2011/08/08

En Frankurto, kun Franciska

Estis agrable ĉe Franciska.

Ni ĝoje matenmanĝis. Ni povis ankaŭ gustumi nepalstilan nutelon, kiun mi portis kune.

Posttagmeze ni kune veturis al la stacidomo kun s-ino Saito kaj s-ino Kimie, kiuj ankaŭ gastiĝis ĉe s-ino Franciska. Post etas atendado venis Ursula.

Francika iris al stacidomo kaj al flughaveno por adiaŭi la gapanajn gastojn. Mi kaj Ursula havis ŝancon vagadi en moderna kaj historia partoj de Franfurto.

Ni promenis en Franfurto, unu el grandaj urboj de Germanio. Grandaj urboj ne multe allogas min, sed mi ĝojis vidi alian etoson de Germanio, post paca restado en la vilaĝo de Fachingen. Estis kvartalo kun multaj modernaj magazenoj. Ankaŭ homoj kantis sur strato por disvendi iliajn kompaktdiskojn. Tiu kvaratalo apud la stacidomo estis plenplena de eksterlandanoj. Koreoj kaj Cxinoj havis ecx iliaj propraj vendoj kie oni uzis siajn literojn. Interesis min la vendejo de armiloj. Pafiloj estis dekoraciitaj en la fenestro de la vendejo.

Kaj surprizis min almozpetantoj, eĉ en tiaj riĉaj landoj vivas mizeruloj. Ursula diris ke ĉiu civitanoj ricevas sufiĉe multe da monsubvencio por senlaboruloj kaj handikapuloj. Do kial peti almozon? Eĉ etis paro de gejunuloj kiuj havis grandan hundon kun ili.

Poste ni promenis ĉefe al la kvartalo Römerberg, okiu iam estis la parto de la Roma Imperio. Multaj mezepokaj konstruaĵoj estis rekonstruitaj. Multa el ili etis detruitaj dum la mondmilitoj. Ni ankaŭ gustumis tradician manĝaĵon de Germanio. Apud la rivero Maino. Estis bonŝance ke okazis gaja festo por ĝui. Ni spertis kelkajn aventurajn ludojn.








Plenigu la glasojn....
Frankurto




Poste mi aĉetumis denove antaŭ ol ni reiris al la stacidomo, kie atendis nin Franciska. Ni kune iris al restoracio por vespermanĝi. Regalis nin Ursula dum nia lasta kunmanĝado en Germanio. Mi vere trinkis el la gralso, kiu estis tiom granda kiom estas botelo. La mongola plado estis vere bongusta.

Kaj, je la 10 nokte, mi adiaŭis Ursulan, kun certa imago ke ŝi baldaŭ venos al Nepalo. Franciska akompanis min ĝis la ĝusta vagono de la trajno. Estis malfacile dormi en la trajno, sed mi ja ŝongis pri mia hejmo, mia familio kaj mia urbo.

No comments: