2011/08/28

Kio post Kopenhago?


Okazis kunveno ĉe Nepala Espernt-Asocio hieraŭ (2011-08-28) por la unua fojo post nia vojaĝo al Kopenhago. Mi pensis ke eble ĉiuj partoprenintoj venos al la asocio por rakonti/raporti pri iliaj vojaĝoj, pri iliaj sukcesaj partoprenoj en la UK, por kunplani por la venotaj agadoj de la asocio. Kompreneble, post tiom da monelspez kaj peno, oni devas reveni kun nova energio, ĉu ne?

Sed, mi vidis ke nur du inter la sep vojaĝintoj havis tempon kaj energion por atingi al la asocio - mi kaj Bharat. Mi kaj Bharat iomete rakontis pri niaj spertoj. Ni babilis pri Peter, Jacob, Kim kaj LKKanoj.

Mi ecx sendis mesagxon pri tiu grava kunveno kaux la peto de Bharat al liaj kutimaj invititoj.

Estis Philip, Bharat kaj Narendra en la oficejo kiam mi eniris. Do komencis krokodilado. Poste venis Poshraj kaj aliaj salutantoj. Je la fino venis Nabinlal.

La ĝenerala sekretario havis du proponojn:
1. Ni okazigu nacian kongreson. Ni devas fari ĝin en tiu ĉi monato ĉar post tri semajnoj forvojaĝos Poshraj. Ni tamen ne povis decidi pri la dato.

2. Ni okazigu sudazian seminarion en Katmando. Ĉu ebles? Kiuj venos de kiuj landoj? El Bharato kaj Pakistano? Ni ne multe esperas sed mi diris ke ni unue decidu okazigi kaj venos tiuj kiuj vere havas koron. Mi promesis ke mi gastigos kelkajn nepagipovulojn.

Mi miris ke la vojaĝintoj forgesis pri la asocio tiom rapide. De kiam Franciska kaj Jacob portis proponojn subteni nepalanojn, elveŝiĝis esperantistoj ĉe Thamelo. Eĉ tiuj pli ofte venis al al asocio kiuj antaŭ preskaŭ neniam venis; eĉ salutantoj ekbalbutadis. Ili agis kvazaŭ la plej aktivaj esperanstistoj.  Iu volis kaŝi la informon kaj devis dissendi, ni kvareilis, kaj finfine solvis tiel ke 7 personoj vojaĝos. Ni ĉiuj ĝuis la vojaĝon. Ni iel, de iu, ricievis partan kaj tutan subtenon. Kaj, do, nun post la vojaĝo, ni intencas forgesis la asocion kaj ni ne havas tempor por diskuti pri la movado.

Nur hodiaux, dimancxe, mi legis mesagxon de Alinka ke li jam estas en Itahario.

 Estas nepala kuntimo, kiam vi ne voas veni, vi simple diras, mi estas okupita…pro tio, mi ĉiam diras nur vojaĝo kaj partopreno en la UK ne estas movado. Ni devas revizi niajn strategion.

No comments: