2011/08/17

Inundo frapis 200 familiojn en okcidenta Nepalo


Ĉirkaŭ 200 familioj devis lasi ilian hejmojn pro inundo en la rivero Mahakali, kiu situas en la okcidenta landlimo inter Nepalo kaj Bharato.

Estas la unua fojo en pasintaj kvar jaroj, ĝi havis akvon je rapideco de 377,000 "cusec" da akvo en la rivero.
La rivero havis plej multe da akvo dum post tagmeze marde.

La inundo ŝajne pli detruos la vilaĝon ĉar la pluvado daŭras ankoraŭ en montaj regionoj en la nordo.
Pro la problemo, Bharato malpermesis homojn trapasi la ponton de Banbasa.

Oni jam ne estas certa ĉu homoj estis forfluigitaj. Sed ili vidis ke centoj da gebovoj kaj aliaj bestoj malaperis de la vilaĝoj.

Aliflanke, 19 personoj perdiĝis en la rapidega rivero Kamala, de orienta parto de Nepalo kiam la boato sur ĝi inversiĝis.

Akvo estas grava en Nepalo, sed pli grava estas sekurigi sin el la inundo kiu sekvas la ĝoja pluvsezono.

1 comment:

Blanka Meduzo said...

Mi konsolas viajn samlandanojn, kiuj estas damagxitaj de la inundo.