitisa Ganesh-templon.


Hodiaŭ vespere okazos kunveno ĉe NespA pri propono okazigi Sud-Axia Seminario. Samtempe venos Sundari Mika por kanti "Resham Firiri" en Esperanto. Mi proponos ke NEspA prezentu honoran membrecon al ŝi por ŝia kontribuo disvastigi nepalan kulturon al la mondo per Esperanto.

No comments: