2011/08/03

Fachingen, la paradiza vilagxo en Germanio

2011 08 03 Fachingen
Mia tago komenciĝis en Germanio kun brileco de la tago. Estis freŝa aero kaj bele vetero. Ni eltrajniĝis kaj denove veturis per loka trajno ĝis Limburg. Estis kvieta kaj bela urbeto denove. Venis Alfred, la edzo de Ursula por preni nin en lia aŭto. Ni veturis al Fachingen. Estis monta vojo kun multaj kurboj sed la aŭto rapidis ĝis 125 km po horo.

Ni atingis al la hejmo. Mi ne povis kredi miajn okulojn ke homoj povas vivi tiel romantike en moderna mondo. Estis preskaŭ parto de rakonto de utopia, klasika romano. Ekstere ĝi aperas tre normala, ordinara eŭropstila vilaĝa domo sed ene estis trezoro de dekoraĵoj, donacoj el preskaŭ la tuta mondo, kvazau la muzeo.

Post repozo ni vizitis al la vilaĝo. Estas malgranda vilaĝo kun ĉ 700 homoj. Estis ĉiam bonvenema kaj parolema persono en la strato. Ni poste ripozis al kiu benko de kie videblis alia parto de la vilaĝo, la akvo-fabrikejo kaj la loka trajnstacidomo. La akvo de Fachingen estas monfama pro ĝia kuraciga mineralo. Oni vendas ĝin el diversaj landoj kun tre alta prezo. La lokanoj, tamen rajtas preni 20 botelojn de akvo ĉiusemajne, tute senpage.


Ni poste denove vizitis al alia parto de la arbaro. Tie oni ne rajtas marŝi en ĉiuj partoj. Kaj la verdaj arboj ĉiam bonvenigis min. Tio ne estis sufiĉa por ni kaj ni denove iris al la protektita parto de la arbaro kie iam estis minoj sed nun oni ne plu elĉerpas mineralon sed estas bela lageto kiu donas loĝejon al kelkaj specoj de raraj birdoj.

Vespere ni iris al la proksima urbeto kiel loĝas Eva, la filino de Ursula, kun sia edzo. Ŝi estas graveda kaj atendas filinon en ventaj kvar monatoj. Ankaŭ estis kelkaj aliaj geamikoj, kiuj estis ĝoja vidi min. Mi estas la unua nepalano ili vidis. Mi ĝojas ke Eva ankoraŭ parolas Esperanton. Ŝi vizitis Nepalon, eble dum la Azia Kongreso en 2005 kun Ursula.

Post manĝado ni promenis ĉirkaŭe kaj mi havis babiladon kun kelkaj el ili per la angla lingvo.
Jam estis malfrue kiam ni revenis al hejmo.

No comments: